Deklaro (programlingva)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En multaj programlingvoj, deklaro estas frazo informanta tradukilon pri ekzisto kaj ecoj de programa objekto (variablo, proceduro ktp), indikante:

  • ĝian nomon;
  • ĝian datumtipon;
  • la formalajn parametrojn (en deklaro de proceduro ktp).

Multaj programlingvoj (interalie C) postuals, ke la nomoj estu deklaritaj antaŭ ilia uzo (laŭ la teksta ordo de la programo).

Deklaro kaj difino[redakti | redakti fonton]

En kelkaj lingvoj oni distingas inter deklaro (kiu avertas pri la ecoj de objekto) kaj difino (kies prilaboro fakte kreas la objekton). Tre ofte tamen la deklaro implicas la kreon de la objekto; kaj por neprigi la sencon de nekrea deklaro oni uzas la terminon antaŭdeklaro.

Ekzemploj
(Antaŭ)deklaro Difino
Variablo
extern int Var;
int Var;
Funkcio
int Sumo ( int Var1, int Var2 );
int Sumo ( int Var1, int Var2 )
{
    return Var1 + Var2;
}

Listo de deklaroj[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj eblas deklari plurajn variablojn per unu deklaro, ekz-e en C :

int i, j;

En tia deklaro ĉiuj deklarataj variabloj ricevas unu saman tipon (ĉi-okaze la entjeran).