Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj
organizaĵo
Komenco 1977 vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj (pole: Ruch Obrony Praw Człowieka i Obywatela (ROPCiO)) – kontraŭkomunista kaj por-sendependeca organizaĵo, fondita la 25-an de marto 1977

Prakomenco[redakti | redakti fonton]

Septembre 1975, sub influo de la subskribo de Helsinka Interkonsento, dum kunsido de Leszek Moczulski, Romuald Szeremietiew kaj Andrzej Szomański oni decidis pri komenco de laboroj por fondi malkaŝan organizaĵon, kies celo estos defendo de homrajtoj en Pola Popola Respubliko. Tio estus etapo por krei malkaŝan sendependecan politikan partion.

En la periodo 1975/1976 oni interkonsentis pri kreo de sekreta Nurt Niepodległościowy (NN) - Sendependeca Fluo kun akcepto de la programa deklaro „U progu” (Ĉe la sojlo), kiu servis al integriĝo de porsendependeca medio.

Somere 1976 L. Moczulski prilaboris minimuman programon, t.n. „Program 44".

Fruaŭtune 1976 dum kunsido de NN en Varsovio oni neformale elektis ĝian gvidantaron nomatan "Romb" (Rombo) (A. Czuma, Jan Dworak, M. Grzywaczewski kaj L. Moczulski).

Laŭvica etapo estis plifirmigo de sendependecaj medioj pere de la revuo U progu, eldonata de oktobro 1976.

Decembre 1976 L. Moczulski prilaboris laŭvican tekston „Memoriał” (Memorialo), kiu estis direktita al la regopovoj de PPR.

Agado[redakti | redakti fonton]

Unua oficiala dokumento de la Movado, Apel do społeczeństwa polskiego (Apelo al la pola socio), estis subskribita de 18 personoj: generalo Mieczysław Boruta-Spiechowicz, Andrzej Czuma, Leszek Moczulski, pastro Jan Zieja, Wojciech Ziembiński kaj de aliaj.

La 26-an de marto 1977 subskribitan Apelon oni metis en kancelarion de la primaso de Pollando. La saman tagon dum gazetara konferenco oni informis ĵurnalistojn pri kreo de ROPCiO.

La movado ne estis asocio, posedis nek statuton, nek regopovojn, nek membrecon. Pri partopreno decidis propra volo. Pinte de ĝi estis du por-parolantoj: Andrzej Czuma kaj Leszek Moczulski. Tia formulo faciligis agadon, malfaciligis reprezaliojn, sed ankaŭ ebligis sekretan rigardon fare de agentoj senditaj de Sekureca Servo.

Nombrecon de ROPCiO en la momento de ĝia ekesto oni pritaksas ĝis 80-120 personoj. Ili ĉefe apartenis al sekreta Nurt Niepodległościowy.

Deklarita celo de ROPCiO estis devigi regopovojn de Pola Popola Respubliko observi ratifitan komence de marto 1977 de la Ŝtata Konsilio Internacian Pakton pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj.

Unu el formoj de la agado estis oficialaj dokumentoj – apeloj, deklaroj, malfermaj leteroj ktp (ekz. Deklaro pri libereco de la vorto, Malferma letero al Sejmo de Pola Popola Respubliko pri libereco de konscio kaj konfeso, Malferma letero al Sejmo, Ŝtata Konsilio de PPR kaj Konsilio de Ministroj de PPR pri respektado en Pollando de la postuloj de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo). Ili estis presataj en grandaj eldonkvantoj kaj distribuataj inter la socio.

ROPCiO eldonis Opinion – la unuan eksterleĝan periodaĵon en PPR kun malkaŝe donitaj nomoj kaj adreso de la redakcio. Kun fluo de la tempo aperis multaj samizdataj revuoj (Aspekt, Bratniak, Droga (Vojo), Gazeta Polska (Pola Gazeto), Gospodarz, Interpelacje, Kronika Lubelska, Opinia Krakowska, Ruch Związkowy (Sindikata Movado), Rzeczpospolita, Uczeń Polski (Pola Lernanto), Wiadomości Naukowe (Sciencaj Informoj), Wolne słowo (Libera Vorto)).

Partoprenantoj de la movado establis konsultajn-informajn centrojn en siaj privataj loĝejoj. Komence de 1978 estis jam 12 (laŭvice aperis en Lodzo, Varsovio, Poznań, Katowice, Przemyśl, Bydgoszcz, Lublin, Szczecin, Krakovo, Gdańsk, Vroclavo, Zamość). Ili helpis al personoj persekutataj flanke de ŝtataj institucioj, organizis informajn kaj politikajn kampanjojn. Tio estis strukturo sendependa de la regopovoj, kiu – unuafoje ekde la 40-aj jaroj – reale ampleksis la tutan landon.

Alia formo de agado estis kluboj de libera diskuto, kadre de kiuj okazis lekcioj pri historiaj kaj politikaj temoj. Aprile 1978 estis 7 (ili aperis laŭvice en Lublin, Gdańsk, Lodzo, Szczecin, Poznań, Vroclavo, Varsovio).

ROPCiO inspiris aŭ apogis kreon de aliaj organizaĵoj sendependaj de la regopovoj. Lax iniciato de la agantoj en Katowice establiĝis Fonda Komitato de Liberaj Sindikatoj. Krakovaj movadanoj fondis printempe 1978 Katinan Instituton.

Duone de 1978 la partoprenantoj de ROPCiO nombris ĉ. 200-250 personoj.

La 11-an de novembro 1978 la movadanoj (de ambaŭ frakcioj) organizis la unuaj depost 40-aj jaroj sendependajn solenaĵojn de la Festo de Sendependeco. Post sanktaj diservoj en katedraloj kelkmilaj manifestacioj marŝis tra stratoj de Varsovio, Krakovo kaj Gdańsk. Ordigaj servoj ne intervenis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]