Princino Delphine de Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Delphine Boël)
Delphine de Belgio
Persona informo
Delphine Michèle Anne Marie Ghislaine de Saxe-Cobourg
Naskonomo Delphine Michèle Anne Marie Ghislaine Boël
Naskiĝo 22-an de februaro 1968 (1968-02-22) (56-jaraĝa)
en Uccle
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Institut Le Rosey • Chelsea College of Art and Design vd
Familio
Dinastio Boël family • De Selys Longchamps • dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd
Patro Alberto la 2-a de Belgio vd
Patrino baronino Sybille de Selys-Longchamps vd
Gefratoj Filipo la 1-a de Belgio • princino Astrid de Belgio, arkidukino de Aŭstrio-Este • princo Laurent de Belgio vd
Infanoj Princess Joséphine of Belgium • Prince Oscar of Belgium vd
Parencoj Jacques Boël • reĝino Paola de Belgio vd
Profesio
Okupo skulptistoartistoverkisto • aristokrato vd
Laborkampo skulptarto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princino Delphine de Belgio (Delphine Michèle Anne Marie Ghislaine de Saxe-Cobourg; naskiĝis la 22-an de februaro 1968 en Bruselo[1]), artista nomo Delphine, ankaŭ antaŭe konata kiel Delphine Boël, estas belga pentristino kaj skulptistino, plastika kaj multmedia artistino.

Artista laboro[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis ĉe la arta kolegio Chelsea School of Arts and Design, universitato de Londono. Ŝi kreskis en Londono kaj laboris tie kiel artisto ĝis 2003. Tiun jaron ŝi transloĝiĝis al Bruselo.

Tekst-arto kun mesaĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj pentraĵoj regule enhavas tekst-arton: vortoj, vortludoj kaj poezio okupas okulfrapan lokon en ŝia arto, samkiel neono, uzata pro ĝia vida forto kaj ĝia pureco[2]. Ŝi faras ankaŭ arton kun filozofiaj mesaĝoj, ankaŭ en formo de portebla modo: silkaj ŝaloj ("Statement shawls") menciantaj "Love" aŭ "Life can be beautiful and it can be awful. Life can be full of suprises and full of crises… Life can not be put on hold and it can not be controlled")[3][4] aŭ sur murspegula glaco ekzemple tekstanta "You can't change the truth but the truth can change you" (Vi ne povas ŝanĝi la veron, sed la vero povas ŝanĝi vin)[5]. Dum ekspozicio en Belgio (2020) ŝi parolas pri ŝia arto[6] kiu volas doni esperon al homoj, por neniam rezigni ("Never give up").

Delphine Boël kreas verkojn, en kiuj ŝi luktas kontraŭ hipokriteco kaj konvencioj, starigante demandojn pri identeco[7]. Kvankam ŝi pasigis 30 jarojn de sia vivo en Londono, la spirito de siaj artaĵoj restas esence belga: tre individuisma, briletanta de vivoĝojo kaj ne prenante sin mem tro serioza. En sia laboro ŝi ne evitas la grandajn vivodemandojn nek la konfrontiĝon kun si mem, la batalon kontraŭ ekskludo de homoj. Iuj titoloj de ŝiaj verkoj atestas pri tio kiel Blua Ĉielo, Malicaj Onidiroj; Vero liberigas; La Fonto de Identeco; La Fuĝo el Realeco

La arto de Delphine Boël estas humura kaj estetika metamorfozo de temoj kiel amo, potenco, sed ankaŭ la sufero trudita de la vivo. Vortoj kompletigas kaj donas novan signifon al la videbla. Humoro kaj arto helpas en tio.

Ŝiaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj en brilaj koloraj tonoj mezuras pli altaj ol la artistino kaj la publiko. Ŝi ankaŭ multe laboras kun 'papier mâché', materialo bazita sur papero kaj gluo.

Persone[redakti | redakti fonton]

Delphine Boël vivis ĝis 2004 en Londono kaj samjare transloĝiĝis al Belgio. Ŝi edziniĝis kun Jim O'Hare kun kiu ŝi havis du infanojn.

Antaŭ la 1-a de oktobro 2020, ŝi apartenis al la belga nobelaro kaj estis laŭleĝe damo Boël. Je tiu dato, ŝi ricevis la titolon de Princino de Belgio kun la predikato “Ŝia Reĝa Alteco” kaj estas membro de la belga reĝa familio.

Ŝi estas la ekstergeedzeca filino de reĝo Alberto la 2-a de Belgio kun baronino Sybille de Selys-Longchamps kaj la duon-fratino de reĝo Filipo de Belgio. La 27-an de januaro 2020 reĝo Alberto la 2-a de Belgio, post ekzameno de DNA, agnoskis ke Delphine estas lia filino[8]. En oktobro 2020, kortumo en Bruselo konfirmis ke ŝi estas filino de Alberto kaj do princino de Belgio[9].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]