Demografio de Brazilo
Pro populacio de proksimume 207 milionoj en 2017, Brazilo estas la 7-a plej popolriĉa lando en la mondo. La loĝdenso estas po 25 homoj por kvadrata kilometro kaj la urba indico estas 90%.
Hodiaŭ, Brazilo estas hejmo de multaj malsamaj komunumoj: ekzemple, ĝi havas la plej grandan italan kaj germanan komunumon en la mondo, post Germanio kaj Italio respektive.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la PNAD (Nacia Enketo de Domanaroj) (2008) farita fare de la Brazila Oficejo de Statistiko IBGE, ekzistis proksimume 189 953 000 homoj en 2008[1]. Laŭ la plej lastatempa censo (2010), la brazila registaro havas laŭtaksan populacion de 192,76 milionoj.
La populacio de Brazilo estis taksita de 1550 ĝis 1850 surbaze de diversaj fontoj. La unua oficiala censo estis farita en 1873. De tiu jaro pluen, censo estas okazigita ĉiun okan jaron (kun kelkaj esceptoj).
Brazilo estas la sepa plej loĝata lando en la mondo.
- 1550 - 15.000
- 1600 - 100.000
- 1660 - 184.000
- 1700 - 300.000
- 1766 - 1.500.000
- 1800 - 3.250.000
- 1820 - 4.717.000
- 1850 - 7.256.000
- 1872 - 9,930,478
- 1890 - 14.333.915
- 1900 - 17,438,434
- 1920 - 30.635.605
- 1940 - 41.236.315
- 1950 - 51.944.397
- 1960 - 70.119.071
- 1970 - 93.139.037
- 1980 - 119.070.865
- 1991 - 146.917.459
- 1996 - 157,079,573
- 2000 - 169,544,443
- 2010 - 192.755.799[2]
- 2019 - 213.967.000[3]
Prognozoj de Unuiĝintaj Nacioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la revizio de World Population Prospects en 2017, la populacio estis nur 53,975,000 en 1950, kompare kun 207,652,865 en 2016.
Tuta populacio (x 1000) | Populacio aĝa malpli ol 15 (%) | Populacio en aĝo de 15-64 (%) | Populacio aĝa 65+ (%) | |
---|---|---|---|---|
1950 | 53 975 | 41.6 | 55.5 | 3.0 |
1955 | 62 656 | 42.0 | 55.0 | 3.0 |
1960 | 72 494 | 43.1 | 53.7 | 3.1 |
1965 | 84 130 | 43.6 | 53.0 | 3.4 |
1970 | 95 982 | 42.3 | 54.2 | 3.5 |
1975 | 108 431 | 40.2 | 56.0 | 3.8 |
1980 | 122 200 | 38.4 | 57.6 | 4.0 |
1985 | 136 836 | 36.9 | 59.0 | 4.1 |
1990 | 150 393 | 35.4 | 60.1 | 4.5 |
1995 | 162 755 | 32.4 | 62.6 | 5.0 |
2000 | 175 786 | 29.7 | 64.7 | 5.6 |
2005 | 188 479 | 27.5 | 66.2 | 6.3 |
2010 | 198 614 | 24.9 | 68.4 | 6.7 |
2015 | 207 848 | 22.5 | 69.5 | 8.0 |
2020 | 213 863 | 20.7 | 69.8 | 9.5 |
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La portugala estas oficiala kaj plej parolata lingvo. Malpli oftaj lingvoj estas la hispana lingvo (limaj areoj kaj lernejoj), la germana lingvo, la itala lingvo, la japana, la angla kaj multaj aliaj gepatraj lingvoj.
Religio
[redakti | redakti fonton]Brazilo havas la duan plej grandan kristanan loĝantaron en la mondo post Usono. Ĝi estas ankaŭ la plej popolriĉa katolika lando. La eklezio estis formale apartigita de la ŝtato.
Laŭ la censo de 2010, 65% de la populacio estas katolikoj, 22% estas protestantoj, 2% estas spiritistoj, 3% estas kredantoj je aliaj religioj kaj 8% estas nereligiaj. La proporcio de protestantoj klare pliiĝis en la malfrua dudeka jarcento malprofite de katolikismo. Gravaj protestantaj konfesioj estas pentekosta, evangelia, baptisma, adventisma, luterana kaj reformisma.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Proksimume 60-80% de brazilanoj pli ol 15-jaraj estas kleraj[4]. Brazilo havas devigan edukadon por aĝoj 7-12. Bazlernejo daŭras 4-5 jarojn, poste ĝenerala edukado, profesia edukado kaj privataj faklernejoj estas dividitaj en du. La unua grado estas kvarjara mezlernejo kaj la dua grado estas trijara kolegio. Antaŭ 1900, ekzistis neniu universitato en Brazilo; La plej gravaj ekzistantaj universitatoj estas Rio-de-Ĵanejro, fondita en 1920, San-Paŭlo, fondita en 1934, Porto-Alegro, fondita en 1934, Kuritibo, fondita en 1912, Salvador, fondita en 1946, Recife, Bel-Horizonto, fondita en 1946 kaj Braziljo estis fondita en 1960. La plimulto de universitatoj estas publikaj universitatoj, sed ankaŭ estas privataj katolikaj universitatoj en la lando.[5]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IBGE. 2008 PNAD
- ↑ http://www.brasil.gov.br/
- ↑ “IBGE - Projeção da população”. Ibge.gov.br. Prenite la 26-an de aŭgusto, 2019.
- ↑ Nova granda atlaso pp 96-97
- ↑ Monda Scio 2: Belizo - Sud-Afriko (1980) p. 68
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- United Nations "World Population Prospects": Country Profile – Brazil
- Population Statistics for Brazil
- Build Brazil population graph 1960 – 2013 (World Bank data)
- Build Brazil population projection graph till 2100 (United Nation data)
- Build Brazil life expectancy at birth graph 1950 – 2013 (United Nation data)