„ Jen, fine ĝi venas —la unua serioza kritika verko en Esperanto pri la literaturo de la lingvo ! En ĉi tiu volumo troviĝas kritikaj skizoj pri deko de bone konataj verkistoj, kaj la aŭtoro montras ke li estas vera fakulo en la literaturo, multon leginta en pluraj lingvoj, ĉiam kun konsidero kaj sentemo. Kia kontrasto kun la diletanta, brakseĝa recenzado per kiu la Esperantistaj libroamantoj devis kontentiĝi dum tiom da jaroj ! Espereble la verko de Totsche montriĝos inaŭguraĵo por nova kaj pli alta stadio en la Esperantista literatura kritikado: se jes, ĝi restos inda komenciĝo.
La verko estas ne nur kompetenta, sed de la unua paĝo ĝis la lasta ĝi estas interesa, por la profanulo kiel ankaŭ por la spertulo; speciale legindaj estas la kritikoj pri Baghy, Hohlov, Kalocsay, kaj Schwartz. Fine de la volumo troviĝas biografioj pri la diskutitaj aŭtoroj, el kiuj oni informiĝas jen pri iliaj aĝoj, jen pri iliaj literaturaj gustoj, kaj el lerta komenca fotaro oni konatiĝas kun iliaj aspektoj. Entute S-ro Totsche donis al ni altvaloran libron. Kaj tamen lia libro ne kontentigas min.
Mia nekontento venas de pluraj faktoroj. Mi estus preferinta, ke la aŭtoro historie pritraktu nian literaturon, kaj montru la verkistojn kontraŭ fono, anstataŭ pendantaj dise. Mi dezirus, ke li difinu neklarajn esprimojn pri “naiva romantikismo” kaj “intelekta nivelo de la naciaj literaturoj.” (Kiuj naciaj literaturoj, kaj kiuj tavoloj de ili ? Ĉu la bulgara literaturo, kiun
verŝajne nia jam multe superas, aŭ la plej alta nivelo de la angla, kiun ĝi eble neniam atingos?) Kaj ĉefe mi dezirus, ke laŭ la postulo de Flaubert, li estu doninta komencan klarigon pri sia ideologio kaj siaj kritikaj kriterioj, el kiuj li juĝas la verkistojn de la nova internacia literaturo. Ĉi tion li ne faras en sia enkonduko, krom unu neklara kontrastigo inter verkista talento kaj “lumo de la intelekto.”
Li esprimas malŝaton por nura amuza literaturo, sed evitas diri sian opinion pri tio, kion celu la verkistoj de la nova lingvo. Ĉu laŭ lia opinio ili havas edukan taskon ? Se jes,taskon eduki al
kio ? Al la pacifismo, al la kristana religio, al la komunismo internacia ? Legante lian libron, oni facile konkludas, ke la aŭtoro havas ĝenerale la kriteriojn de la plej evoluinta tavolo de l' okcidenteŭropa literaturo nacilingva. Nu, tia kriteriaro povas esti tre bona —mi mem jam de ses jaroj juĝis laŭ ĝi la verkistojn de Esperanto -sed povas esti, kontraŭe, ke al nova literaturo de internacia lingvo, en tiu ĉi epoko de klasbatalo, de psikanalizo, kaj de altteknika milito, necesas novaj mezuriloj. Frazoj pri “celkonscia laboro” havas nenian signifon, dum tute mankas konsentita celo ; kaj la aŭtoro nenie esprimas sian opinion pri tio. Mi suspektas, ke li ne havas definitivan opinion: ke lia fina kriterio estas la individua gusto de S-ro Ludoviko Totsche. Se tiel estas, li bone faros, pli klare konsciante pri sia tre konsekvenca kaj firma bazo de kritiko, Dume ni danku al li, ke li tiel interese kaj pensige kondukis nin de paĝo al paĝo ĉe niaj plej ŝatataj verkistoj.
Per unu serioza plendo mi volus fini mian recenzon. Kialoni trovas nek en la artikolo nek en la biografieto pri Kalocsay mencion pri la volumeto Mondo kaj Koro, per kiu li jam en 1921 paŝis antaŭ la publikon, farante tiun jaron grava dato en la historio de nia literaturo ? K. R. C. Sturmer. La Brita Esperantisto - Numero 329, Septembro (1932) ” |