Deklaro de kristnaska paco (Finnlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deklaro de kristnaska paco en malnova grandplaĉo de Turku en 2009
Registra oficeja sekretaro Eero Soikkanen deklaras la kristnaskan pacon 1965.
Svedlingva finnlanda politikistino Mikaela Nylander, prezidanto de municipa konsilio, deklaras la kristnaskan pacon en Porvoo en 2014.
deklaro de Kristnaska Paco en 2014 antaŭ la malnova urbodomo de Porvoo, Finnlando

Deklaro de kristnaska paco estas en Finnlando en multaj urboj la 24-an de decembro ĉiujare aranĝata jubilea evento, kie oni legas laŭte, ke ekzistas tempo, kiam oni povas ricevi el krimo pli fortan punon ol en aliaj tempoj de jaro. La plej tradicia deklaro estas aranĝata en Turku.[1] Tiu deklaro "Suomen Turku julistaa joulurauhan" ("Turku de Finnlando deklaras kristnaskan pacon"), "Åbo utlysar julfreden" estas sendata en finnaj televido kaj radio. Turku estas nuntempe preskaŭ nur propra nomo de la urbo Turku, sed antaŭe turku estis apelativo, kiu signifis grandan komercan urbon, Turku estis en Finnlando la sola urbo, pri kiu oni normale uzis tiun vorton, tial tiu urbo estis konata kiel Suomen turku ("Turku de Finnlando") kaj ankoraŭ tiu nomo aperas en malnovaj fontoj. Oni en Finnlando pensas, ke deklaro de kristnaska paco en Turku komencigas la kristnaskon. Ekde la jaro 1889 la deklaro ne havas laŭleĝe forton, sed ĝi ankoraŭ ne estas tute nura formalaĵo, sed ankoraŭ estas eventuale, ke finnaj tribunaloj uzas kiel pligravigon la fakton, ke la krimo pro kiu la akuzito estas kondamnita estis farita dum la Kristnaska paco. estas en Finnlando ankoraŭ eventuale, ke puno estas pli forta, ĉar la krimo estis farita dum la kristnaska paco. Ekzemple, Pentti Linkola najlis grandegan nombron da najloj en la trunkon de arbo, por ke la arbara maŝino rompiĝu, tio sukcesis kaj la tribunalo malmoligis la punon de Linkola, ĉar Linkola faris tion dum la kristnaska paco.

Deklaro de kristnaska paco en Turku[redakti | redakti fonton]

En Turku la kristnaska paco estas deklarita jam ekde la 1320-aj jaroj.[2][3] Normale unue muzikgrupo kantas kaj sonas Burgo firmega estas Dio nia en la finna. La kirka sonorilo de katedralo de Turku sonoras dekdu fojojn. Protokola ĉefo de la urbo Turku legas laŭte unue finne kaj due svede malnovan tekston, kiu difinas la pacon. Sekvante oni kantas nacian kanton de Finnlando (Maamme/Vårt land) finne kaj svede. Orkestro aŭdigas finnan militan marŝon Porilaisten marssi / Björneborgarnas marsch.

La tradicio same praktikatas en Svedio kaj disradias al la skandinaviaj landoj kaj al Estonio: en Talino ekde 350 jaroj sinsekve la kristnaska paco deklariĝas ĉiujare la 24-an de decembro antaŭ la malnova urbodomo.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]