Demetrio la 1-a Poliorketes
Demetrio la 1-a Poliorketes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Δημήτριος ο Πολιορκητής | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | 2-an de januaro 2003 en Apamea | ||||
Tombo | Demetrias (en) vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Makedonio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Antigonida dinastio vd | ||||
Patro | Antigono Monoftalmo vd | ||||
Patrino | Stratonice (en) vd | ||||
Gefratoj | Philip (en) vd | ||||
Edz(in)o | Ptolémaïs (en) Deidamia I of Epirus (en) Eurydice of Athens (en) Phila (en) Lanassa (en) vd | ||||
Amkunulo | Lamia of Athens (en) Demo (en) vd | ||||
Infanoj | Demetrius the Fair (en) ( Ptolémaïs (en) ) Aleksandro ( Deidamia I of Epirus (en) ) Corragus (en) ( Eurydice of Athens (en) ) Demetrius (en) ( ) Antigonus II Gonatas (en) ( Phila (en) ) Stratonice of Syria (en) ( Phila (en) ) Phila (en) ( Lamia of Athens (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Demetrio la 1-a (antikve-greke Δημήτριος; 337–283 BC), nomita Poliorcetes aŭ Poliorketes (antikve-greke Πολιορκητής, "la sieĝanto"), filo de Antigono la 1-a Monoftalmo kaj de Stratonice, estis macedonia greka nobelo, militestro, kaj finfine reĝo de Macedonio (294–288 a.K). Li apartenis al la Antigonida dinastio kaj estis la unua membro kiu regis en Macedonio.
Poliorketes
[redakti | redakti fonton]En la kampanjo de 306 a.K. li venkis super Ptolemeo la 1-a kaj Menelao, frato de Ptolemeo, en la ŝipa Batalo de Salamis en 306 a.K., komplete detruante la ŝipan povon de la Ptolemea Regno.[1] Demetrio konkeris Kipron en 306 a.K., kaj kaptis unu el la filoj de Ptolemeo.[2] Post la venko Antigono prenis sian titolon de reĝo kaj donis la samon al sia filo Demetrio. En 305 a.K., nune portante la titolon de reĝo donita al li de sia patro, li entreprenis puni la Rodosanojn ĉar ili estis dizertinta el lia flanko; lia naiveco en la priskribo de novaj sieĝarmoj en sia malsukcesa klopodo konkeri la ĉefurbon havigis al li la titolon de Poliorketes.[1] Inter liaj kreoj estis ramo 55 m longa, kiu postulis 1000 homojn por funkciigi ĝin; kaj rada sieĝoturo nome "Helepolis" (aŭ "Prenanto de Urboj") kiuj staris 38 m alte kaj 18 m larĝa, peza 360,000 funtojn.
Reĝo de Macedonio
[redakti | redakti fonton]En 294 li establiĝis sur la trono de Macedonio per la murdo de Aleksandro la 5-a, nome filo de Kasandro.[1] Li frontis ribelon de Boeotianoj sed li sekurigis la regionon post kapti Tebon en 291 a.K. Tiun jaron li edziĝis al Lanasa, la iama edzino de Pirho. Sed lia nova situacio kiel reganto de Macedonio estis kontinue minacita de Pirho, kiu profitis avantaĝon el lia foja foresto por amplekse rabadi la sendefendan parton de sia regno (Plutarko, Pirho, 7 if.); finfine, la kombinitaj fortoj de Pirho, Ptolemeo kaj Lisimaĥo, helpite de malkonsentuloj inter siaj propraj subuloj, devigis lin lasi Macedonion en 288 a.K.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Unu aŭ pliaj el la antaŭaj frazoj enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Demetrius s.v. Demetrius I". Encyclopædia Britannica. 7 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 982.
- ↑ Walter M. Ellis, Ptolemy of Egypt, Routledge, London, 1994, p. 15.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Antikvaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- Plutarko, Life of Demetrius
- Diodoro Sicila, Library of History, books 19–21
- Poljeno, Stratagems, 4.7
- Justino, Epitome of Trogus Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine, books 15–16
- Ateneo, Deipnosophists, 6.252–255
Modernaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- R. M. Errington, A History of the Hellenistic World, pp. 33–58. Blackwell Publishing (2008). ISBN 978-0-631-23388-6.
- Demetriuo la 1-a ĉe Livius.org Arkivigite je 2015-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Billows, Richard A.. (1990) Antigonos the One-Eyed and the Creation of the Hellenistic State. Berkeley and Los Angeles, California: University of California Press. ISBN 0-520-20880-3.
- Alfred Duggan, "Besieger of Cities" [1]