Dekstra ekstremismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dekstra ekstremismo estas ĝenerala termino por politikaj orientiĝoj, ideologioj kaj aktivaĵoj, kiuj malakceptas la demokratiajn, konstituciajn ŝtatojn kaj volas anstataŭigi ilin per aŭtoritate gviditaj "popolaj komunumoj". La subtenantoj de dekstra ekstremismo postulas, ke nature ekzistus unuecaj popoloj, do lingve kaj kulture unuecaj homgrupoj, kies anoj inter si havas la samajn popolajn interesojn, kaj la popoloj devus batali inter si, aŭ ke ekzistus rasoj, do biologie unuecaj homgrupoj, kies anoj laŭ sama ideo havas identajn interesojn kaj la rasoj devus batali inter si. La rezulto ambaŭkaze estas la malpliaprezo kaj malplivalorigo de aliaj homgrupoj.

Dekstraj ekstremistoj kredas pri natura etna aŭ rasa malsamvaloreco de diversaj homgrupoj, kaj plej ofte opinias, ke la plej valora raso aŭ nacio estas la propra - jen la baza difino de rasismo kaj naciismo. Rezulte malakceptiĝas la principo de egaleco inter la homoj, kiun proklamas la humanismo kaj la homaj rajtoj. Laŭ tiuj ideoj, la dekstra ekstremismo baze diferenciĝas de ĉiuj liberalaj kaj demokratiaj politikaj konceptoj, kaj ankaŭ de la maldekstra ekstremismo.

La termino[redakti | redakti fonton]

La termino substrekas, ke temas pri ekstremismo, do pri radikala idearo, kaj nomas ĝin politike "dekstra". Ambaŭ vorteroj ne estas tutprecize difineblaj, kaj estas kritikataj de iuj.

La divido de diversaj politikaj partioj en la grupojn "dekstra", "centra" kaj "maldekstra" devenas de la seĝoaranĝo de la diversaj grupoj en la Franca Nacia Asembleo de la jaro 1789. Aparte la "centro" de la diversaj politikaj partioj, kaj sekve la "mezo de la socio", en diversaj ŝtatoj kaj diversaj epokoj post 1789 estis tre malsame difinita: multaj ideoj de politikistoj de preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj el la unua duono de la 20-a jarcento dum la dua duono de la jarcento estis konsiderataj dekstre ekstremaj.

Ke la politikaj grupoj dividiĝas inter normaluloj en la mezo kaj ekstremuloj ĉe la rando, supozigas, ke la modera plimulto en la centro eble estus endanĝerigita de la radikaluloj de la "ekstremaj partioj" (kaj ekzemple en Germanio inter la du mondmilitoj de la 20-a jarcento tiel estis). Konsekvence la divido inter modera plimulto en la mezo kaj ekstremuloj ĉe la rando kompreniĝas kiel pravigo defendi la socian ordon kontraŭ atako kaj detruo de la ekstremaj flankoj. La vorto "ekstremismo" do plejparte konsideriĝas negativa. Tial dekstraj ekstremistoj plejparte ne uzas tiun terminon, sed nomas sin "konservativaj", "dekstre konservativaj" aŭ "naciaj". Tiaj vortumoj malfaciligas la diferencigon de la konstitucia kaj demokratia konservativismo kaj patriotismo.

marŝo de novaj nazioj dum aprilo 2005 en Munkeno

La socia scienco dividas la ideojn de dekstraj ekstremistoj en diversaj politikaj kaj sociaj kategorioj. Reprezenta studo de la germana Fondaĵo Friedrich Ebert el la jaro 2006 [1] aparte elstarigas la sekvajn opiniojn de dekstra ekstremismo en Germanio:

Dekstra ekstremismo en unuopaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Albanio[redakti | redakti fonton]

Kiel dekstraj ekstremistoj en Albanioj konsideriĝas diversaj grupoj, kiuj postulas etne unuecan Grandan Albanion kaj luktas konkeri partojn de Makedonio kaj Grekio. Sub la nomo "ultranaciistoj" ili politike organiziĝas. Similajn celojn havas la "naciaj komunistoj" kaj la armea organizaĵo "UÇK".

