Delegito de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Delegita Reto de UEA)

Delegito de UEA estas reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi aŭ li plenumas la servopetojn de la membroj.[1]

Oni ne konfuzu la UEA-delegitojn kun la Rajtigitaj Delegitoj el la periodo 1911-1913. Tiuj estis reprezentantoj de la naciaj societoj kaj ne rilatis al UEA.

Delegito kiel decidanto en UEA[redakti | redakti fonton]

Origine la UEA-delegitoj havis gravan rolon en la asocia demokratio: la delegitoj elektis la komitatanojn kaj decidis ekz. pri ŝanĝoj de la statuto. La statuto de 1934 malpligravigis la delegitojn, ĉar ili nur rajtis decidi en "Ĝenerala Voĉdonado" pri ŝanĝoj de la statuto. La delegitoj en landoj sen aliĝinta Landa Asocio rajtis elekti pri malgranda grupo de komitatanoj. Ekde 1980 la delegitoj ne plu havas elekto-privilegiojn en la Asocio, ĉar ekde tiam la B-komitatanoj estas elektataj de ĉiuj individuaj membroj, ne nur la delegitoj.

Delegito kiel servanto de membroj[redakti | redakti fonton]

La delegiteco estas honora ofico, plenumata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de la lingvo per ĝia organizaĵo. Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, sed la uzanto devas repagi la elspezojn de la delegito, rezultantajn de la petita servo. Oni povas peti informojn pri komerco, industrio, trafiko, laboro, dungado, salajroj, vojaĝoj, turismo, instruado, junulaj aferoj ktp.

Oni ne povas peti informojn pri komerca pagokapablo aŭ morala indeco de persono (konfidencaj informoj). Tamen, tiuokaze la delegito rajtas interrilatiĝi kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tio.

La delegito ankaŭ rajtas rifuzi servojn, kies plenumon li juĝas kontraŭa al sia konscienco aŭ honoro.

Fakdelegito[redakti | redakti fonton]

Fakdelegito (FD) estas delegito kun aparta scio, interesiĝo, aŭ kapablo pri iu temo. Troviĝas centoj da temoj pri kiuj listiĝis fakdelegitoj en la Jarlibro de UEA.

Ĉefdelegito[redakti | redakti fonton]

Iom aparta afero estas la multe pli grava funkcio de Ĉefdelegito (ĈD). Pri la nomumo de ĈD decidas la Ĝenerala Direktoro de UEA komune kun la Landa Asocio. ĈD parte administras la membrojn en la koncerna lando kaj plusendas la membrokotizon.

La mirinda libro[redakti | redakti fonton]

La mirinda libro estas broŝurformata libro eldonita kiel omaĝo al Ramón Molera kaj festigo de la 75a dadtreveno de U.E.A.[2] Ĝi enhavas biografion de Ramón Molera, fotojn, desegnojn kaj literaturajn kaj neliteraturajn tekstojn pri la temo delegitoj de U.E.A.

Atentigoj [3][redakti | redakti fonton]

Delegitoj el ĉiuj mondopartoj pretas respondi al demandoj pri praktike ĉio ajn, helpi okaze de vojaĝo ktp. Uzu bone tiun unikan, mondvastan servon! Nepre atentu la regulojn! Tiel vi ne kaŭzos ĝenojn kaj ekstrajn elspezojn. Memoru, ke la delegitoj laboras por vi — senpage.

Vi rajtas peti informojn pri: turismo, vojaĝado, tekniko, scienco, instruado, industrio, komerco, salajroj; aferoj junularaj, virinaj, Esperanto-movadaj; aliaj movadoj kaj organizoj; kaj tiel plu. Vi povas peti la delegiton ankaŭ doni konsilon pri solvo al teknika problemo, rekomendi hotelon kaj mendi hotelĉambron, traduki mallongan leteron al firmao aŭ organizo en la lando de la delegito, aŭ simile. Se troviĝas fakdelegito pri temo aŭ servo interesa al vi, turnu vin al li aŭ ŝi.

Vi ne rajtas demandi pri la komerca pagokapablo aŭ morala indeco de persono, aŭ peti konfidencajn informojn.

