Delfí Dalmau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Delfi Dalmau)
Saltu al: navigado, serĉo
Delfí Dalmau

Delfí DALMAU i GENER [delfí dalmáŭ i ĵené] (naskiĝinta la 31-an de julio 1891 en Figuereso; mortinta la 15-an de aprilo 1965[1]) estis kataluna esperantisto, lingvisto, kaj instruisto de la kataluna, hispana, franca kaj angla lingvoj. Fondinto de Dalmau-Liceo en Barcelono, 1920, kun filioj en kvin aliaj urboj. Esperantisto de 1909. Plurfoje komitatano kaj prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio (1924-1928). Fondinto de la Esperanto-movado en Bahio Blanka (Argentino). Kunlaborinto, redaktoro de Kataluna Esperantisto. Premiito kaj juriano de la Internaciaj Floraj Ludoj. Kunlaboris en La Revuo, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. Aŭtoro de du katalunaj romanoj kaj pluraj eseoj, kaj de avangarda pedagogiaj verkoj por la kataluna (i.a. la unua surbendigita lernomaterialo, en la 1930-aj jaroj, kun la voĉoj de Pompeu Fabra kaj Mercè Rodoreda). En 1933 li fondis la katalunlingvan semajnan kulturan gazeton Clarisme, kie regule aperis materialoj pri esperanto, i.a. tradukoj el ĝi (nemalofte kiel ponta lingvo). Post la milito li estis kondamnita al dudek jaroj da mallibero pro sia katalunisma aktiveco, el kiuj li efektive pasigis en karcero jaron kaj duonon. Li estas konsiderata unu el la fruaj aŭtoroj de sociolingvistiko.

Citaĵo
 ...Akademiano, multjara deligito de UEA en Barcelono kaj peranto en Hispanujo. Li estis jam antaŭ la unua mondmilito la plej elstara figuro de la kataluna Esperanto-movado. Li redaktis la iaman Kataluna Esperantisto, faris paroladojn kaj kursojn, verkis artikolojn, librojn, diskojn pri korekta elparolo, k.t.p. Kiel filologo li fariĝis unue el la plej spertaj eminentuloj de la renaskiĝinta kataluna lingvo en kiu li verkis romanojn kaj aliajn librojn. 
— Historio de Esperanto, Volumo III, p. 1286

Verkaro[2][redakti | redakti fonton]

Katalunlingva[redakti | redakti fonton]

  • Seny i atzar. Llibreria Catalònia, Barcelona, 1932.
  • Una altra mena d'amor. Edicions Clarisme, Barcelona, 1933.
  • Polèmica. Edicions Clarisme, Barcelona, 1934.
  • Sinceritat. Imp. Flotats, Terrassa, 1938.
  • Poliglotisme passiu. Publicacions de "La Revista", Barcelona, 1936.
  • Aclariments lingüístics. Rafael Dalmau Editor, Barcelona, 1962.

Esperantlingva[redakti | redakti fonton]

  • Ilustrita lernolibro de Esperanto. 1938.
  • Stenologio kaj stenografio. Barcelona, 1955.
  • Dialekto, Dialektiko. Editorial Belpost, Barcelona, 1956.
  • Esperanta resumo de la stenologio kaj stenografio. Editorial E. Moreno Medrano, Barcelona, 1961.

Verkoj pri Delfí Dalmau[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
  2. Jordi Solé i Camardons. Poliglotisme i raó. El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau. Pagès Editors, Lleida, 1998.