De kinderen van juf Kiet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el De kinderen van Juf Kiet)
De kinderen van juf Kiet
filmo
Originala titolo De kinderen van juf Kiet
Originala lingvo nederlanda lingvo
Kina aperdato 7 dec. 2017, 13 dec. 2017, 27 nov. 2016, 24 nov. 2016
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado Peter Lataster
Reĝisoro(j) Peter Lataster • Petra Lataster-Czisch
Scenaro Petra Lataster-Czisch
IMDb
vdr
Instruistino Kiet Engels.

De kinderen van Juf Kiet (La infanoj de instruistino Kiet) estas filmo pri instruistino Kiet Engels kaj ŝia klaso de rifuĝintaj infanoj el la tuta mondo al kiuj ŝi instruas en la nederlanda lingvo en baza lernejo en la nederlanda vilaĝo Hapert ne nur la nederlandan lingvon sed ankaŭ kiel oni interrilatas kaj solvas problemojn, helpante ilin superi la traŭmatojn kaj trovi amikecan ligon inter ili pere de ŝia ĝentileco kaj pacienco.[1] La ĉefroluloj estas la infanoj mem kiel la samtempa posedema kaj timema Haya, la lernema Leanne, la makedona Branche en kiu ĉiuj enamiĝas aŭ la traŭmatita Jorj el Sirio. La traŭmatoj de tiuj infanoj ne nur obstaklis ilian vivon sed ankaŭ ilian lernadon kaj ludadon en la lernejo. Tial ili facile sentas sin malsekuraj aŭ timemaj kaj reagas ekzemple agreseme aŭ timeme dum lernado kaj ludado[2].

Kiel observantoj la filmista duopo Lataster-Czisch filmis sen fari komentojn, sen starigi demandojn kaj sen skizo de la politika kunteksto[3] rigardante la infanojn kiel vundeblajn hometojn kiuj ĉion perdis kaj nun devas alproprigi novan lingvon kaj kulturon helpe de instruistino Kiet kiu helpas ilin retrovi fidon ne fokusante sur kio la infanoj ne konas sed jes sur kio ili kapablas kaj talentas. Ĉiu novalveninta infano ricevas jam de la unua tago propran lokon kun nomŝildon kaj la necesan ilaron. Ekde la unua horo ilia instruistino (Kiet Engels) parolas la nederlandan kaj post unu jaro ili pli malpli parolas la lingvon. La filmistoj opinias ke oni devas multe klopodi se oni volas ke la infanoj integriĝu[4].

Lingva problemaro[redakti | redakti fonton]

La infanoj en la filmo perdis siajn landon, familion kaj ne parolas la lingvon de la alvenlando. La filmo permesas sperti kiom malfacile estas klarigi kion oni intencas diri kiam oni ne trovas la vortojn por diri tion. Ĝi ankaŭ sentigas onin ke oni dependas de fremda lingvo por rimarki kaj vere kompreni unu la alian.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Bradshaw, Miss Kiet’s Children review (recenzo de la filmo infanoj de s-ino Kiet), The Gardian, la 18-an de novembro 2016, konsultita la 1-an de oktobro 2017.
  2. Inge Spaanders, 'Echt niet alles is oké in de klas van juf Kiet' (Vere ne ĉio estas ok en la klaso de instruistino Kiet), Het Parool, la 3-an de decembro 2016.
  3. Bor Beekman, Strenge Brabantse juf steelt ook Britse harten (Severa nederlanda instruistino ŝtelas la britajn korojn), De Volkskrant, la 21-an de novembro 2016.
  4. Dana Linsens, Zij belichaamt ‘Wir schaffen das’ (Ŝi (Kiet) reprezentas 'Ni sukcesos'), NRC.nl, la 23-an de novembro 2016.