En la lando, tiuj grupoj nur parte konsideriĝas ekstrema malplimulto, ĉar signifa parto de la albana civitanaro tute bonvenigas tiujn celojn kaj almenaŭ deziras la unuiĝon kun la regiono Kosovo.

Baltio[redakti | redakti fonton]

En la baltiaj ŝtatoj Litovio, Latvio kaj Estonio estas du malaj movadoj: Baltiaj dekstraj ekstremistoj pliakrigas la sopiron de multaj baltoj pri revivigo de kulturaj tradicioj de la tri naciaj lingvoj ĝis rasismo kaj faŝismo; ili kontraŭas kaj la integriĝon en la Eŭropan Union kaj kontraŭbatalas la rusajn ekstremistojn en la propraj landoj, miksante la memoron pri la epoko de konkeriĝo fare de la diktatora Sovetio per la kontraŭjudisma aserto, ke aparte multaj ruslingvaj sovetiaj funkciuloj laŭdire estis judoj (same kiel la naziaj ekstremistoj en Germanio, ili malatentas la multjarcentan pacan kaj socie konstruan ekziston de granda juda malplimulto en siaj landoj). Aliflanke rus-devenaj ekstremistoj aparte en Estonio laŭte postulas la malfondon de la demokratiaj baltiaj ŝtatoj, kaj la "redonon" de la baltiaj respublikoj al Rusio. La dekstre ekstremisma rusa politikisto Vladimir Ĵirinovskij postulis, ke por la nur 900 000 estonoj miniatura urboŝtato kun nomo "Talino" ĉirkaŭita de rusa teritorio - laŭ la ekzemplo de Monako ĉirkaŭita de franca teritorio - devus sufiĉi.

Belgio[redakti | redakti fonton]

En Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, aparte menciindas la aktivecoj de la ekstremisma partio Vlaams Belang ("flandra intereso") - antaŭe nomita Vlaams Blok ("flandra bloko"), kiu dum la lastaj parlamentaj balotoj ĉiam gajnis voĉojn. La partio inter alie postulas aliĝon de Flandrio al Nederlando kaj intertempe kun pli ol 20 procentoj de la balotaj voĉoj estas la dua plej forta partio de Flandrio. En Valonio, la franclingva parto de Belgio, aldone ekzistas la belga partio Front National ("nacia fronto"), kiu - kun la sama nomo kiel la paralela franca partio Front National - volas perforte defendi la valonan identecon kaj postulas aliĝon de Valonio al Francio. Krome ekzistas nov-naziaj grupiĝoj en la tradicio de Leon Degrelle, kiu batalas kontraŭ "tro da fremduloj" kaj "tro da fremdeco" en la socio.

Britio[redakti | redakti fonton]

Britio ne havas fortajn faŝismajn tradiciojn el la epoko de la unua duono de la 20-a jarcento, sed de multaj fakuloj estas nomata la ĉefa fortikaĵo de la moderna dekstra ekstremismo. Ĉi tie, subtenata de la grandaj grupoj de agreseme faŝismaj huliganoj kaj skinheads, ĉirkaŭ la jaro 1990 ekestis la movado "blood and honour" ("sango kaj honoro"), kiu trovis unuajn anojn aparte inter la ŝatantoj de la rasisma muzikgrupo "skrewdriver". Dum la lastaj jaroj la movado aparte subtenas kampanjon kontraŭ la Eŭropa Unio kaj aparte kontraŭ la komuna valuto eŭro de la Brita Naciisma Partio (British National Party). Tiu plej multmembra dekstre ekstremisma organizo havas la plejparton de siaj membroj en la urbocentroj, pro la subteno de la movado "blood and honour" tamen dum la lastaj jaroj ankaŭ sukcesis kolekti anojn inter la enloĝantoj de kamparaj kaj antaŭurbaj regionoj. Pri la batalo kontraŭ enmigrintoj en la urbocentroj de la historiaj industriaj urboj, kie nun regas ekonomiaj kaj sociaj problemoj kiel senlaboreco kaj krimeco, zorgas la malpli multmembra parenca organizo "Brita Nacia Fronto" (British National Front).

