Deksesuma nombrosistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deksesuma, kutime mallongigita kiel heks', estas bazo-16 nombra sistemo, skribita uzante la simbolojn 0-9 kaj A-F. (Notu ke la esperanta litero Ĉ ne aperas)

La vorto "hexadecimal" uzita en aliaj lingvoj estas miksetima ĉar "hexa" devenas el la greka ses kaj "decimal" devenas el la latina dek. La origina vorto estis la plena latina "sexidecimal", tre simila al esperanto, sed estis ŝanĝita ĉar iuj personoj pensis ke ĝi estas tre seksum-signifa.

Deksesuma sistemo estas utila en komputiloj, ĉar ĝi ebligas simple traduki el kvar bitoj al kompakta deksesuma cifero. Tiamaniere, oni povas reprezenti ĉiun bitokon kiel du sinsekvajn deksesumajn ciferojn. Jen komparo de la duuma, la dekuma, la okuma kaj la deksesuma reprezentoj:


0hex = 0dec = 0oct 0 0 0 0
1hex = 1dec = 1oct 0 0 0 1
2hex = 2dec = 2oct 0 0 1 0
3hex = 3dec = 3oct 0 0 1 1
4hex = 4dec = 4oct 0 1 0 0
5hex = 5dec = 5oct 0 1 0 1
6hex = 6dec = 6oct 0 1 1 0
7hex = 7dec = 7oct 0 1 1 1
8hex = 8dec = 10oct 1 0 0 0
9hex = 9dec = 11oct 1 0 0 1
Ahex = 10dec = 12oct 1 0 1 0
Bhex = 11dec = 13oct 1 0 1 1
Chex = 12dec = 14oct 1 1 0 0
Dhex = 13dec = 15oct 1 1 0 1
Ehex = 14dec = 16oct 1 1 1 0
Fhex = 15dec = 17oct 1 1 1 1

Tiamaniere, la dekuma numeralo 79, kies duuma reprezento estas 0100 1111, povas esti skribita kiel 4F en la deksesuma sistemo.

Manieroj de skribado

En matematiko

En matematiko la nombran bazon oni skribas per la suba indekso.

Ekzemple 1443 = 144310 = 5A316.

(Notu ke la bazo, ĉiam skribitas per dekuma sistemo)

En programlingvoj

En diversaj programlingvoj oni uzas diversajn manierojn por skribado de deksesumaj nombroj.

  • En lingvoj Ada kaj VHDL: "16#5A3#".
  • En lingvoj C kaj multaj similaj - C++, Java, Python - per prefikso "0x": "0x5A3".
    Ankaŭ en ĉi tiuj lingvoj neprinteblajn signojn oni skribas kiel "\xCC", kie CC estas deksesuma kodo de la signo. En okazo de unikodo povas esti aŭ "\xCCCC" aŭ en okazo de UTF-8 "\xCC\xCC" aŭ "\xCC\xCC\xCC".
  • En iuj asemblaj lingvoj oni uzas literon "h" je fino de la nombro: "5A3h". Se la nombro tiam komenciĝas ne de cifero "0" ... "9" oni aldonas ciferon "0" je komenco: "0FFh" (25510)
  • En iuj aliaj asemblaj lingvoj (AT&T, Motorola) kaj en lingvo Pascal kaj iuj variantoj de lingvo Basic oni uzas signon "$" je komenco: "$5A3".
  • En iuj aliaj variantoj de lingvo Basic oni uzas prefikso "&h": "&h5A3".

En lingvoj de priskribo de teksto

En lingvoj de priskribo de teksto HTML (kaj CSS) por priskribo de koloroj per deksesumaj nombroj oni uzas signon "#" je komenco: #FFFFAA


Por montri unikodajn signojn ene de foliumilo, estas uzata la numera enta referenco &#N;. N estas dekuma numero por Unikoda koda punkto. Se estas uzata la deksesuma sistemo, oni devas prefiksi nombron N per x (&#xhhhh;).

Ekzemple la deksesuma reprezento Ĉ produktas la saman signon kiel la dekuma reprezento Ĉ (ambaŭ por la litero Ĉ majuskla). Ĝenerale estas pli konvena kaj uzata la dekuma reprezento.

Ĉi tio estas nepra por prezenti signojn kiuj ne estas en la uzata kodigo de HTML-dosiero, sed ĝin eblas uzi en ĉiuj okazoj se bezonatas, tiam la paĝo videblos korekte sendepende de specialaĵoj de la HTTP-servilo kaj elekto de kodigo en la foliumilo.


Ĉi tiu sistemo povas esti uzata por reprezenti esperantajn literojn per unikodo en HTML:

La majusklaj esperantaj literoj estas reprezentataj deksesume kaj dekume per la jenaj kodoj:

  • Ĉ (deksesumaĈ kaj dekumaĈ )
  • Ĝ (Ĝ kaj Ĝ )
  • Ĥ (Ĥ kaj Ĥ )
  • Ĵ (Ĵ kaj Ĵ )
  • Ŝ (Ŝ kaj Ŝ )
  • Ŭ (Ŭ kaj Ŭ )

Kaj la minusklaj:

  • ĉ (ĉ kaj ĉ )
  • ĝ (ĝ kaj ĝ )
  • ĥ (ĥ kaj ĥ )
  • ĵ (ĵ kaj ĵ )
  • ŝ (ŝ kaj ŝ )
  • ŭ (ŭ kaj ŭ )

Aliaj uzoj

Programistoj, kiuj kreas "magiajn nombrojn", foje ludas uzante la literecajn ciferojn por skribi vortojn. Ekzemple, klasdosieroj (.class) en Java havas la markan valoron CAFEBABE en la dosierkomenco. Anglalingve, café babe signifas "kafejulino", unu el la pluraj kaf-aludoj en Java. Ekde la 19a jarcento ankaŭ ekzistas deksesuma tempo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Konvertilo dekuma-deksesuma greke Unikodaj Esperantaj literoj en la deksesuma sistemo