Aplikataj artoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de taso kun formo de testudo.
Dekoraĵo de Otto Gussmann

La Dekoraj artoj havas kiel celon la dekoro de interno, do estas ĉefe helpartoj de la arkitekturo kaj konsekvenco de la apero de la termino Belartoj, baze sur komuna teknika kono; poste ĉe la kazo de la Dekoraj artoj la tekniko iĝos teknologio, kio nuntempe igos kunhavi agadkampon kaj teritorion kun la Inĝenierarto.

Kontraste kun la Belartoj oni diras ke la celo de la Dekoraj artoj ne estus unurangigo de Beleco por satigi la elitisman senton de stetika ĝuo dezirata en specifa epoko, sed male oni klopodas serĉi bonfarton ĉe la ĉiutaga praktika agado de la vivo de la individuoj ene de socio.

Inter la Dekoraj artoj oni trovas la fakojn de Industria desegnado, Grafika desegnado, Internarto, Desegno de Modo kaj Fotografio.

La plej tradiciaj povus esti Mozaiko, Emajlo, Juvelarto, Meblarto, Vestfasono, Frizado kaj Kudrado.