Dekjara Kampanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dekjara Kampanjo (Ten Year World Crusade, 1953-1963) estis lanĉita de Shoghi Effendi por kiel bone organizita ekspansio de la Bahaa Kredo tra la tuta mondo. Li urĝe kaj insiste alvokis ĉiujn bahaanojn, precipe persajn kaj usonajn, multnombre disiri tra la tuta mondo kiel pioniroj cele al pli vasta diskonigo kaj pli firma disvolviĝo de la Kredo.

En siaj mesaĝoj al la bahaa mondo Shoghi Effendi listigis [1] la celojn de tiu "Dekjara Kampanjo", inter kiuj la kvar ĉefaj estis [2]:

  • la pluevoluigo de la institucioj de la Bahaa Mondcentro;
  • la firmigo de la Kredo en la dek-du landoj, kie ĝi ĝis tiam estis jam bone establiĝinta;
  • la firmigo de la Kredo en la aliaj teritorioj, kie oni jam konigis ĝin;
  • la diskonigo de la Kredo al ĉiuj aliaj landoj kaj teritorioj "ankoraŭ netuŝitaj" tra la tuta mondo.

Antaŭ la kompletiĝo de tiu plano Shoghi Effendi neatendite mortis la 4an de novembro 1957 kaj la Manoj de la Afero daŭrigis la kampanjon laŭ la instrukcioj jam skizitaj de li ĝis la unua elekto de la Universala Domo de Justeco la 21an de aprilo 1963. Tiu-ĉi grava evento signis la finon de la dua epoko de la Formiĝa aŭ Fera Aĝo de la Bahaa Kredo.

En siaj unuaj mesaĝoj la Universala Domo de Justeco anoncis, ke estos lanĉotaj aliaj plurjaraj planoj sinsekvaj por daŭre disvolvi plu la Kredon, kaj bilancis de la "Dekjara Kompanjo" i.a. jenajn rezultojn: dum tiuj dek jaroj da eksterordinara sindonemo la nombro de la Naciaj Spiritaj Asembleoj kreskis de 12 al 56, kaj tiu de la Lokaj Spiritaj Asembleoj de iom pli ol 600 (precipe en Irano, Eŭropo kaj Nord-Ameriko) al preskaŭ 4600 tra la tuta mondo [3].

Al tiuj bahaanoj, kiuj sian hejmon forlasis por diskonigi sian kredon tra novaj landoj dum la "Dekjara Kampanjo", t.e. estas kiuj de la komenco de la kampanjo kiel la unuaj bahaanoj setlis en iu lando, estis donita la distingo Kavaliroj de Bahá'u'lláh.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mesaĝoj de Shoghi Effendi al la Bahaa Mondo
  2. Mesaĝoj de Shoghi Effendi al la Bahaa Mondo
  3. Mesaĝo de la Universala Domo de Justeco en la franca lingvo por la lanĉo de la Naŭjara Plano (14-9) en 1964

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
  • Fotaĵoj de la "Rulo de Honoro" enhavanta ĉiujn nomojn de la Kavaliroj de Bahá'u'lláh, kiuj partoprenis la "Dekjaran Kampanjon". Publikigita en "The Baha'i World 1986-1992 XX" (Ĥajfo : Bahaa Mondcentro, 1998).
  • Mapo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine de la novaj teritorioj malfermitaj al la Kredo de la Kavaliroj de Bahá'u'lláh (1953-1990). Publikigita en "The Baha'i World 1986-1992 XX" (Ĥajfo : Bahaa Mondcentro, 1998-08-31).
  • Mapo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine de la celoj por la "Dekjara Kompanjo" de Shoghi Effendi, kompilita de John W. Conkling kaj publikigita en "Baha'i World 12" (April 1950-1954) de "Baha'i Publishing Trust" (Wilmette, Ilinoso, Usono, 1956)