De Nattergale

El Vikipedio, la libera enciklopedio

De Nattergale [diNETogel(e)] estas Dana ensemblo muzika kaj komedia, kun la membroj Viggo Sommer, Uffe Rørbæk Madsen kaj Carsten Knudsen. Ili eldonis diversajn diskojn laŭ stilo plejparte ĵaza, sed spicita per aliaj ĝenroj. Muzike ili pleje furoris en Jutlando, ĉar iliaj tekstoj kutime estas jutlanddialektaj.

La grupo kun ĉiuj tri membroj fondiĝis en 1983 kiel Febbes Kaffeorkester ("La kaforkestro de Febbe"), sed samjare ŝanĝis sian nomon al De nattergale, kiu estas vortludo per la Danaj vortoj nattergal "najtingalo" kaj de gale "la frenezuloj". La nomo bone kongruas kun iliaj kutime ŝerca aŭ satira kantotekstaro, kaj altnivela muzikludado.

En la 1990-oj kaj 2000-oj De Nattergale konkeris tutan Danion per pluraj ridigaj televidserioj:

Plej elstaras The Julekalender, kies originaleco instigis eĉ Norvegan televidon fari sian version (kun Norvegaj aktoroj), antaŭe de Kristnasko 1994. En 1997 aperis Suoma versio, The Joulukalenteri.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Hva' har vi da gjort ... siden vi ska' ha' det så godt ("Kion ni faris ... por tiel bonfarti"; 1987)
  • Nu ka' det vist ik' bli' meget bedre ("Nun certe ne povas multe pliboniĝi"; 1988)
  • Det ka' jo aldrig gå værre en hiel gal ("Ja neniam povas aĉi pli ol aĉege"; 1990)
  • Songs from The Julekalender ([Anglalingva titolo:] "Kantoj de The Julekalender"; 1991)
  • De værst' - grejtest hits ([ŝerce mikslingva titolo Jutlanda-Angla:] "La plejmavaj - furorkantaro"; 1992; kompilo)
  • Vi må da håbe det bli'r bedre i morgen ("Ni esperu ke pliboniĝos morgaŭ"; 1992)
  • Nu griber det godt nok om sig ("Nun vere ĝi furoras"; 1995)
  • De ku' da ha' været møj værre! ("Povus esti multe pli aĉe"; 1997)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]