Saltu al enhavo

Dean Amadon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dean Amadon
George Junge kaj Dean Amadon en Vesterkulla, Finnlando, 8a de Junio, 1958.
George Junge kaj Dean Amadon en Vesterkulla, Finnlando, 8a de Junio, 1958.
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1912 (1912-06-05)
en Milwaukee
Morto 12-an de januaro 2003 (2003-01-12) (90-jaraĝa)
en Tenafly
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Cornell Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo natursciencisto • ornitologo • zoologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Dean Arthur AMADON (5a de Junio, 1912 – 12a de Januaro, 2003) estis usona ornitologo kaj fakulo pri rabobirdoj.

Amadon naskiĝis en Milwaukee, Viskonsino al Arthur kaj Mary Amadon. Li gradiĝis en la Hobart College en 1934 kaj doktoriĝis en la Universitato Cornell en 1947. En 1937 li aliĝis al la Usona Muzeo de Natura Historio en Novjorko kaj estis prezidanto de la Departemento de Ornitologio tie el 1957 ĝis 1973. En 1942, li edziĝis al Octavia Gardella kaj havis du filinojn: nome Susan Avis kaj Emily Yvonne.

Amadon estis membro de la Usona Asocio por la Altniveligo de Scienco, prezidanto de la American Ornithologists' Union el 1964 ĝis 1966 kaj de la Linnaean Society de Novjorko. Li aliĝis al The Explorers Club en 1959. Inter liaj libroj estas Birds Around the World: A Geographical Look at Evolution and Birds (1966),[1] Eagles, Hawks and Falcons of the World (1968) kun Leslie Hilton Brown,[2] kaj Curassows and Related Birds (1973) kun Jean Delacour[3] (2nd edition, 2004).[4]

Li mortis la 12an de Januaro, 2003, en sia hejmo de 25, Kenwood Road, Tenafly, Nov-Ĵerzejo.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (1966-02-11) “Review of Birds Around the World: A Geographical Look at Evolution and Birds by Dean Amadon”, Science 151 (3711), p. 680–681. doi:10.1126/science.151.3711.680.b. 239573017. p. 681
  2. ↑ (1970-08-07) “Review of Eagles, Hawks and Falcons of the World by Leslie Brown and Dean Amadon”, Science 169 (3945), p. 572–573. doi:10.1126/science.169.3945.572. p. 573
  3. ↑ Johnsgard, Paul A. (Aprilo 1974). “Review of Curassows and Related Birds by Jean Delacour & Dean Amadon”, The Auk 91 (2), p. 445–448.
  4. ↑ Pereira, Sergio L. (1a de Majo 2005). “Review of Curassows and Related Birds, Second Edition”, The Condor 107 (2), p. 479–480. doi:10.1093/condor/107.2.479.
  5. ↑ Saxon, Wolfgang. "Dean Amadon, an Authority On Birds of Prey, Dies at 90", The New York Times, 15a de Januaro, 2003. Alirita la 11an de Majo, 2017. "Dean Amadon, a renowned authority on birds of prey and former Lamont curator of birds at the American Museum of Natural History, died Sunday at his home in Tenafly, N.J."
  • (2003) “In Memoriam: Dean Amadon, 1912-2003”, Auk 120 (4), p. 1195–1198. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282003%29120%5B1195%3AIMDA%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2003)120[1195:IMDA]2.0.CO;2]]. 85593616.