Deklaro de sendependo de Israelo

La Deklaro de sendependo de Israelo (en hebrea: הכרזת העצמאות) okazis en la 14-a de majo 1948 en la Muzeo de Arto de Tel Avivo, en la numero 16 de la bulvardo Rotchschild, koincide kun con la laŭleĝa fino de la Brita Mandato Palestino, nome la sopirata «Tero de Israelo» (Eretz Israel) de la judoj. La deklaro okazis post aprobo unu jaron antaŭe en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de la Plano por la dispartigo de Palestino en du apartaj ŝtatoj, unu araba kaj alia juda, akceptita de la juda komunumo kaj malakceptita de la araba komunumo.
La programita dato por la finigo de la brita mandato, nome la 15a je nula horo, koincidis kun la ŝabato, tiele ke la judaj aŭtoritatoj decidis antaŭenigi la oficialan ceremonion al la kvara vespere de la vendredo 14a, ok horojn antaŭ la Alta Komisaro Cunningham abandonu la havenon de Haifa kun la lastaj britaj aŭtoritatoj.
La ceremonio estis organizata urĝe kaj senpompe, en ne solena salono, ĉe granda portreto de Theodor Herzl, fondinto de la moderna cionismo, flankigita de du grandaj blankbluaj flagoj kun la Stelo de Davido. Partoprenis la judaj aŭtoritatoj, urbestroj, politikestroj kaj religiestroj, intelektuloj kaj ĵurnalistoj kiuj povis alveni al Tel Avivo, totale ĉirkaŭ 350 personoj, ĉar Jerusalemo troviĝis tiam sieĝata de profesiaj trupoj bone ekipitaj de la Araba Legio transjordania, jam ĉe la pordegoj de la Malnova Urbo, kadre de la komenco de la enlanda milito.
La historia deklaro, de karaktero strikte laika sed kiu establis ligilon kun la kulturo kaj la historio de la juda praularo, estis legata de David Ben-Gurion kaj ekis jene:
![]() |
|
Sekve li menciis rapide la mejlo-ŝtonojn kiujn estis trapasinta la juda popolo en sia ĵusa historio, memore la longdaŭran ekzilon kaj la modernan Ĝiŝuvon, sen forgesi elvoki Herzl, la Balfour-deklaron, la Holokaŭston kaj la favoran voĉdonon de la UN.
Oni konfirmis ke la nova ŝtato baziĝos sur la principoj de libereco, justeco kaj pazo, malferme al la enmigrado de ĉiuj judoj de la mondo (reklamas la solidarecon de la Diasporo), garantiante la egalecon de rajtoj kaj liberoj por ĉiuj ĝiaj civitanoj, sendistinge. Ankaŭ oni petis esti akceptita en la UN kaj invitis la arabajn najbarojn kunvivi en paco kaj en bona najbareco, kun reciproka helpo kaj kunlaborado.
Oni finis proklamante, «laŭ la natura kaj historia rajto de la juda popolo, same kiel pro la rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj», judan ŝtaton en Palestino, kiu nomiĝos «Ŝtato Israelo».
Pere de la biblia esprimo «Roko de Israelo» (Cur Israel) por eviti mencii Dion en politika teksto, la deklaro finis per la jenaj vortoj:
![]() |
|
Post la legado de la Deklaro, estis ankoraŭ tempo por nuligi la subpremadajn kaj kontraŭenmigrajn leĝojn de la brita registaro (vidu artikolon pri la Blanka Libro) kaj Ben-Gurion fermis la sesion post la muziko de Hatikva, nome la himno nacia de cionismo kaj poste de Israelo. En totalo, la tuta ceremonio daŭris 32 minutojn.
Kun la escepto de la arabislama mondo, la deklaro trafis tujan respondon kaj universale favora: tiele, tiun saman nokton, dekunu minutojn post la fino de la Brita Mandato, Usono agnoskis la novan Ŝtaton Israelo. La Sovetunio faris ĝin post tri tagoj.
La venontan nokton post la deklaro, la armeoj de kvin arabaj landoj (nome Transjordanio, Egiptio, Sirio, Libano kaj Irako) trapasis la landlimon kaj iniciatis la invadon de la teritorio de la antikva Mandato, kaj tiele komencis la unua arab-israela milito.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Culla, Joan B., La tierra más disputada: El sionismo, Israel y el conflicto de Palestina. Madrid, Alianza, 2005. ISBN 978-84-206-4728-9
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala teksto de la Deklaro de Sendependo
- Bildo de la originala Deklaro de Sendependo, kun subaj subskriboj.
- originala dokumento de la oficiala anonco de la rekono de la Ŝtato Israelo fare de la Administracio Truman.