Malkaŝe terorisma estas la grupo "Combat 18" (la nombroj estas por la 1-a kaj 8-a litero en la angla alfabeto A. H.; la grupa nomo do signifas "batalgrupo Adolf Hitler". Malferme ĝi atakas enmigrintojn en Anglio, Skotio kaj Kimrio. La pordoj de enmigrintoj estas ŝmiritaj per farbo, la domoj kaj loĝejoj atakataj per brulaĵoj kaj bomboj. "Combat 18" estas la plej forta naziisma movado en Skotio, sed kun la loka Skota Nacia Partio la grupo ne simpatiemas, ĉar la dekstraj ekstremistoj en Skotio kaj Irlando grandparte estas protestantoj, kiuj perceptas siajn kulturajn radikojn en Anglio, kaj estas fortaj subtenantoj de angle dominita unueca unio el ĉiuj regiono de la Unuiĝinta Reĝlando.

En Britio futbalo-matĉoj regule estas la scenejo por rasisme aŭ religie motivigitaj perfortaj atakoj kontraŭ unuopaj viktimoj. En Skotio ankaŭ la sportistoj de iuj kluboj mem iĝis viktimoj de perfortaj atakoj. Serio de bombaj atakoj kontraŭ kunvenejoj de samseksumuloj en Londono ŝuldiĝas al la dekstra terorisma grupo "International Third Position" ("internacia tria pozicio"), kiu havis kaŝejon en Hispanio, kiun oni dum novembro 1999 trovis forlasita, kaj ne identigis la grupanojn.

Probable rasismaj atakoj de anglaj policistoj dum junio 2001 en la urboj Oldham kaj Leeds kaŭzis perfortajn protestojn ĉefe de enmigrintaj junuloj. Iuj oficialuloj tamen malkonsentis ke temus pri rasismaj perturboj, sed ke la konfliktaj partioj simple estus "la polico" kaj "la junuloj".

Bulgario[redakti | redakti fonton]

En Bulgario ekzistas, kiel en preskaŭ ĉiuj balkanaj ŝtatoj, tradiciisma dekstre eksremisma movado, kiu memorigas pri la lokaj faŝismaj subtenantoj de Hitlero dum la Dua Mondmilito. La rusa dekstra ekstremisto Vladimir Ĵirinovskij, kiu proponis al la lando la ekzilan bulgaron Svetoslav Stoilov kiel "pli bona bulgara prezidento", estis akre atakata de la bulgara gazetaro kaj de la bulgara registaro estis forsendita el la lando.

Danio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en Danio pro la liberalaj leĝoj pri politikaj partioj dekstre ekstremismaj partioj apenaŭ estas bremsataj. Dum la lastaj jaroj pluraj internaciaj dekstre ekstremismaj eventoj okazis en la lando. La "Dania Nazia Movado" sub la gvidanto Jonni Hansen estas tute laŭleĝa organizo, ekzistas dekstre ekstremisma radiostacio, kaj alilandaj faŝistoj estas akceptataj en Danio kaj propagandas de tie.

La popolisma dekstra partio Dansk Folkeparti ("dana popola partio") momente toleras la malplimultan registaron. Tiu partio de la gazetaro estas regule atakate pro ligoj al dekstre ekstremismaj ideoj kaj personoj. Oficiale la partia programo tamen insistas pri strikta limo inter la partio kaj dekstre ekstremisma ideologio.

Francio[redakti | redakti fonton]

Jean-Marie Le Pen en la ĉiujara evento de la partio Front National memore al Jeanne d’Arc en Parizo dum majo 2007

La dekstre ekstremisma francia partio Front National (FN) kaj sia gvidanto Jean-Marie Le Pen, kiu pro multnombraj skandalaoj ene de la propra partio estas daŭre pridiskutata, dum la lastaj jaroj denove kolektas pli da voĉdonoj. Sur nacia nivelo la partio dum parlamentaj balotoj regule atingas proksimume 15 % da voĉoj - simile multe kiom la demokratia konservativa partio UMP) de la eksa francia prezidento Jacques Chirac. La demokratie konservativa politikisto Philippe Séguin kaj la nepo de Charles de Gaulle (kiu iĝis membro de la Fronto Nacia akuzis prezidenton Jacques Chirac ke li permesus la "konkeriĝon" de Francio pere de Usono kaj la Eŭropa Unio. En pluraj grandurboj de suda Francio, inter alie en Toulon la Fronto Nacia jam nomumas la urbestron. Pro tio en tiuj urboj la precipe nordafrikaj enmigrintoj sentas sin minacataj.