Krome, delegito rajtas rifuzi servon, kies plenumon li aŭ ŝi juĝas kontraŭa al sia honoro kaj konscienco, aŭ kiu postulas multan labor­tempon aŭ specialistajn konojn k.s. La delegito devas tamen informi vin pri sia rifuzo. Atentu, ke la liston de delegitoj oni rajtas disponigi nek al komercaj firmaoj nek al ia ajn eksterulo.

Kun via peto bv. nepre sendi validan membromarkon de UEA kaj, laŭeble, internacian respondkuponon, aĉeteblan ĉe poŝtoficejoj en multaj landoj. Tiu ĉi postulo ne validas por petoj per la Reta Jarlibro, sed vi tamen devas ĉiuokaze repagi ĉiujn elspezojn, kiujn la delegito spertas por plenumi vian peton. Se ne eblas sendi respondkuponojn aŭ monon el via lando, interkonsentu kun la delegito pri alimaniera kompenso. Faru antaŭan interkonsenton pri tio, por certiĝi ke la delegito akceptos la repagon, kiun vi proponas.

Respektu la privatecon! Se dum vojaĝo vi deziras helpon de delegitoj, aŭ simple ŝatus renkonti ilin, skribu aŭ telefonu por fari interkonsenton pri tio almenaŭ unu semajnon antaŭ via vizito. Telefonu nur tage, prefere inter la 10-a kaj 20-a horoj laŭ la tempo en la lando de la koncerna delegito.

Ne postulu tro! Ne estas la tasko de delegito renkonti turistojn en stacidomo, akompani ilin, gastigi ilin k.s., kvankam multaj delegitoj volonte faras tiajn specialajn servojn. Tamen, ne petu tiajn komplezojn. Delegitoj, kiuj havas sufiĉan tempon kaj deziras fari specialajn servojn, mem informos vin pri tio.

Se vi deziras tranoktadon, skribu (longe antaŭe) al fakdelegito pri gastigado, aŭ turnu vin al la Pasporta Servo de TEJO. Ne petu korespondamikojn! Por ekhavi tiujn vi povas serĉi ĉe la retejo edukado.net, aŭ mendi anonceton ekz. en la revuo Esperanto aŭ Kontakto. Skribu klare kaj nepre en Esperanto. Skribu vian peton tiel, ke estas facile kompreni kion vi deziras. Certiĝu ke vi donas ĉiujn informojn, kiuj estas bezonataj por plenumo de via peto.

Sur la koverto, post la nomo de la delegito, skribu “Delegito de UEA”. Tiel, se la delegito mem forestas, laŭeble vicdelegito aŭ alia prizorganto traktos vian peton.

Memoru ke la delegiteco estas ofico sen salajro! Provu faciligi la laboron. Post ricevo de informo aŭ helpo, ne forgesu sendi dank­esprimon, aŭ almenaŭ konfirmon de ricevo.

Precipe ekster Eŭropo troviĝas multaj delegitoj, kiuj malofte povas renkonti vojaĝantojn. Ofte vi trovos ke delegitoj tre bonvenigas ĉiujn kontaktojn — petojn pri lingva helpo kaj aliaj servoj, vizitojn de vojaĝantoj ktp.

Se vi sekvas la regulojn, vi rajtas atendi bonan delegitan servon. Se vi estas malkontenta pri la servo, sendu leteron kun klara priskribo de la kazo al la ĉefdelegito de tiu lando aŭ al la direktoro ĉe la Centra Oficejo de UEA, kiu esploros la aferon.

Se vi mem deziras fariĝi delegito, skribu al la ĉefdelegito de UEA en via lando aŭ rekte al la Centra Oficejo, aŭ plenigu respondilon en la Reta Jarlibro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala klarigo pri la delegitoj de UEA aperas ĉiujare en la koncerna Jarlibro, ekzemple ĉapitro "Delegita Reto" en Jarlibro 2018, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2018, 256 pp. p. 97.
  2. La mirinda libro, Barcelona Esperanto-Centro, Barcelona, 1984. 63 pp.
  3. https://uea.org/teko/atentigoj_delegitoj