Saltu al enhavo

Delcy Rodríguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delcy Rodríguez
Persona informo
Delcy Rodríguez
Naskonomo Delcy Eloína Rodríguez Gómez
Naskiĝo 18-an de majo 1969 (1969-05-18) (57-jaraĝa)
en Karakaso
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Karakaso vd
Ŝtataneco Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Socialisma Unuiĝinta de Venezuelo (2018–)
Movement We Are Venezuela (en) Traduki (2018–2018)
Partio Socialisma Unuiĝinta de Venezuelo (2007–2018) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Delcy Rodríguez
Familio
Patro Jorge Antonio Rodríguez (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jorge Rodríguez Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Fernando Carrillo (mul) Traduki (2006–2007)
nekonata valoro (2017–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto • aŭtoritativo • diplomato • advokato • juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo politikisto • diplomato • ŝtata funkciulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Delcy Eloína RODRÍGUEZ GÓMEZ (naskita la 18-an de majo 1969) estas advokatino kaj venezuela politikisto,[1] de la rega Partio Socialisma Unuiĝinta de Venezuelo. Ŝi estas la nuna Prezidento de Venezuelo, de komenco de januaro 2026.

Deveno kaj eduko

[redakti | redakti fonton]

Delcy Rodríguez estas la filino de Jorge Antonio Rodríguez, la kunfondinto kaj Ĝenerala Sekretario de la Socialista Ligo, partio kiu poste kunfandiĝis en la nunan regantan socialistan partion, la Partio Socialisma Unuiĝinta de Venezuelo (PSUV). En 1976, kiam Delcy estis sepjara, ŝia patro estis torturita ĝismorte en venezuela malliberejo. Post diplomiĝo de mezlernejo, ŝi studis juron ĉe la Centra Universitato de Venezuelo en Karakaso. Postdiplomaj studoj pri laborjuro kondukis ŝin al Francio kaj Britio. Ŝia frato, Jorge Rodríguez, estas psikiatro, estis la Ministro pri Komunikado kaj Informo de Venezuelo kaj nuntempe prezidanto de la venezuela Parlamento.

Politika kariero

[redakti | redakti fonton]

Rodríguez plenumis publikan oficon dum la epoko de Hugo Chávez, sed ŝia politika kariero komenciĝis en 2013 sub Nicolás Maduro. Laŭ la germana amaskomunikila korporacio kaj televida kanalo Deutsche Welle, ŝi estas konsiderata la plej potenca virino en Venezuelo kaj proksima konfidulino de Maduro. Ŝi transprenis la postenon de venezuela vicprezidanto en 2018 post la prezidantaj elektoj de Tareck El Aissami, kiu estis nomumita Ministro pri Industrio..[2][3]

Ŝi estis nomumita kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Ministro pri Komunikado kaj Informo, kaj Prezidanto de la Konstituciiga Asembleo, kaj kiel diplomato. Ekde la 14-a de junio 2018, ŝi estas vicprezidanto de Venezuelo, kaj samtempe ŝi estris SEBIN, la venezuelan sekretan servon.  

Ekde septembro 2017, ŝi estis komence sankciita de Kanado pro malobservo de la venezuela konstitucia ordo. Post ŝia nomumo kiel venezuela vicprezidanto, ŝi ankaŭ ricevis vojaĝmalpermesojn kaj frostigojn de aktivaĵoj de la Eŭropa Unio, kaj poste sankciojn de Svislando kaj Usono.[4][5][6]

La 3-an de januaro 2026, la usona prezidanto Donald Trump deklaris, ke Maduro estis kaptita en usona operaco, kio en la komenco lasis la statuson de Rodríguez en la venezuela administracio neklara.[7]

Laŭ la venezuela juro kaj instigite de la Supera Kortumo, la 5-an de januaro ŝi ĵuris la postenon kiel prezidento de Venezuelo, kiel anstataŭanto de la Prezidento Maduro.

Antaŭe:Prezidento de VenezueloPoste:
Nicolás Maduro2026 - nun

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]