Dekstro kaj maldekstro (politiko)
| Dekstro kaj maldekstro | ||
|---|---|---|
| faka klasifiksistemo | ||
| politika spektro | ||
La divido en dekstron kaj maldekstron estas sistemo de klasifiko de politikaj pozicioj, ideologioj kaj partioj.
Maldekstra politiko kaj dekstra politiko ofte estas kontrastigaj, kvankam difinita persono aŭ grupo povas havi maldekstrajn poziciojn pri unu afero kaj dekstrajn poziciojn pri alia. En Francio, kie la termino originis dum la Franca Revolucio (1789), kiam subtenantoj de la reĝo Ludoviko la 16-a de Francio sidis dekstre en la Nacia Asembleo, dum la revoluciuloj sidis maldekstre. La maldekstro estis nomata la "partio de movado" kaj la dekstro estis nomata la "partio de ordo".[1][2] [3][4] Ekde tiam, ĉi tiuj kategorioj evoluis kaj adaptiĝis al malsamaj historiaj kaj geografiaj kuntekstoj. La specifaĵoj de ĉi tiu dupolusigo, ĝenerale, estas kontraŭaj kaj kontrastaj: [5]
- La valoroj de socia egaleco, solidareco, diverseco, plurismo, sekularismo, sekulara ŝtato, internaciismo, socia justeco, sociala ŝtato kaj ekologiismo (politika maldekstro).
- La valoroj de naciismo, konservativismo, aŭtoritato, nacia identeco, hierarkia ordo, militismo, sekureco, tradicio kaj religio (politika dekstro).
Koncerne la valorojn de laboro, libereco, merito, justeco, ili certe estas pli transversaj, kvankam la signifo atribuita al ĉi tiuj terminoj povas varii depende de kiu uzas ilin.
Ekzistas ĝenerala interkonsento, ke la "maldekstro" inkluzivas reformistojn, progresemulojn, komunistojn, verdulojn, socialdemokratojn, socialistojn, sindikatistojn, socialliberalulojn, demokratajn socialistojn, maldekstrajn-libertarianojn, sekularistojn, aŭtonomistojn, kontraŭimperiistojn, kontraŭkapitalistojn kaj anarkiistojn (ekz. anarko-komunistojn).
Ankaŭ ekzistas konsento, ke la "dekstro" inkluzivas konservativulojn, reakciulojn, novkonservativulojn, naciajn demokratojn (naciajn liberalulojn), kapitalistojn (kiel liberaluloj, ili pli emas aparteni al la centro), iagrade dekstrajn liberalulojn, dekstrajn libertarianojn (inkluzive de anarko-kapitalistoj), naciistojn, sociajn aŭtoritatismojn, monarkistojn, teokratojn, faŝistojn, naciajn socialistojn (naziojn) kaj frankistojn.
Roderick Stackelberg skribis: "Ju pli persono rigardas absolutan egalecon inter ĉiuj homoj kiel dezirindan kondiĉon, des pli maldekstre li estos sur la ideologia spektro. Ju pli persono rigardas malegalecon kiel neeviteblan aŭ eĉ dezirindan, des pli dekstre li estos".
Ankaŭ ekzistas la "hufuma teorio", kiu malakceptas la klasikan linearan dividon inter dekstro kaj maldekstro kaj argumentas, ke la ekstrema maldekstro kaj ekstrema dekstro estas pli proksimaj unu al la alia ol al la politika centro.
La meza pozicio nomiĝas centrismo, aŭ Tria Vojo, kaj persono kun tia pozicio estas centristo.
Ĉar la nocioj de politika dekstro kaj politika maldekstro estas evoluigitaj pli detale aparte, en ĉi tiu artikolo ni koncentriĝos pri relativa poziciigo de ambaŭ konceptoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ McPhee, Peter. (2002) The French Revolution, 1789–1799, Internet Archive, Oxford University Press, p. 85–6. ISBN 978-0-19-924414-0.
- ↑ (1988) Voices of the French Revolution. Topsfield, Mass.: Salem House Publishers, p. 110. ISBN 0-88162-338-5.
- ↑ Hodgson, Geoffrey M.. (2018) Wrong Turnings: How the Left Got Lost. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-50591-6.
- ↑ De Gauville, Louis-Henry-Charles. (1864) Journal du Baron de Gauville, député de l'ordre de la noblesse, aux Etats-généraux depuis le 4 mars 1789 jusqu'au 1er juillet 1790 (EN), p. 20.
- ↑ (2004) “Partisanship, Trade Policy, and Globalization: Is There a Left–Right Divide on Trade Policy”, International Studies Quarterly 48, p. 95–120. doi:10.1111/j.0020-8833.2004.00293.x.