Partiaj afiŝogluisoj antaŭ la lastaj parlamentaj balotoj ripete interbatalis kun socialistaj kaj komunistaj afiŝogluistoj. Ili estis kondamnitaj en kortumoj, same kiel okazis al la partia ĉefo Jean-Marie Le Pen, kiu batis ĵurnalistinon. La partia ĉefo estas amiko de la alilingvaj dekstremistoj Gerhard Frey kaj Vladimir Ĵirinovskij.

Post la francia referendumo pri Konstitucio de Eŭropo dum 2005 antaŭ Philippe de Villiers kaj lia partio Movado por Francio (Mouvement pour la France) pli ofte menciiĝas en la amaskomunikiloj. La dekstre konservativa eŭroposkeptika partio havas plej multjan anojn en la regiono Vendeo. La MPF tamen lastatempe substrekas, ke ĝi estas alternativo al la Fronto Nacia, kaj estas akuzata pro tio simple "ŝteli" balotajn voĉojn de Jean-Marie Le Pen.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la diktatura nazia "miljara regno" de Adolf Hitler, kiu daŭris de 1933 ĝis 1945, kaj la sekva malpermeso de la nazia partio NSDAP, la dekstra ekstremismo en Germanio divideblas en tri fazojn:

Unua fazo: Tuj post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tuj post la Dua Mondmilito, la armea administrado de la Aliancanoj malpermesis ĉiujn organizojn idee parencajn al la antaŭa nazia partio NSDAP. En okcidenta Germanio, novaj dekstre ekstremismaj partioj kiel la Wirtschaftliche Aufbau-Vereinigung ("ekonomia rekonstrua unuiĝo") WAV en Bavario aŭ la Nationaldemokratische Partei (nacie demokratia partio) NDP en Hesio tial ne difiniĝis surbaze de naziaj tradicioj, sed en la tradicio de la germanie patriotisma desktre konservativa partio Deutschnationale Volkspartei ("germanie nacia popola partio"). La Deutsche Konservative Partei – Deutsche Rechtspartei ("germana konservativa partio - germana dekstra partio") el tiuj grupoj forĝis interregionan ligon kaj dum la unuaj balotoj pri la nacia parlamento Bundestag dum la jaro 1949 gajnis kvin parlamentajn seĝojn. Tamen ĝi rapide disrompiĝis pro interbataloj de diversaj partiaj frakcioj. La malnovaj nazioj fondis la partion Sozialistische Reichspartei ("socialista regna partio") SRP, kiu kolektas proksimume 10.000 membrojn kaj dum la parlamentaj balotoj en la federacia lando Malsupra Saksio du 1951 akiras 11 procentojn de la voĉoj. Dum decembro 1951 komenciĝas jura proceduro pri malpermeso de la partio, kaj dum oktobro 1952 la partio devas malfondiĝi. Post la partia malpermeso naziaj ekspartianoj provas kaŝeniri la demokratiajn partiojn Deutsche Partei kaj Freie Demokratische Partei, kiuj ambaŭ havas fortajn naciismajn subgrupojn. Parto de la eskpartianoj membriĝas en la dum 1950 fondita Deutsche Reichspartei ("germana regna partio"), kiu tamen dum parlamentaj balotoj ĝis la jaro 1961 neniam gajnas pli ol unu procenton de la voĉoj kaj restas politike sensignifa. Signifa nombro de antaŭaj membroj de la hitlera partio NSDAP tamen oficiale distanciĝas de naziaj ideoj kaj membriĝas en la konservative kristandemokratia partio CDU.

