Defendo de Grodno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Defendo de Grodno estis armita batalado en la tagoj 20-a de septembro ĝis la 22-a de septembro 1939 dum soveta agreso al Pollando por defendi la urbon kontraŭ eniranta 15-a Kirasita Korpuso, 6-a Kavaleria Korpuso kaj 21-a Brigado de Pezaj Tankoj el la Ĉevala-Mekanikigita Grupo de Ivan Boldin.

Genezo[redakti | redakti fonton]

Intermilite Grodno estis unu el la plej fortaj garnizonoj de Pola Armeo. Aŭguste 1939, po mobilizo, la 29-a Divizio de Infanterio iris al regiono de koncentriĝo de Armia "Prusy" (Prusio). Oni formigis Operacian Grupon "Grodno" (ĉ. 7 mil soldatoj) kun la taskodefendi la urbon de okcidento kaj nordokcidento. Tamen jam la 10-an de septembro estis malfondita kaj ĝiaj plej bonaj taĉmentoj iris defendi Lvovon. Ĝis la 12-a de septembro komandanto de la Fortikaĵ-Areo Grodno estisdiplomita kolonelo Bohdan Hulewicz, kiu ordonis preparon al la defendo, sed de la germana flanko. Unu lia decido havis gravan signifon dum la posta defendo kontraŭ la Ruĝa Armeo. Oni stokigis botelojn kun bruliga miksaĵo instruinte soldatojn kaj volontulojn.

Grodno militdamaĝis jam de la 1-a de septembro. Tiun ĉi tagon pro atako de germanaj bombaviadiloj estis detruitaj deponejo de armiloj kaj armea magazeno apud Karolin. Tiamaniere oni perdis ĉ. 50% de armea ekipaĵo kaj municio. Krom tio estis multe da mortigitoj kaj vunditoj. Atakoj estis daŭrigataj dum laŭvicaj tagoj. La 17-an de septembro - kun sciigo pri la soveta invado en Pollandon okazis komunista saboto, sed ĝi estis rapide subpremita.

La 18-an de septembro Grodnon forlasis urbestro kaj prezidanto de la urbo, kio aktivigis lokajn komunistojn okupi centran placon, de kie profitante kontraŭaviadilajn kavojn pripafis elirantajn stratojn direkte al Bjalistoko, Lida kaj Vilno. Danke al brava agado de alarma plotono poloj lokigis maŝinpafilojn sur turoj de apudaj preĝejoj likvidante la minacon kun apenaŭ 2 vunditaj siaj soldatoj.

Faktaj gvidantoj de la defendo kaj ties preparo montriĝis vicprezidanto de la urbo Roman Sawicki kaj majoro Benedykt Serafin. Pro malmultaj fortoj oni limigis defndadon al suburbaj kaj urbaj konstruaĵoj kun utiligo de naturaj obstakloj kiel linion de la rivero Nemuno, masonigitajn konstruojn, montetojn kaj eĉ tombejojn.

Defendo de la urbo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la soveta atako en la urbo troviĝis nur du neplenaj batalionoj de infanterio kun pafiloj kaj mitraloj, entute 2-2,5 mil soldatoj. Matene soveta rekognoska bataliono kun 11 tankoj kaj kirasita aŭtomobilo alvenis de sudo. Sur la ponto defendantoj detruis aŭtomobilon kun radiostacio, kio kaŭzis disigon de tankoj, kio ebligis detrui ilin kun ĉiuj batalveturiloj. Laŭ soveta flanko nur 4 tankoj kun kirasita veturilo. Mortfalis multe da defendatoj kaj detruiĝis unu kanono, per kiu oni pafis al tankoj.

Baldaŭ alvenis 20 tankoj kaj 65 batalveturiloj. Posttagmeze sovetoj alvenigis artilerion, kiu pripafis la urbon kaŭzante grandajn perdojn inter polaj soldatoj pro tio ke lokaj komunistoj per telefonoj transdonis informojn. Du pluaj sovetaj batalionoj transiris la riveron kaj gvidataj de lokaj komunistoj forpuŝis defendantojn de katolika kaj ortodoksa tombejoj. Malgraŭ seriozaj perdoj la unua defendotago montriĝis sukcesa por poloj. Nokte alvenis 3 rezervaj batalionoj. Nova komandanto sugestis evakuon al Litovio, sed la loĝantaro malkonsentis. Nur mil oficistoj kun siaj familioj forlasis la urbon. Soveta komandantaro akceptis novan taktikon de la batalo kun 80 tankoj kaj 15 kirasitaj aŭtomobiloj.

Frumatene post artileria pripafado 2 rusaj batalionoj el la 119-a Pafista Regimento atakis. Post komencaj sukcesoj du polaj kompanioj trairis ĝis malfronto. Nur alveninta nova mekanigita grupo de la 16-a Korpuso de Pafistoj savis sovetojn de pogromo. Polaj taĉmentoj devis retiriĝi. Posttagmeze malamiko atingis centron, kie sekvis pezaj bataloj. Ripetiĝis situacio de la pasinta tago, kiam la defendantoj batalis kontraŭ unuopaj tankoj. Estis kelkaj kazoj utiligi kiel ŝildon civilulojn, kiujn tankistoj alligis al siaj tankoj. Malfruvespere restis nur kelkaj defendocentroj. Parto de la defendantoj foriris direkte al Litovio kaj aliaj alivestiĝinte intermiksiĝis kun loĝantoj de la urbo.

Venontan matenon du gvidantoj de la pola defendo forlasis Grodnon. Al la urbo venis de antaŭurboj ĉiuj sovetaj unuoj. Laŭ sovetaj fontoj ĉ. 1 mil de militkaptitoj iris al mallibero. Parto de la defendantoj estis tretita de tankoj en orienta parto de la urbo. Plimulton de oficiroj oni pafmortigis surloke. Sovetaj perdoj etas oficiale taksataj al 53 morigitaj, 161 vunditaj, 19 tankoj detruitaj kun 3 kirasitaj aŭtomobiloj. Parto de historiistoj supozas pli grandajn perdojn. La polaj perdoj estas malfacile takseblaj, ĉar sovetoj faris amasajn murdojn.

Supera Komandanto generalo Władysław Sikorski, dum kontrolo de la 6-a Divizio de Infanterio decembre 1941 interparolante kun savitaj defendantoj de Grodno diris: Vi estas novaj Agloj. Mi strebos, ke via urbo riceu la Ordenon Virtuti Militari kaj la titolon de ĉiam fidela.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Bataloj de la pola soldato en defendado de Grodno dum la dua mondmilito estis post po 1990 memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el tabuloj "GRODNO 2 - 22 IX 1939".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]