Deklaracio pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Deklaracio de UN pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (angle: United Nations Declaration on the Rights of Indigenous Peoples (UNDRIPDOTROIP) estas la plej grava internacia dokumento kaj UN-referneco por la respekto de la rajtoj de indiĝenaj popoloj.

Ĝi ebligas taksi la sintenon de ŝtatoj rilate al indiĝenaj popoloj, sed ĝi ne havas devigan efikon en internacia juro, do temas nur pri 'soft law' (milda leĝo).

La Deklaracio, konata al multaj aktivuloj kiel UNDRIP, estas la plej grava internacia dokumento pri indiĝenaj rajtoj. Kvankam ĝi ne estas interŝtata traktato kaj do ne estas parto de la internacia juro, ĝi jam forte influas la formuladon kaj interpreton de la nacia juro en pluraj landoj

Ĝi estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2007,[1] pere de plimulto de 143 kontraŭ 4 (Usono, Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando).[2] La Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis en la 30a de junio 2006 kun 30 voĉdonoj, kontraŭ 2 (Kanado [3] kaj Rusio) kaj 12 sindetenoj.

La Deklaracio, je rekomendo de la Viena Deklaracio kaj Agadprogramo [4] asertas, interalie, ke indiĝenaj popoloj rajtas al interna memdeterminado kaj ke pro tiu rajto ili libere determinas sian politikan statuson kaj libere determinas sian ekonomian, socian kaj kultura evoluojn.[1] Ĝi deklaras ke indiĝenaj popoloj ne povas esti forpelitaj de siaj teritorioj, ke ili havas la rajton je la naturaj rimedoj kiuj situantas sur ilia teritorio. Inter la multaj rajtoj agnoskitaj en tiu dokumento, aparte notiindas Artikolo 13, laŭ kiu “Indiĝenaj popoloj rajtas revivigi, utiligi, evoluigi kaj transdoni al estontaj generacioj siajn historiojn, lingvojn, buŝajn tradiciojn, filozofiojn, skribsistemojn kaj literaturojn, kaj asigni kaj reteni siajn proprajn nomojn por komunumoj, lokoj kaj personoj.”

Reagoj[redakti | redakti fonton]

La brita delegito al Unuiĝintaj Nacioj memoris, ke Britio rifuzis la nocion de kolektivaj rajtoj en internacia juro. Ĉi tiu rimarko provokis fortajn reagojn de indiĝenaj popoloj. Ĝi fariĝis temokampanjo de Survival International.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas parta traduko de samtitola artikolo en la franca vikipedio je la 26-a de marto 2019.

  1. 1,0 1,1 Ĝenerala Asembleo adoptas Deklaracion pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj , UN, 13-a de septembro 2007
  2. UN Malplena Deklaro pri Indiĝenaj Rajtoj Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine [1] Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine, Projekto cenzurita, 2009
  3. Capitaine Brieg kaj Thibault Martin, «La déclaration des Nations Unies sur les droits des peuples autochtones: le dilemme canadien face à la reconnaissance du "Sujet" autochtone», Études Canadiennes, no 69, 2010, p. 139-153 (rete [2] Alirita la 9an de aprilo 2019)
  4. Vieno-Deklaracio kaj Agad-Programo, Sekcio II, paragrafo 29