Decembro de 2020
Etoso
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2020:
- La japania kosmosondilo Hajabusa 2 sukcese ellasis surteren kapsulon enhavantan cent miligramojn da specimenoj el la grundo de la asteroido 162173 Ryugu.
- Israelo kaj Maroko interkonsentis normaligi la rilatojn, inkluzive malfermi ambasadorejojn. Usona prezidanto Donald Trump, kiu peris la interkonsenton, promesis reciproki Marokon per agnosko de ĝia suvereneco super Okcidenta Saharo, por kies sendependeco ekde 1973 batalas Fronto Polisario, subtenata de Alĝerio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ĉina kosmosondilo Ĉang-e 5 sukcese ellasis surteren kapsulon enhavantan specimenojn el la grundo de la Luno, unuafoje ekde la soveta sondilo Luna 24 en 1976.
- La novelektita prezidanto de Usono, Joe Biden, nomumis kiel ministron pri enlandaj aferoj Deb Haaland. Filino de norvegdevena patro kaj indiana patrino ŝi estas oficiale listigita, kiel membro de la pueblo-indianoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Argentino estas la tria sudamerika lando, kiu legalizis abortigon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|