Deklaracio de Ĝenevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo rilatas al la medicina profesio. Ekzistas ankaŭ la Deklaracio de Ĝenevo pri la Estonteco de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo de 2004 kaj la Deklaracio de Ĝenevo pri la Rajtoj de la Infano de 1924 kaj la Deklaracio pri la rajtoj de la Infanto de 1959.
bizanca publikaĵo de la hipokrata ĵuro el la 12-a jarcento

La Deklaracio de Ĝenevo estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de la World Medical Association (Monda Kuracista Asocio) en Ĝenevo en 1948 kaj modifiĝis en 1968, 1984, 1994, 2005, 2006 kaj 2017. Ĝi estas deklaracio pri la dediĉo de kuracistoj al la humanismaj celoj de medicino, deklaracio kiu estis speciale grava en konsidero de la medicinaj krimoj, kiuj okazis en nazia Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945. La deklaracio estis konceptita kiel revizio de la Hipokrata ĵuro al pli moderna revortumo kiu estu komprenata kaj agnoskata en la nuntempa moderna mondo[1]. En 1948 la nova medicina ĵuro estis adoptita sub la titolo de "Deklaracio de Ĝenevo" fare de la Monda Kuracista Asocio tri monatojn antaŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (1948)[2].

Teksto de la Deklaracio[redakti | redakti fonton]

La aktuala teksto datas de 2017 kaj estis laste amendita en 2020 (nur en la franca)

Medicina ĵuro

Kiel membro de la medicina profesio:

  • Mi solene promesas dediĉi mian vivon al la servo de la homaro;
  • Mi precipe zorgos pri la sano kaj bonfarto de mia paciento
  • Mi respektos la memstarecon kaj dignon de mia paciento;
  • Mi ĉiam respektos homan vivon;
  • Mi ne permesos ke ajnaj prikonsideroj laŭ aĝo, malsano aŭ handikapiteco, religio, etna origino, sekso, nacieco, politika aparteneco, raso, seksa orientiĝo, socia pozicio aŭ aliaj faktoroj influu min en la plenumado de miaj devoj al la paciento;
  • Mi respektos la sekretojn konfiditajn al mi, eĉ post la morto de la paciento;
  • Mi agos en mia profesia laboro kun konscienco kaj digno, konforme al bona medicina praktiko;
  • Mi vartos la honoron kaj noblajn tradiciojn de la medicina profesio;
  • Mi donos al miaj instruistoj, kolegoj kaj studentoj mian konvenan dankemon kaj respekton, kiujn ili meritas;
  • Mi kunhavigos mian medicinan scion en la avantaĝo de pacientoj kaj la progreso de la sanprizorgado;
  • Mi zorgos pri mia propra sano, bonfarto kaj kapabloj por provizi sanservojn ĉe la plej alta nivelo;
  • Mi ne uzos miajn medicinajn sciojn por malobservi homajn rajtojn kaj civilajn liberecojn, eĉ sub minaco;
  • Mi promesas ĉion ĉi solene, libere kaj akorde al mia honoro[3].

Ŝanĝoj rilate al la origina teksto de la Deklaracio[redakti | redakti fonton]

La antaŭa vortumo pri "la fratoj" estis anstataŭigita per "la gefratinoj", kaj en 2017 per "kolegoj". Aĝo, handikapo, sekso kaj seksa orientiĝo estis aldonitaj kiel faktoroj kiuj ne devus malhelpi la devojn de la kuracisto vidalvide de sia paciento. Konfidoj devas resti sekretaj, eĉ post la morto de la paciento. La vortumo "la leĝojn de la homaro" estis anstataŭigita de "homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj".

La referenco al respekto de la homa vivo "de la momento de la koncipiĝo" estis anstataŭigita en 1994 per la vortumo "de la komenco". Ĝi tiam malaperis el la redaktado de certaj versioj, precipe la angla kaj la franca, por esti anstataŭigita per "absoluta respekto por la homa vivo" sen precizeco. En 2020, en la franca versio, ĝi estas anstataŭigita per "pli granda respekto al la homa vivo".

La mencio de la paciento "sano kaj bonfarto" anstataŭigis la komencan formulon de "sano kaj vivo", lige kun la pripensoj pri terapia senkompatemo ĉe la fino de vivo[4], kun respekto al la aŭtonomeco kaj la digno de la paciento (en 2017).

En 2017, zorgo pri la sano de flegistoj kaj ilia kunlaborado estas inkluzivita en la ĵuro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) «Internacia Kodo de Medicina Etiko», arkivite la 20-an de septembro 2008, Monda Medicina Asocio
  2. (en) «The Oath» (la ĵuro) arkivo, Cirp.org, la 6-an de junio 2002
  3. (en) «Deklaracio de Ĝenevo» [PDF-versio ĉi tie] Oficiala Esperanto-traduko de la Deklaracio de Ĝenevo, agnoskita de la Monda Medicina Asocio, WMA
  4. (en) David Albert Jones, «The declaration of Geneva and other modern adaptations of the classical doctors' oath» arkivo, Catholic Medical Association

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(en, es, fr) Oficiala retejo de la World Medical Association