Apud Karmel-montaro proksime de Hajfo (Israelo) ekflamis la arbara incendio, kiu jam al mezo de la tago iĝis senkontrola kaj etendiĝis je 2800 hektaroj. Pereis 40 homoj, veturintaj al loka prizono por evakui prizonulojn, du fajrobrigadistoj kolakuliĝas malaperintaj.[9]
La gvidanto de la opozicio de EburbordoAlassane Ouattara deklaris sin venkinto de la prezidanta balotado kaj do prezidanto de la lando. Li faris tion post kiam la Konstitucia konsilio de Eburbordo nuligis antaŭajn rezultojn de la voĉdonado kaj deklaris la venkinto la nunan prezidanton Laurent Gbagbo. Pli frue la sendependa elekta komisiono anoncis la venkinto Alassane Ouattara. La ĝenerala sekretario de la UNBan Ki-moon kondamnis agojn de la nuna prezidanto kaj ties subtenantoj kaj alvokis lin pace transdoni potencon al la nova ŝtatestro.[10]
Pli ol 13 miloj da homoj, inkluzive de 600 prizonuloj, estis evakuitaj el ĉirkaŭaĵoj de Hajfo (Israelo) pro fortega arbara incendio, ekfalmiĝinta antaŭtage.[9]
La gvidanto de Palestina AŭtonomioMaĥmud Abbas diris, ke se Israelo ne ĉesigos konstruadon de loĝlokoj en Cisjordanio, li petos la UN agnoski la palestinan ŝtaton kaj se tio ankaŭ malsukcesos, li demisios. «Mi ne povas resti la prezidanto de la aŭtonomio, kiu malekzistas», diris Abbas.[12]
Brazila polico anoncis rezultojn de la operacio en faveloj de Rio-de-Ĵanejro, komenciĝinta la 21-an de novembro. Estis kaptitaj 118 kaj mortigitaj 37 supozataj krimuloj, forprenitaj 518 armiloj.[16]
En Eburbordo estis deklarita la nova registaro. La nuna ĉefministro Guillaume Soro daŭre okupos tiun postenon kaj ankaŭ iĝis la ministro pri defendo. Ĉiuj 13 ministroj estas subtenantoj de la nova prezidanto Alassane Ouattara.[17]
AFP sciigas, ke pro pluvegoj, daŭrantaj en Kolombio pluajn semajnojn, jam senhejmiĝis 1,5 milionoj da homoj. Pro kaŭzintaj de tio inundoj pereis 174, malaperis 19 kaj vundiĝis 225 homoj. Estis damaĝitaj tute aŭ parte pli ol 1800 konstruaĵoj.[20]
En Ateno (Grekio) centoj da gejunuloj ĵetis ŝtonojn en registarajn oficejojn, tiel omaĝante la memoron de 15-jara adolesko, mortigita de policano tiutage antaŭ du jaroj.[22]
Estis deklaritaj la rezultoj de la unua rondo de la prezidanta balotado en Haitio. La eliminan rondon partoprenos Jude Celestin, subtenata de la nuna prezidanto René Préval, kaj la eksa primera virino de la lando Mirlande Manigat. Tio estigis protestojn de la subtenantoj de la kantisto Michel Martelly (la kromnono Sweet Micky), kiu okupis trian lokon kaj ĉestratajn interpuŝigojn kun polico.[23]
En Haitio estis fermitaj ĉiuj flughavenoj, kion kaŭzis amasaj protestoj kaj tumultoj post antaŭtaga deklaro de la rezultoj de la unua rondo de la prezidanta balotado.[23]
Vespere en Londono (Britio) grupo da studentoj, protestantaj kontraŭ plialtigo de edukpagoj, atakis la aŭton, en kiu troviĝis Karlo, princo de Kimrujo kaj ties edzino Camilla Parker Bowles. La aŭto estis malpurigita de farboj, ĝia flanka glaco fendiĝis.[29]
Malfruvespere en la eŭropa parto de Istanbulo (Turkio) okazis kvar eksplodoj. Neniu damaĝis.[30]
Matene la aerarmeo de Israelo bombardis tri celojn en Gaza Sektoro responde de minĵetila pripafado el tiu teritorio. Oni deklaris, ke estis neniigita armila uzino.[33]
