Dekano (edukado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekano estas ĉefprofesoro de fakultato en altlernejouniversitato. Dekaneco estas pli alta posteno ol profesoreco kaj pli malalta ol rektoreco. La daŭro de dekaneco kaj la povoj ligitaj al ĝi varias de lando al lando, laŭ la lokaj leĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dekaneco ekzistas ekde la mezepoko, kiam komence dekano aŭ preposto gvidis eklezio-fonditajn edukejojn. Nuntempe ĝi gvidas apartajn fakultatojn en la universitato, altlernejo. Ĝi estas elektita/proponita de faka konsilio (ekz. de jura, ekonomia, medicina ktp. fako). Plej ofte la administran laboron, komunikadojn de la dekano helpas aparta Oficejo de Dekano. La dekano reprezentas la fakultaton, ties intereson.