Demenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demenco (el la latina dementia "sen spirito") estas deficito en kognaj, emociaj kaj sociaj kapabloj, kio kondukas al limigo de la socia, profesia agado. Ĝi estas malfacile diagnozebla Alchajmer-tipa malsano. La mensa kapablo falas, aperas kondutaj perturboj, ekz. malamika sinteno.

Medicine, demenco estas tiu malsaniĝo de la cerbo, dum kiu la orientiĝa kaj parola kapabloj grave malboniĝas. Aperas kurt-tempa forgesemo, oni forgesas situon de aĵoj, serĉas ofte vortojn, en fina stadio ne rekonas la konatojn kaj parencojn.

Ĝi estas nekuracebla, sed mildigebla malsano.