En provinco Helmand (Afganio) kamiono, veturiganta lokajn civitanojn al bazaro, eksplodiĝis sur mino. 15 homoj pereis, almenaŭ 4 estis vunditaj. En provinco Kunduz kamikazo ekspodigis sin en forŝtelita plicaŭto. Vundiĝis 14 homoj, inkluzive 5 militistojn.[34]
La eksa ĉefministro de KroatioIvo Sanader estis arestita en Zalcburgo (Aŭstrio) pro kulpigoj flanke de kroata justico pri trouzado de la potenco kaj helpado de krimo.[36][37]
Post la finiĝo en Amano (Jordanio) de la futbala maĉo inter la du teamoj — Al-Vehdat, subtenata precipe palestinanoj, kaj Al-Fesajli, subtenata de jordananoj, okazis tumultoj kaj interpuŝiĝoj de zelotoj, kiujn dispelis polico. Vundiĝis ĉirkaŭ 250 homoj, inkluzive 30 policanojn.[40]
Ĉirkaŭ la 17-a horo (loka tempo) en la diversaj partoj de la strato Drottninggatan en Stokholmo (Svedio) preskaŭ samtempe okazis du eksplodoj. Eksplodiĝis aŭto kun gasujoj kaj iu viro, supozata kamikazo. Du homoj estis malgrave vunditaj.[42][43]
En Maneĝa placo, situanta apud Kremlo en Moskvo, okazis la granda mitingo, kiun partoprenis pli ol 1000 homoj, postulantaj ke milico ĝuste kaj rapide enketu la murdon de la futbalazelotoJegor Sviridov, pafmortigita dum amasa interbatiĝo kun kaŭkazanoj la 6-an de decembro. Dum interpuŝiĝo kontraŭ milico estis kaptitaj 65 homoj, kelkaj estis vunditaj.[44]
Aviadilo Twin Otter de la nepala flugkompanio Tara Air, fluginta el la vilaĝo Lamidanda (Nepalo) al Katmanduo, kraŝis en montaro je 160 km okcidente de tiu urbo. Ĉiuj 19 pasaĝeroj kaj 3 skipanoj pereis.[49]
La Nacia Asembleo de Venezuelo voĉdonis por doni al la prezidanto Hugo Chávez esceptajn plenpovojn por 18 monatoj pretekste de pluvegoj, pro kiuj jam pereis 30 kaj suferis 130 miloj da homoj. De nun prezidantaj ukazoj tuj akirados leĝopovon.[57]
En meksika subŝtato Puebla eksplodiĝis naftokondukilo de la ŝtata kompanio Petroleos Mexicanos, en kiu nekonataj traboris kelkajn truojn por ŝteli nafton. Pereis 27 kaj estis vunditaj 52 homoj. Pli ol 30 domoj estis plene detruitaj, pli ol 80 damaĝitaj.[66]
En Ĉeĥio kadre de la kampanjo «Dankon, ni foriras», petojn pri maldungo, datitajn la 1-an de januaro2011, subskribis 4192 el ĉirkaŭ 16 miloj da kuracistoj. Ili postulas pligrandigi salajrojn.[70]
En busstacio en Najrobio (Kenjo), en buso ekveturinta al Kampalo (Ugando), eksplodiĝis bombo. 3 homoj pereis kaj almenaŭ 23 estis vunditaj.[72]
La Moskva urba juĝejo (Rusio) malpermesis funkciadon de la socia unuiĝo «Format-18» (ruseФормат-18), agnoskinte ĝin ekstremisma grupo. La gvidanto de la grupo Maksim Marcinkeviĉ laŭ la kromnomo Tesak (esperanteHaktranĉilo) ekde 2007 troviĝas en malliberejo, kien ĝi estis metita por 3 jaroj pro ekstremismaj publikaj eldiroj.[73]
Matene en Irako estis pendumitaj 11 anoj de la sunaisma grupo Ĝundalla, kulpigitaj pri teroraj agoj. Tri el ili estis kondamnitaj pro murdo de 30 soldatoj de Pasdaran, aliaj — pro helpado al kamikazoj, eksplodigintaj sin en moskeo de la urbo Zahedan en julio 2010, kiam pereis pli ol 50 homoj.[74]
