Saltu al enhavo

Demokrata Popola Partio de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokrata Popola Partio de Afganio
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de januaro 1965 vd
Fino marto 1992 vd
Poste Afgana demokrata partio Vatan vd
Landoj Afganio vd
Sidejo Kabulo
Ideologio

socialismo Marksismo-leninismo maldekstra naciismo sekulareco kontraŭimperiismo Antiklerikalismo ateismo komunismo

Estro Mohammad Najibullah
vdr

La Demokrata Popola Partio de Afganio - en la daria variaĵo de la persa حزب دموکراتیک خلق افغانستان, Hezb-e Demukrātik-e Khalq-e Afghānestān - estis politika partio en Afganio. Ĝi fondiĝis la 1-an de januaro 1965. Unu el la gvidaj funfondintoj estis la ĵurnalisto kaj politikisto Nur Mohammad Taraki, kiu de 1978 ĝis prema retiriĝo en septembro 1979 estis ĉefministro de la lando, kaj la sekvan monaton mortis. Probable oni murdis lin, sed la landaj gazetoj raportis pri morto pro malsano.