Dua fazo - fondiĝo de la partio NPD[redakti | redakti fonton]

La "dua fazo" komenciĝas dum la jaro 1964: Fondiĝas la partio Nationaldemokratische Partei Deutschlands ("nacie demokratia partio de Germanio") NPD. La nova partio celas grupigi la dekstrajn ekstremistojn de la lando en partio, kiu ŝajnigu moderan kaj demokratian politikon kaj havu ŝancon akiri lokon en la partia sistemo de Okcidenta Germanio. La programo postulis restarigon de la germaniaj limoj de la jaro 1937, malpermeson de strikoj kaj de sindikatoj, donacon de laborlokoj unuavice al germanoj, malakcepton de la la koncepto ke germanoj havis ajnan kulpon pri la eko de la Dua Mondmilito kaj la finon de ĉiaj persekutoj kontraŭ germanaj militkrimuloj. Ideologie la nova partio distanciĝis de la hitlera, nazia partio kaj komprenis sin "burĝe kaj nacie konservativa" - sed la gvidantoj grandparte estis antaŭaj aktivuloj de la antaŭaj dekstre ekstremismaj partioj. Dum la sekvaj jaroj okazis la unua ekonomia krizo post la fino de la milito kaj ekestis granda registara koalicio inter la partioj socialdemokrata kaj kristandemokrata, kiu iom viŝis la diferencojn inter tiuj du plej grandaj partioj kaj al iuj civitanoj donis la impreson kvazaŭ regus unu sameca ŝtata partio: En tiu klimato la dekstre ekstremisma partio NPD kreskas ĝis 29.000 membroj kaj sukcesas akiri seĝojn en pluraj parlamentoj de federaciaj landoj. Dum la jaro 1968 ĝi per 9,8 procentoj de la voĉoj en balotoj pri la parlamento de Baden-Virtembergo atingas sian plej sukcesan balotan rezulton. Tamen dum 1969 ĝi ne akiras sufiĉajn voĉojn por ke ĝi rajtu sendi anojn en la nacian parlamenton. La membronombro kaj balotaj rezultoj post tio konstante remalkreskas. Dum 1971 dekstre ekstremisma eldonisto fondas la organizon Deutsche Volksunion ("germana popola unio"), kiu tamen ne havas klaran programon kaj ne politike aktiviĝas. Nur dum la jaro 1987 la organizo registriĝas kiel "partio", kaj proponas (malsukcesan) kunlaboron kun la parenca partio NPD. Post la fino de tiu kunlaboro, la partio DVU dum 1991 en Bremeno kaj dum 1992 en Ŝlesvigo-Holstinio sukcesas eniri la landajn parlamentojn kaj dum 1998 per 12,9 procentoj de la voĉoj en la parlamentaj balotoj de Saksio-Anhalto havas sian plej bonan rezulton. Post 1983 la du partioj havas plian konkurencon: fondiĝas la partio Die Republikaner ("la respublikanoj") REP. Tiu partio havis siajn radikojn en Bavario kaj ekde 1985 havis dekstre ekstremisman programon similan al tio de la Front National en Francio. Post la reunuiĝo de Germanio la programoj formuliĝis serioze kaj modere, por kapti laŭeble multajn novajn voĉdonantojn en la regionoj de eksa GDR, kiujn oni opiniis aparte konvinkeblaj pri dekstraj temoj. Ankaŭ la "Respublikanoj" sukcesis eniri iujn landajn parlamentojn, ekzemple tiun de Berlino dum 1989 aŭ tiun de Baden-Virtembergo dum 1992 kaj 1996. Ĉiuj tri partioj post la jaro 1980 aparte koncentriĝis pri la temo "hato de eksterlandanoj". Post la germana reunuiĝo montriĝis, ke per la temo "hato de eksterlandanoj" eblas akiri aparte multajn voĉojn en tiuj regionoj kie estas aparte malmultaj enmigrintoj kaj eksterlandanaj civitanoj.