Sud-Koreio okazigis lernopafadon ĉe la insulo Jonphjondo apud la limo kun Nord-Koreio. Ĝi komenciĝis je 14:30 (loka horo) kaj daŭris dum du horoj.[75]
La kvanto de mortintoj pro la epidemio de ĥolero en Haitio jam atingis 2535 homojn. Entute estis infektitaj 114 500 homoj, el kiuj 57 mil estis metitaj en malsanulejojn.[76]
La nova ĉefministro de EburbordoGuillaume Soro kulpigis la prezidanton Laurent Gbagbo pri uazado de eskadronoj de morto por mortigo de politikaj oponantoj. Laŭ li, tiel estis murditaj preskaŭ 200 kaj pafvunditaj 1000 homoj, 40 malaperis, 732 estis arestitaj, multaj virinoj batitaj kaj perfortitaj. Tion, laŭ li, faras ankaŭ dungsoldatoj el Liberio.[77]
La registaro de Tajlando decidis ekde la sekvonta tago nuligi en Bankoko kaj tri apudaj provincoj la esceptostaton, starigitan post amasaj tumultoj, kaŭzintaj de protestoj de opozicio.[79]
Monda Banko haltigis la financadon por Eburbordo. Tiel ĝi subtenis premon kontraŭ la prezidanto Laurent Gbagbo, kiu rifuzas forlasi sian postenon post balotada malvenko.[83]
Sud-Koreio okazigis manovrojn apud la urbo Phoĉhon, je 30 km de la limo ĉe Nord-Koreio. Ilin partoprenis ĉirkaŭ 800 militistoj, 30 tankoj, 11 kirastransportiloj, 6 ĉasaviadiloj, 36 kanonoj, 7 helikopteroj kaj alia milittekniko. La manovroj daŭris 40 minutojn.[84]
En la ambasadorejo de Svislando en Romo (Italio) eksplodiĝis la ricevita paksendaĵo. Unu kunlaboranto estis grave vundita.[85] Simila eksplodo okazis en la ambasadorejo de Ĉilio, kies kunlaboranto estis malgrave vundita.[86] La respondecon prenis al si la itala anarkiista grupo Federazione Anarchica Informale.[87]
Je la nokto al la 23-a decembro en Germanio okazis la tertremo forta je 3,5 gradoj laŭ la skalo de Richter. La epicentro troviĝis en la distrikto Lerchenberg de la urbo Majenco. La tertremo daŭris ĉirkaŭ unu minuto kaj ne kaŭzis damaĝojn aŭ vundiĝojn.[89]
En la urbo Jos (Niĝerio) okazis 7 eksplodoj, sekve de kio 32 homoj pereis kaj 74 estis vunditaj.[91]
Almenaŭ 39 homoj pereis kaj 60 estis vunditaj, kiam kamikazo eksplodigis sin matene en centro de distribuado de manĝaĵoj en la urbo Bajaur (provinco Bajaur, Pakistano).[92]
Je la nokto al la 29-a de decembro okazis du eksplodoj apud la stabo de la partio Norda Ligo en Gemonio (Italio). La domo ricevis malgravajn damaĝojn, neniu estis vundita.[97]
BBC News informas, ke pro inundo, kaŭzita de pluvegoj, estis evakuitaj ĉirkaŭ 1000 loĝantoj de la ŝtato Kvinslando (Aŭstralio), inkluzive ĉiujn 300 loĝantojn de la urbeto Theodore. Oni taksas la damaĝon je 1 miliardo da usonaj dolaroj.[98]
La usona firmao Noble Energy kaj ties israelaj partneroj deklaris eltrovon de grandaj gasminejoj ĉe la brdo de Israelo. En la boraĵo Leviathan, situanta je 130 km de Hajfo je la profundo de 1645 metroj, estis konvinkite ke la rezervo de la minejo konsistigas ĉirkaŭ 450 miliardojn da kubmetroj.[99]
Oni sciigis pri la decido de la Ĥamovniĉa juĝejo de Moskvo pri Miĥail Ĥodorkovskij kaj Platon Lebedev, eksaj estroj de la firmao JUKOS. Ambaŭ estis kondamnitaj al pliaj 13,5 jaroj de malliberigo pro kvazaŭ farita de ili ŝtelado de 218 milionoj da tunoj da nafto kaj monlavado. Do entute ili pasos en malliberejo sep sekvajn jarojn.[100]