Deinoniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Deinoniko
Modelo de deinoniko.
Modelo de deinoniko.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Superfamilio: Celurosaŭroj Coelurosauria
Familio: Dromeosaŭredoj Dromaeosauridae
Deinoniko Deinonychus
Ostrom, 1969
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Deinoniko estis teropoda dinosaŭro de la familio dromeosaŭreda. Ĝi estas konita ĉar ĝi donis multajn informadojn pri tiu familio kaj ĝia terura ungego. Ĝi vivis en Nordameriko inter -112 kaj -100 jarmilionoj (inter la komenciĝo kaj la finiĝo de la Albieno) kaj estis 3 ĝis 3,4 metroj longe kaj ĉirkaŭ 1,2 metro alte. Ĝiaj fosilioj estas retrovitaj en la Montano, la Vajomingo kaj la Oklahomo, en formacioj de Kloverlo kaj de Antlerso. Dentoj estas retrovitaj kaj eble apartenis de Deinoniko, en Marilando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nia scio pri la dromeosaŭredoj restis longtempe maldensa, sed en 1964, ''Grant Meyer'' kaj la profesoro ''John Ostrom'', de la universitato de ''Yale'', malkovris novan fosiliozan pejzaĝon en la sudo de la Montano. Dum du jaroj, oni seninterrompe serĉfosis en tiu mino, kaj tio lasis ĝisdatigi centajn ostojn kiuj plimulte apartenis novan karnomanĝan dinosaŭron baptitan Deinonychus (terura ungego latine) antirrhopus ("kontraŭpezo", pro la vosto). Malpost la analizado la multajn skeletojn de la dinosaŭro, kiu malkaŝis serion da novajn kaj estintajn informojn, kiuj precizigis tiom la genro kaj la karakterizaro de la specimeno, kiom ĝia parencareco kun la unuan konitan dromeosaŭredon, Dromaeosaurus. Ambaŭ posedis tre elstaran apartaĵon : grandegan falĉileta ungegon al la dua piedfingro. Oni tiam faris komparojn kun alia dinosaŭro, konita ekde 1924, Velociraptor. Danke al la multaj fosilioj de Deinoniko, Grant Meyer neprigis al la "dinosaŭra renaskiĝo" kaj ekflamigis la debaton por scii ĉu la dinosaŭroj havis varmsangon. Antaŭ lia esploro, oni popole opiniis ke la dinosaŭroj estis dikegaj kaj gigantegaj reptilioj kiuj ne sukcesis delokiĝi. Deinoniko alportis la informon, ke multaj dinosaŭroj estis maldikaj, malgrandaj, bone faritaj kaj havis horizontalan pozadon. Deinoniko plie havis grandungegon, kvazaŭ rabobirdo, kaj do estis vivuma kaptaĵmanĝo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Deinoniko estis parencece proksima de la pli malgranda Velociraptoro. Kune, ili formis kladon noman Velociraptorenojn (origine Velociraptorinae). Debutiĝe tiu nomo nur estis por Velociraptoro kaj estis inventita de Rinchen Barsbold en 1983. Pli poste, Phil Currie inkluzivis ene multajn dromeosaŭredojn. Kun la troodontedoj, la dromeosaŭredoj formis la kladon de la Deinonikosaŭrioj, kiu estas frata takso de la Birdoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝia kapo[redakti | redakti fonton]

Ĝia kapo estis relative dika sed malpeza, kaj posedis largajn laterajn aperturojn por la okuloj kaj makzelaj muskoloj. Ĝi havis bonan vidadon. Tiu utilis por ĉasisto. Ĝi ankaŭ posedis grandajn dentojn, garnitaj kun krenelitaj randoj por tranĉi viandon. Ili kurbis al la direkto al malantaŭo. Ĝi povis do eltiri al ĉiu mordo grandajn ĉirpecojn. Tiuj karakterizoj ebligas de supozi ke ĝi estis akrevida kaptaĵmanĝo, kaj el kiu la faŭko kreitis por mortigi ĝiajn kaptaĵojn kaj manĝaĉi ilin. La maldika ostĉarpento de sia kranio igis ĝin etpeza kaj fukcia. Sia denta bato certestis timinda per la grandaj spacoj por la makzelaj muskoloj. Tiuj ĉi disdonis sin en du aroj : la unua aro (la ''capiti-mandibularis'') servis je farigi kun forteco la ambaŭajn makzelojn kiam la buŝo estis preskaŭ fermita, la dua aro (la ''pterygoideus'') servis kiam la makzeloj estis malfermitegaj kaj refermeblis ilin kun rapida klakbato. Ĉe Deinoniko, tiu muskola aro estis tre evolua kaj tre fortega. La supro de la kranio malbonĉance estas malbone konservita. La kolo de Deinoniko estis relative minca kaj longforma, tre kurba kaj movebla, kaj ĝia kapo havis tre granda movlibereco. Sed ĝia dorso estis retestigita kun kruteco per fortaj ligamentoj. Kiam ĝi marŝis aŭ kuris, tiu kruteco estis bezona por ke ĝi ne faliĝintu. Ĝia vosto ankaŭ estis je iel relative rigida, sed ĝi havis ankaŭ grandeta movlibereco.

Kranio de Deinonychus.

Ĝiaj brakoj[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj brakoj estis longaj kaj ĝiaj trifingraj manoj, kun ungegoj forte kurbaj. Tiaj tetrapodaĵoj certe servis je kapti kaj poste firme manteni la kaptaĵojn sur la grundo. Se ĝiaj brakoj estis ankaŭ fortaj kaj longaj, tio certe estis pro la afekteco je utili ilin.

