Demetrio la 1-a (Baktrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demetrio la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
en Baktrio
Morto
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Patro Euthydemus I vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de Demetrio la 1-a. Metropolitan Museum of Art.

Demetrio la 1-a (en greka: Δημήτριος Α΄), nomita ankaŭ Dharmamita, estis grek-baktria/hindgreka ("Yona" en Palia lingvo, "Yavana" en Sanskrito) reĝo (reĝis ĉirkaŭ 200–180 a.K.), kiu regis en areoj el Baktrio ĝis antikva nordokcidenta Hindio. Li estis la filo de la grek-baktria reganto Eŭtidemo la 1-a kaj sukcedis lin ĉirkaŭ 200 a.K., post kio li konkeris etendajn areojn en tio kio estas nuntempe Afganio kaj Pakistano.[1]

Lis neniam estis venkita en batalo kaj estis postmorte kvalifikita kiel la Nevenkebla (Aniketos) sur la moneroj de sia sukcedanto Agatokles.[2] Demetrio la 1-a eble estis komencinto de la Ĝavana epoko, starte en 186–185 a.K., kiu estis uzita por kelkaj jarcentoj poste.

"Demetrio" estis la nomo de almenaŭ du kaj probable tri grekaj helenismaj reĝoj de Baktrio. La multe disputita Demetrio la 2-a de Hindio estis ebla parenco, dum Demetrio la 3-a Aniketos eble de ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. estis konata nur el moneroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni diras, ke Demetrio fondis Taksila (arkeologia elfosej), kaj ankaŭ Sagala en Panĝabo, kiun ŝajne li nomis Eŭtidemia, laŭ sia patro ("la urbo Sagala, nomita ankaŭ Eŭtidemia" (Ptolemeo, Geografio, VII 1))
  2. Neniu certa monero de Demetrio la 1-a mem uzis tiun titolon, sed ĝi estis uzita en unu el la certaj moneroj stampitaj de Agatokles, kiu portas sur la inverso la klasikan profilon de Demetrio kronita per la elefanta kranio, kun la legendo DEMETRIOU ANIKETOU, kaj sur la reverso Heraklon kronante sin, kun la diraĵo "de la reĝo Agatokles" (Boppearachchi, Pl 8). Ankaŭ moneroj de la supozita Demetrio la 3-a uzas la titolon "Nevenkebla", kaj tiele estas foje atribuitaj al la sama Demetrio (Whitehead kaj aliaj.)