deepin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

deepin


distribuaĵo de GNUo/Linukso
Evoluiganto: Wuhan Deepin Technology Co., Ltd
kunlaborantoj en GitHub
Familio: Linukso
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio: 31-a de decembro 2015[1]: deepin 15[1][2]
Kernotipo: Modula Linuks-kerno
Licenco: ĉefe GPL[3]
Subteno: aktiva
Retpaĝo: deepin.org
vdr

deepin estas operaciumo lanĉita en 2004 kaj baziĝas sur Debiano[1][4].

Financata de Wuhan Deepin Technology Co., Ltd, ĉi tiu operaciumo estis publikigita kiel libera programaro sub permesilo GNU GPL V3[3] kaj ĝi estas senkosta kaj libere ŝanĝebla.

Ĉefaj ecoj[redakti | redakti fonton]

deepin estas linuksa distribuaĵo baziĝita sur la labortabla ĉirkaŭaĵo Deepin Desktop Environment (DDE). Ĝi estas projektita por havi simplan, intuician kaj samtempe kompletan kaj potencan fasadon. La plej gravaj ecoj estas la uzadsimpleco, la rekonado kaj la subteno de aparataro, la liberaj aŭ malfermkodaj programaroj, regulare ĝisdatigitaj, kaj serio de iloj por grafika administrado. Ekzistas ankaŭ pluraj administradiloj kaj oni povas administri ilin kaj aparte kaj unuigite per Deepin Store.

La desktop-versio estas realigita por solvi la plej oftajn agadojn de normala uzanto, ekzemple la retumadon, la administradon de dokumentoj kaj de aŭdviddosieroj, amuzadon kaj komunikadon.

Historio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La unua eldono de deepin okazis je la 28-a de februaro 2004. Ĝi estis porokaza derivaĵo de la projekto Morphix. Oni faris tion por ke nova versio aperu je ĉiu kvara, ĉar la eldonistoj taksis ke tia aperritmo estas oportuna (Ubunto mem havas pli longan aperritmon). deepin-eldonoj ĉiam enhavas la plej lastan eldonon de DDE. La pakaĵoj de deepin plejparte estas bazitaj sur pakaĵoj de Debian. Ili havas la saman .deb (Debian) formaton kaj la samajn aplikaĵojn por instali pakaĵojn: APT kaj dpkg.[5] Ĉiu versio estas subtenata oficiale de Wuhan Deepin Technology Co., Ltd.

Versioj[redakti | redakti fonton]

Tuta kronologio de versioj de deepin:

Versio Eldondaton Labortablo Medio Suba sistemo
Hiwix 0.1 28-a de februaro 2004 IceWM Morphix
Hiweed Linux 0.2 3-a de marto 2004
Hiweed Linux 0.3 22-a de julio 2004 Xfce Debian
Hiweed Linux 0.55 25-a de septembro 2004
Hiweed Linux 0.6 24-a de februaro 2005
Hiweed Linux 1.0 25-a de septembro 2006 Ubunto
Hiweed Linux 2.0 17-a de novembro 2008 LXDE
Linux Deepin 9.12 30-a de decembro 2009 GNOME 2
Linux Deepin 10.06 20-a de julio 2010
Linux Deepin 10.12 31-a de decembro 2010
Linux Deepin 11.06 4-a de julio 2011
Linux Deepin 11.12 30-a de decembro 2011 GNOME 3
Linux Deepin 11.12.1 29-a de februaro 2012
Linux Deepin 12.06 17-a de julio 2012
Linux Deepin 12.12 19-a de junio 2013 Deepin Desktop Environment 1.0
Linux Deepin 12.12.1 7-a de aŭgusto 2013
Linux Deepin 2013 28-a de novembro 2013
Deepin 2014 6-a de julio 2014 Deepin Desktop Environment 2.0
Deepin 2014.1 28-a de aŭgusto 2014
Deepin 2014.2 31-a de decembro 2014
deepin 2014.3 28-a de aprilo 2015[1]
deepin 15 31-a de decembro 2015 Deepin Desktop Environment 3.0 Debian (unstable)
deepin 15.1 29-a de januaro 2016
deepin 15.1.1 9-a de marto 2016
deepin 15.2 junio 2016
deepin 15.3 septembro 2016
deepin 15.4 aprilo 2017
deepin 15.4.1 2017
deepin 15.5 2017
deepin 15.6 2018
deepin 15.7 2018
deepin 15.8 2018
deepin 15.9 2019
deepin 15.10 28-a de aprilo 2019 Deepin Desktop Environment Debian (stable)
deepin 15.11 20-a de julio 2019

