Deklaracio pri Homaranismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Deklaracio pri homaranismo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Deklaracio pri Homaranismo
Deklaracio pri Homaranismo
Deklaracio pri Homaranismo
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1913
Urbo Madrido
Eldoninto Homaro
Paĝoj 16
vdr

Deklaracio pri Homaranismo [1][2] estas 14-paĝa broŝuro verkita de L.L. Zamenhof kaj eldonita en Madrido en 1913.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Li ne nasku al matura Esperanto malpli aĝan fraton, kiu deprenas de la amata unuanaskito la patrajn karesojn...ktp. 
— 1913, N. K., L. 1., paĝo 469
Citaĵo
 En tiu malgranda broŝuro Zamenhof publikigis sian politikan-religian kredon por konigi ĝin al siaj amikoj. En la antaŭparolo Zamenhof klare antaŭvidas ke la malamikoj de Esperanto uzos tiun libreton kiel batalilon kontraŭ Esperanto. Tial por tute liberigi la Esperantistojn de ĉiu suspektebla solidaro kun siaj privataj religiaj konvinkoj li dum la Oka publike formetis de si ĉian oficialan rolon en la aferoj de la movado Esperanta. Zamenhof ne sukcesis fondi movadon por Homaranismo, tion malhelpis la militeksplodo kaj la morto de Zamenhof sed troviĝis tre malmultaj personoj kiuj simpatiis kun tiu idearo. Laŭ la marksisma vidpunkto de Drezen la homaranismo kapablus nur fuŝi la realan komprenon de la ekzistantaj fortoj de la socio. 
— 1913, Historio de Esperanto, vol. 1, p. 390

Kompleta teksto[redakti | redakti fonton]

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4925, paĝo 412.
  2. 1934 : Enciklopedio de Esperanto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]