Post la fiasko de la partio NPD de la jaro 1971 krome ekzistas la agresema movado de Neonazismus ("nova naziismo"). Fondiĝas etaj "batalgrupoj" de aparte junaj viroj, kiuj ne mem vivis dum la nazia epoko de Germanio, sed revas pri nova "regno" de "pli alta raso". Ili estas malferme kontraŭjudismaj, kontraŭdemokratiaj kaj porperfortaj.

Tria fazo - la reunuiĝo de Germanio[redakti | redakti fonton]

La tria fazo komenciĝas per la ekdisfalo de la komunisma orientgermana ŝtato GDR ekde novembro 1989. Kaj nov-naziismaj grupoj kaj dekstre ekstremismaj partioj rapide trovas multajn novajn anojn en la regionoj de la disfalanta ŝtato GDR kaj la post oktobro 1990 en la "novaj federaciaj landoj" de Germanio. Dum januaro 1990 fondiĝas la organizo Nationale Alternative ("nacia alternativo") en orienta Berlino; la tutgermania organizo Deutsche Alternative ("germana alternativo") iĝas la ĉefa nov-nazia grupiĝo en orienta Germanio kaj aparte entuzismigas junajn gimnazianojn. Ekde la jaro 1990 dekstre ekstremismaj perfortaj krimoj draste kreskas. Almenaŭ 134 civitanoj post la jaro 1990 murdiĝas pro dekstre ekstremismaj motivoj, sed multaj pliaj torturiĝas kaj vundiĝas. Sekve la ministroj pri internaj aferoj de ĉiuj federaciaj landoj dum la jaro 1992 malpermesas dek el la plej grandaj nov-naziaj grupiĝoj, pli kaj pli malpermesas dekstre ekstremismajn demonstraciojn kaj eventojn. Varbiloj kaj armiloj konfiskiĝas, unuopuloj parte por longa tempo enkarceriĝas. Tio dumtempe malfortigas la nov-nazian movadon, sed poste kaŭzas despli grandan grupan solidaron.

Por la observo, ke en orienta Germanio post la jaro 1990 estas relative pli da dekstre ekstremismaj grupanoj kaj partianoj ol en okcidenta Germanio, estas pluraj hipotezaj kialoj: Iuj klarigoj diras, ke relative pli da junaj homoj en GDR infektiĝis de aŭtoritata gvidiĝo, aliaj diras, ke dum tro rapida unuiĝo perdiĝis la politika orientiĝo, kaj la homoj tro naivis pri ekstremismaj ideoj importitaj el la okcidento. Laŭ iuj kulpas la sociaj problemoj post la disfalo de la ŝtato GDR kun forfalo de multaj laborlokoj kaj sekve disfalo de tutaj kvartaloj, kaj laŭ aliaj la okcidentaj partioj simple fiaskis entuziasmigi la orientajn junulojn pri demokratiaj temoj. Ĉiuj teorioj disputeblas.

Grekio[redakti | redakti fonton]

En Grekio ekzistas naciisma movado, kies ĉefaj malamikoj estas la turkoj - en Turkio, en la Turka Respubliko Norda Kipro en la nordo de la kipra insulo, kaj la turka malplimulto en la propra lando - kaj la makedonoj en la Respubliko Makedonio, kies teritorio laŭ multaj grekoj estas parte grekia. En la lando ekzistas malmultaj, sed tre aktivaj, dekstre ekstremismaj muzikaj grupoj. La plej granda dekstre ekstremisma organizo estas la movado "Χρυσή Αυγή" (Ĥrisí Avgí – ora tagiĝo).

Irlando[redakti | redakti fonton]

Samkiel en Skotio kaj Kimrio, ankaŭ en la Respubliko Irlando kaj en Norda Irlando ekzistas naciismo kaj ekstremismo en ĉiukoloraj politikaj grupoj. Dekstre ekstremismaj programeroj troveblas ĉe katolikaj agresemaj batalantoj por sendependeco de Irlando samkiel ĉe protestantaj batalantoj por nepra realiĝo de tuta Irlando al la brita Unuiĝinta Reĝlando. Ambaŭ dekstre ekstremismaj gruparoj unuavice batalas kontraŭ la alia gruparo. Tradicie ne ekzistas multaj "eksterlandanoj" sur la irlanda insulo, kaj la temo "hato de eksterlandanoj" ne ludas aparte gravan rolon.

