Degasado (kemio)
Aspekto
Degasado estas la forigo de solvita gaso el likvaĵoj, precipe akvo aŭ akvaj solvaĵoj. Estas multaj metodoj por forigi gasojn el likvaĵoj.
Gasoj estas forigitaj pro diversaj kialoj. Kemiistoj forigas gasojn de solviloj kiam la kunmetaĵoj pri kiuj ili laboras estas eventuale aer- aŭ oksigen-sentemaj, aŭ kiam vezikformado ĉe solid-likvaj interfacoj iĝas problemo. La formado de gasvezikoj kiam likvaĵo estas frostigita ankaŭ povas esti nedezirinda, necesigante degasadon antaŭan.