De Wallen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De Wallen
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 22′ N, 4° 54′ O (mapo)52.3734166666674.8980555555556Koordinatoj: 52° 22′ N, 4° 54′ O (mapo) [+]
Areo 0,0065 km² (0 .65 ha) [+]
De Wallen (Amsterdam-Centrum)
De Wallen (Amsterdam-Centrum)
DEC
De Wallen
De Wallen
Situo de De Wallen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Red-light district (Amsterdam) [+]
vdr
Vitraj pordoj al ĉambroj luitaj de prostituitinoj en la ruĝluma distrikto de Amsterdamo.

De Wallen [də ˈʋɑlə(n)] aŭ De Walletjes [də ˈʋɑləcəs] estas la plej granda kaj plej bone konata ruĝluma distrikto de Amsterdamo kaj konsistas el reto de stratetoj kiuj enhavas proksimume tricenton da unuĉambraj budoj luitaj de prostituitinoj kiuj proponas siajn seksajn servojn el malantaŭ fenestro aŭ vitra pordo, tipe lumigita de ruĝaj lumoj. Tiuj "kamers" estas la plej videbla kaj tipa tipo de seksolabora ruĝluma distrikto en Amsterdamo kaj pro ties esceptaj trajtoj ĝi estas granda turisma allogejo.

De Wallen, kun la prostituaj areoj Singelgebied kaj Ruysdaelkade, formas la Rosse Buurt (ruĝlumaj areoj) de Amsterdamo. El tiuj De Wallen estas la plej malnova kaj plej granda areo.

Tiu areo havas ankaŭ nombrajn seksovendejojn, seksoteatrojn, seksorigardejojn, seksomuzeon, prikanaban muzeon, kaj nombrajn kanabokafejojn kiuj vendas kanabon.