Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio
| Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio | ||
|---|---|---|
| Esperanto-organizaĵo | ||

La Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Demokratia Respubliko Kongo (de 1971 ĝis 1997 nomita Zairio). Ĝi estis fondita en 1963 je la nomo Esperanto-Instituto de Zairio, kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 1966, komence de la 1990-aj jaroj ĝi transprenis la nomon Zairia Esperanto-Asocio, kaj post 1997 la nunan nomon.[1] La asocio havas sian sidejon en la ŝtata ĉefurbo Kinŝaso. Prezidanto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estas Simon Kiangani Loti.
Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
[redakti | redakti fonton]Suborganizaĵo de la Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio estas la Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo, la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en la Demokratia Respubliko Kongo. La junulara organizo estis fondita en 1984, aliĝis al TEJO en 1990, kaj havas sian sidejon en la urbo Mbanza-Ngungu en la provinco Kongo Centra plej okcidente de la ŝtato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En la Jarlibroj de UEA 1982, 1984, 1988, 1990 kaj aliaj ĝi listiĝas kiel aliĝinta al UEA je la nomo Esperanto-Instituto de Zairio, kaj en la Jarlibro de 1995 je la nomo Zairia Esperanto-Asocio. En ekz. la Jarlibro 1982, p. 44, dokumentiĝas ankaŭ la aliĝojaro 1966.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la vikipedian kategorion kongaj esperantistoj
- Esperanto-lernejo en Goma
| ||||||||||||||

