Dekerido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekerido naskiĝis la 4-an de februaro 1963 en Roterdamo, ekde 1965 lia familio translokiĝis al Belgio kaj nun li loĝas en Usono. Li estis aktiva membro de la antverpena klubo La Verda Stelo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li nomas sin Dekerido, ĉar li estas granda admiranto de la plejgrava nederlanda verkisto Multatuli, kies vera nomo estas Eduard Douwes Dekker; li do kombinis Deker (esperantigita) kaj ido (li sentas sin lian spiritan posteulon).

Li por la unua fojo eklernis pri Esperanto en 1979, kaj dum jaroj de tempo al tempo okupiĝis pri ĝi. Lia intereso neniam vere forestis, jam tiam la interna ideo kaptis lin - sen ĝi li plejverŝajne neniam iĝus esperantisto - sed li estas aŭtodidakto. Nur en 1991 li eksciis pri Esperanto-kurso, kaj tuj enskribiĝis. Kelkajn monatojn poste li efektive aktiviĝis - li nomas tion sia dua esperantiĝo - en la loka kluba vivo. Tre rapide li ekhavis pli grandan interesiĝon por la literatura kampo. Li komencis verki, unue poezio - laŭ li Esperanto elvokas tion - sed li konstatis ke li en prozo estas pli kapabla. Kvankam li foje tamen poeziumas, li dediĉis pli da tempo al produktado de noveletoj.

Ankaŭ en 1995 li malkovris sian veran alvokiĝon: tradukado. Oni petis al li fari tradukon de kelkaj noveletoj. Li sufiĉe adekvate plenumis tiun taskon, sed ne estis facile, li foje devis vere barakti por havi sufiĉe taŭgan rezulton. Tamen la libro aperis: La Ludanta Lumo de Leopold Vermeiren.

Kvankam li en tiu momento estis iom seniluziita pro la postuloj de tia laboro, li tamen faris novan tradukklopodon. Ĉi foje li mem elektis la aŭtoron. Jam de la meza lernejo li havis grandan admiron por Multatuli, do li rapide decidis submeti ion el lia verkaro al sia (ne)tradukkapablo.

Je sia propra surprizo li konstatis ke li ĝuis la laboron, li vere ĝuegis, havis ankoraŭ pli da admiro por la verkisto kaj konkludis ke ne pro li estis la malfaĉilaĵoj dum la antaŭa tradukprovo, sed la sufiĉe fuŝa lingvaĵo de la originalo.Intertempe li specialiĝis pri Multatuli, faris diversajn prelegojn pri li kaj daŭre tradukas el lia verkaro. La rezulton de ĉi tio oni povas legi sur lia retpaĝo, kiun li komencis antaŭ kelkaj monatoj.

Nune Multatuli iom ripozas - sed estu certa ke li plue pritraktos lin - ĉar li okupiĝas pri la traduko de The Wind in the Willows (La Vento en la Salikoj) de Kenneth Grahame (1859-1932) - denove propra elekto, ĉar tiu libro tiom plaĉas al li. La libro unue aperis en 1908, kaj li intencis prezenti esperantan tradukon en 2008 pro la centjariĝo de la originalo.

Intertempe li ankaŭ faris prelegojn pri aliaj temoj: propra verkado, bluso, dinosaŭroj, krokodiloj…; li komencis blogon por publikigi sian propran verkadon (ĉefe poezion).

La kaŝnomo "Cor Willems"[redakti | redakti fonton]

Cor WILLEMS estas la unua kaŝnomo de Dekerido. Komence li nur uzis ĉi tiun nomon, sed kiam li komencis traduki el la verko de Multatuli li sentis la bezonon elekti alian, pli distingan kaj esperantan nomon, plie ĉar li volis ankaŭ verki en la stilo de tiu grava nederlanda verkisto. Nuntempe tiu nomo estas malpli ofte uzata.

En 1995 li komencis verki poezion, sed montriĝis ke li pli kapablas en la proza kampo. En tiu jaro li komencis verki sian serion pri La Forlasita Mondo, el kiuj du ĉapitroj aperis en Monato[1] kaj [2], aliajn li prezentis en la antverpena klubo La Verda Stelo. Ankaŭ en 1995 li malkovris sian veran alvokiĝon: tradukado. Oni petis al li fari tradukon de kelkaj noveletoj; tiuj aperis kiel La Ludanta Lumo de Paul Ticher (Leopold Vermeiren).

Intertempe lia plej grava kontribuo al la esperanta literaturo estas la tradukado el la verkoj de Multatuli, sub la pseŭdonimo Dekerido. Ankaŭ por aliaj tradukoj kaj sia propra verko li uzas tiun nomon. Nur por tiuj verkoj de kiuj oni petas tradukon, kaj kiuj ne estis lia unua elekto, li ankoraŭ uzas la nomon Cor Willems.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Originaloj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Multatuli[redakti | redakti fonton]

  • Letero al A.C. Kruseman (parte)
  • Kredkonfeso (komplete)
  • Max Havelaar (parte)
  • Max Havelaar al Multatuli (komplete)
  • Amleteroj (parte)
  • Pri Libera Laboro en Nederlanda Hindio (parte)
  • Ideoj (diversaj ideoj)
  • Japanaj Konversacioj (komplete)
  • Mil kaj Kelkaj Ĉapitroj pri Specialistoj (parte)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/02, paĝo 21: La Forlasita Mondo verkita de Cor Willems.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/05, paĝo 22: La Morta Vilaĝo verkita de Cor Willems.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]