Komunumo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj uzantoj povas kontribui al deepin, helpante al la evoluo, ekzemple raportante aŭ korektante cimojn, sugestante novajn ideojn aŭ helpante la novajn uzantojn. La ĉefaj agoj por kontribui estas:

  • Evoluigo: per GitHub ĉiu programisto povas enmeti karakterizaĵojn aŭ evolui kodon de ĉiu aplikaĵo per la sistemo de revizia marko Git.
  • Tradukado: oni povas kontribui al la tradukado de aplikaĵoj per internaciaj aŭ lokaj forumoj.
  • Suporto: la novaj uzantoj povas esti helpita sur forumoj.
  • Novaj ideoj: per oficiala retejo oni povas peti por novaj karakterizaĵoj aŭ specifaj petoj pri novaj opcioj de ontaj versioj de deepin. La programistoj uzas la sugestojn por projekti la ontajn karakterizaĵojn de sia distribuo. "Mantis Tracking System" Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine estis kreita por enteni ideojn, deziroj kaj sugestojn de la uzantoj.

Sistempostuloj[redakti | redakti fonton]

Subtenataj arĥitekturoj[redakti | redakti fonton]

deepin oficiale suportas la platformojn x86 kaj AMD64.[1]

CPU RAM Libera spaco sur diskaparato
deepin 15.1 Capable PC Intel Pentium IV 2,0 GHz 1 GB 10 GB
deepin 15.1 Ready PC Intel Core 2 2,0 GHz 2 GB 20 GB

La aplikaĵoj en deepin[redakti | redakti fonton]

Oficeja programaro[redakti | redakti fonton]

deepin inkludas WPS Office; WPS Office estas oficeja programaro konsistanta el aplikaĵoj utilaj por prilabori ĉiajn dosierojn.

Writer Verkilo Dokumentoredaktilo taŭga programo por dosieroj kun tekstoj eĉ multlingvaj kaj aldonaĵoj.
Presentation Prezentilo Prezentilo for fari lumbildojn por ilustri paroladon ktp
Spreadsheets Tabelilo Tabelkalkulilo por fari kalkulon en tabeloj

WPS Office kapablas importi kaj eksporti dosierojn en diversaj formatoj.

Sukcesoj kaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

La uzado kaj la popoleco de deepin stabile pligrandiĝas de 2004. Ĝi estis la plej vizitita Linkusa ĉina distribuo sur Distrowatch en 2013 kaj 2014.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Linux Deepin ĉe Distrowatch (angle). Alirita la 31 decembro 2015.
  2. Rilasciato Deepin 2014.3: novità, considerazioni e download! (itale). Arkivita el la originalo je 2015-05-18. Alirita 2015-06-052015.
  3. 3,0 3,1 Interview with Deepin project leader Wang Yong | MUZI (angle). Alirita la 6 majo 2014.
  4. Linux Desktop Comes to China With Deepin 2014 (angle). Arkivita el la originalo je 2015-04-21. Alirita 2016-03-282014. Alirita la 8 julio 2014.
  5. 【开源专访】Linux Deepin:做更好用的Linux桌面系统-CSDN.NET. Arkivita el la originalo je 2013-12-28. Alirita 2016-03-28.
  6. Deepin's Functionality Is a Bit Too Shallow (angle). Alirita la 29 majo 2014.