Oni supozas, ke en Dublino ekzistas branĉo de la terorisma organizo "Combat 18" (vidu supre).

Israelo[redakti | redakti fonton]

En Israelo la aktivecoj de judaj dekstraj ekstremismoj pleje celas ĝeni aŭ malebligi la politikon de interpaciĝo inter israelanoj kaj palestinanoj. Terorisma kulmino estis la murdiĝo de la israela ĉefministro J. Rabin dum la jaro 1995. Samkiel ekzemple la faŝistoj en Italio la judaj dekstraj ekstremistoj en Israelo orientiĝas pri ideala koncepto de glora pasinteco de sia lando. El tio ili konkludas teritoriajn postulojn. Partoj de la juda setleja movado estas dekstre ekstremisme influitaj. La rilato de la judaj ekstremistoj al la israela ŝtato estas kontraŭdira.

Post la Dua Mondmilito judaj dekstraj ekstremistoj provis ankaŭ ĝeni aŭ malebligi la repaciĝon kun Germanio. Kulmino de tiuj provoj estis la provo pri murdo de la germana kanceliero Konrad Adenauer dum la jaro 1952 fare de la organizaĵo Irgun, kadre de kio murdiĝis policisto.

Italio[redakti | redakti fonton]

En Italio, la hejmlando de Benito Mussolini, la unua faŝisma diktatoro de Eŭropo, dekstre ekstremismaj partioj eĉ estis en unu el la lastaj registaraj koalicioj: la „Alleanza Nazionale" de Gianfranco Fini, kaj la separatisma „Lega Nord" sub Umberto Bossi, kiu batalas por sendependiĝo de la kompare riĉa nordo de Italio. Ili estis gvidataj de la dekstre popolisma partio „Forza Italia" de la ĉefministro Silvio Berlusconi kaj kune estis la plej forta parlamenta frakcio.

Tiu dekstra alianco de la kristandemokratoj de Italio (La Margherita), la liberaluloj (Italia dei Valori) kaj maldekstruloj (Democratici della Sinistra) ofte estas nomata maldemokratia kaj preskaŭ faŝisma: unuflanke ĉar Silvio Berlusconi posedas la plej gravajn televidajn kaj radiajn staciojn, kaj do laŭ ili povas grandparte kontroli la publikigon de informoj kaj opinioj, kaj aliflanke ĉar lia politiko laŭ la kritikantoj estas influita de propraj ekonomiaj interesoj, korupteco kaj mafiecaj strukturoj.

La registaro de Silvio Berlusconi pluvivis en la unua oficperiodo malgraŭ skandalo pri korupteco, kaj helpe ankaŭ de la dekstre ekstremismaj koalicianoj sukcesis altiri novajn voĉdonantojn. La „Alleanza Nazionale" respektive la malferme naziisma „Fiamma Tricolore" helpe de Alessandra Mussolini, la nepino de la eksa diktatoro, gajnis multajn voĉojn inter la malriĉuloj de Suda Italio, kiuj antaŭe aparte subtenis la nacian komunistan partion.

Krom la oficiala aktiveco de dekstraj ekstremistoj en la nacia registaro kaj parlamento, ekzistas multnombraj nov-naziaj grupoj kun bonaj konektoj al dekstraj ekstremistoj de Germanio, inter alie en la plejparte germanlingva Suda Tirolo, kie dum la lastaj jaroj kreskas perfortaj konfliktoj inter lokaj germanlingvaj kaj itallingvaj dekstraj ekstremistoj. Tiuj grupoj ankaŭ organizas atencojn kontraŭ azilpetantoj kaj kontraŭ politikaj malamikoj.

En aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en Japanio, Sudafriko, Pollando, Turkio, Usono, Luksemburgio, Aŭstrio, Rusio, Sudameriko, en multaj pliaj ŝtatoj de Eŭropo kaj aliloke ekzistas forta dekstra ekstremismo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]