Ĝiaj gamboj[redakti | redakti fonton]

La gambo de Deinoniko estis ĝia tetrapodaĵo la plej mirinda. Oni vidivas, ke la femurosto estis relative kurta, pli kurta en ĉiu okazo ol la tibia kaj fibula segmento. Tiu karakterizo estas ofte partigita per la bestoj povinta tre rapide kuri. La ostoj de la piedo estas kurtaj kaj masivaj – pli kurtaj ol en rapida kurbesto – kaj modifi sin por simpla kaŭzo : anstataŭ posedi tri fingrojn kvazaŭe longece samaj kaj streĉaj en la direkto al la antaŭon, Deinoniko nur posedis du fingrojn (la tria kaj la kvara), adaptita je paŝi, dum la dua fingro ekipitas grandan ungegon en falĉileto kaj la unua malpliigitas je rostreto orienta en la direkto al la malantaŭo. La evolueco de tiu giganta ungego nur povesti timinda armo, la kaŝa mortigaĵo de la besto. Ĝi verŝajne impetis al ĝia kaptaĵo, malantaŭaj piedoj antaŭe, kaj rapidege tranĉostrekis ĝin danke al ĝiaj vifaj muskoloj kaj al ĝiaj du ungegoj en falĉileto.

Muldaĵo de la ostoj de la piedo montranta la ungego je falĉileto de la dua piedfingro

Manĝostrategio[redakti | redakti fonton]

Ĝia staturo kontraŭ tiu de homo

Deinoniko estis do besto kun kaptaĵmanĝa vivmaniero. Ĝi videble estis relative malgranda, ĉirkaŭ 3 ĝis 3,5 longaj metroj. Ĝia naturmedio superplenis je saŭropodoj, je ankilosaŭruloj kaj je igvanodontedoj, sed ankaŭ je teropodoj, ofte tetanuroj.

Kun la saŭropodoj[redakti | redakti fonton]

La tre grandegaj adoltaj titanosaŭroj je 20 longaj metroj ne nepre estis kaptaĵoj por la grandetaj Deinonikoj. Ili pli volonte havis por victimoj la junajn aŭ malsanajn ulojn. Ofte tiuj ĉi lastaj troviĝis en centro de la bestaroj por ŝirmitas per la sanaj adoltoj. Embuskiĝaj deinonikoj povis malgraŭ ĉio subaŭdi junon kiu malproksimigis de la aro je la serĉo de pli bona manĝaĵo, kaj alĵetiĝi al ĝi sen ke la gepatroj alarmitas.

Kun la ankilosaŭruloj[redakti | redakti fonton]

La ankilosaŭruloj certe estis bone sufiĉe firmaj por malcedi al la atakoj de la Deinonikoj. La ununura afektaĵo por tiuj lastoj de mortigi ilin, ĝi estis je renversi ilin sur la dorso, kie ili estis malfortikaj. Sed tiu tekniko ne estis telle bona ĉar la adoltoj estis tro masiva por esperdoni Deinoniko al ataki ilin.

Kun la igvanodontedoj[redakti | redakti fonton]

La igvanodontedoj kiel Tenontosaŭro certe estis la precipaj menuoj de la Deinonikoj ĉar ili ne posedis kirason, kaj la adoltoj ne estis tro grandaj. La junaj Tenontosaŭroj estis etpezaj kaj facilmovaj. Ili povis kuri en zigzago al granda rapideco por forsavi je iliaj kaptaĵmanĝoj. La Deinonikoj embuskiĝis verŝajne kaj malantaŭ kuradis la igvanodontedoj en rapida kurado-postkuro. Tamen, la junaj alarmitaj Tenontosaŭro ofte havis pli bonan plej grandan rapidecon ol la dromeosauredoj kaj elireblis vivaj je la kuradoj. La adoltaj igvanodontedoj estis pli malrapida ol la junoj, sed tiu malperfektaĵo kompensitis per granda massiveco. Probable, la Deinonikoj faris tio je pluroj por mortigi unun el ili, kiel montras tri nekompletajn skeletojn ĉe tio je igvanodontedo.

Tenontosaŭro, certe la plej prefera kaptaĵo de Deinoniko

Tekniko por finfari[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj armiloj de la besto estis nature ĝiaj malantaŭaj piedoj kun ungegoj. Ĝi certe kaptis malgrandajn bestojn en ĝiaj antaŭaj potencaj kaj ekipaj per potencaj ungegoj manoj, kaj je pinto de brako (kiuj estis tre longaj). Kiel, ĝi doneblis siajn tratranĉe piedajn batojn sen, ke siaj kaptaĵoj ĝenis ĝin. La kaptaĵo mortiĝis pliprobable per sangpereo ol per mordo, ĉar la dentoj de Deinoniko estis pliprobable faritaj por elŝiri la karnon ol por ponardi.

Aperaĵoj[redakti | redakti fonton]

Deinoniko estas en la videoludo "The Lost World : Jurassic Park" (angla titolo, kion oni povas traduki je "La forlasita mondo : la Ĵurasia Parko") kaj en "Jurassic Park III : Park Builder" (tradukebla je "La Ĵurasia Parko 3 : Parka Konstruisto). La robotludo "Roboraptor", de WowWee, similas je dromeosaŭredo, kaj certe estas baziĝi sur Deinoniko (principe je la vosto kaj la dorso).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plejmulto el la informoj de tiu artikolo devenas de la libro "La grande encyclopédie des dinosaures" (franca titolo, kiun oni povas traduki je « La granda enciklopedio de la dinosaŭroj ») de David Norman, de diversaj artikoloj en angla kaj franca Wikipedia, kaj en la Wiki Jurassic Park