Dean Kamen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dean Kamen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1951 (1951-04-05) (72-jaraĝa)
en Longinsulo
Loĝloko Bedford • North Dumpling Island
Ŝtataneco Usono
Alma mater Worcester Polytechnic Institute • Georgia Instituto de Teknologio • South Side High School
Familio
Patro Jack Kamen
Okupo
Okupo entreprenisto • inventisto
vdr
Dean Kamen sur la Segway

Dean L. KAMEN (Rockville Centre (Novjorkio), 5-an de aprilo 1951) estas usona entreprenisto kaj inventisto. Li studis je la Worcester Polytechnic Institute en Worcester (Massachusetts), sed ne finis la studadon. Lia patro estas Jack Kamen, ilustristo de bildstrilibroj "Weird Science" kaj aliaj EC bildstrirakontoj.

Kamen plej famiĝis pro la invento de la starveturilo (Segway). Li ankaŭ estas fondinto de FIRST, programo kiu ĉiujare organizas robotkonkurson por lernejanoj.