Deklaracio de la Rajtoj de la Popoloj de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua (de du) paĝo de la Deklaracio de la Rajtoj de la Popoloj de Rusio.

La Deklaracio de la Rajtoj de la Popoloj de Rusio (ruse Деклара́ция прав наро́дов Росси́и) estis dokumento promulgita de la registaro de Bolŝevikoj de Rusio la 15an de Novembro (2an de Novembro malnovstile), 1917 (subskribita de Vladimir Lenin kaj Josif Stalin).

La dokumento proklamis jenon:

  1. Egaleco kaj suvereneco de popoloj de Rusio
  2. Rajto de popoloj de Rusio al libera memdetermino, inklude secesion kaj formadon de separata ŝtato
  3. Abolo de ĉiuj naciaj kaj religiaj privilegioj kaj limigoj
  4. Libera disvolvigo de naciaj minoritatoj kaj etnografiaj grupoj kiuj loĝas en la teritorio de Rusio.

La signifo de la Deklaracio estas ankoraŭ disputata en la historiografio pri historio de Rusio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]