Decembro de 2011
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2011.
3-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- La kineja filmo Melancholia de la dana reĝisoro Lars von Trier en Berlino estis honorigata per la Eŭropa Filmpremio.[1]
4-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- Parlamentaj elektoj en Slovenio, kun venko de la partio Pozitiva Slovenio, gvidata de la urbestro de Ljubljano, Zoran Janković.
- Parlamentaj elektoj oazis en Rusio, kun venko de la partio Unueca Rusio, kvankam diversaj kontraŭuloj deklaris la ekziston de fortaj kazoj de fraŭdo.
9-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- En Varsovio renkontiĝas la ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio.
10-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- Cristina Fernández de Kirchner ĵuras sian duan fojon kiel prezidento de Argentino.
- Manifestacioj en diversaj urboj de Rusio sekve al la akuzoj pri granda fraŭdo en la Parlamentaj elektoj.
14-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- Alain Berset de la Socialisma Partio de Svislando estas nova membro de la Federacia Konsilio, la registaro de Svislando. Eveline Widmer-Schlumpf elektiĝis federacia prezidantino de Svislando por 2012.
17-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- Mortis Cesária Évora, plej fama kaboverda kantisto.
18-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- Mortis Václav Havel, eksa presidanto de Ĉeĥoslovakio kaj Ĉeĥio en la aĝo de 75 jaroj.
19-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- Estis anoncite, ke la 17an de decembro en sia trajno pro la troa fizika laboro mortis Kim Ĝong-il, prezidanto de Norda Koreio.
21-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- Mariano Rajoy, prezidanto de la Popola Partio, ĵuras kiel nova ĉefministro de Hispanio kaj anoncas sian novan registaron.
30-a de decembro[redakti | redakti fonton]
- Samoo kaj Tokelao ŝanĝis sian pozicion en la Internacia datlinio, kaj por tio forigis la 30an de decembro 2011 el sia kalendaro.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ europeanfilmawards.eu: Winners 2011 (angle).
|