Demokrata Partio (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Demokrata Partio
Democratic Party
(partio)
Emblemo de Demokrata Partio
Lando Flago-de-Usono.svg Usono
Ĉefulo Tom Perez
Estro
Ĝenerala sekretario Jason Rae
Parolanto de la Domo Nancy Pelosi
Doma Estro de la Plimulto Steny Hoyer
Senata Estro de la Malplimulto Chuck Schumer
Fondiĝo 8-a de januaro 1828
Ĉefa sidejo 430 South Capitol St. SE,

Washington, D.C., 20003

Koloro(j) blua, blanka
Ideologio liberalismo
Junulara organizaĵo Young Democrats of America
Studenta organizaĵo College Democrats of America, High School Democrats of America
Retejo democrats.org
v  d  r
Information icon.svg

La Demokrata Partio estas unu el la du grandaj usonaj politikaj partioj. La partio havas nuntempe la plejmulton en la Usona Domo de Reprezentantoj.

Oni konsideras la partion pli liberala kaj maldekstra ol la Respublikanan Partion. Ĝenerale la temo de la civitanaj rajtoj pli gravas por la Demokratia Partio.

"Viva virazeno piedbatanta mortan leonon" de Thomas Nast figuras la atakojn de la demokrataj "Kuprakapuloj Gazetoj" kontraŭ la mortinta Sekretario de Milito Edwin M. Stanton.

La maskotbesto de la partio estas azeno. Ĝi aperis unuafoje kiel simbolo en la prezidenta kampanjo de Andrew Jackson en 1828. Malamikoj de Jackson nomis lin jackass, tio estas virazeno (en alia senco azena homo), sed Jackson returnis la atakon: li metis la tre laborkapablan, fortvolan beston sur la afiŝoj. Tutlande disvastiĝis la simbolo, kiam humuristo Thomas Nast uzis la demokratan azenon en siaj mokdesegnaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]