Demokratia Respubliko Kongo en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de la  Demokratia Respubliko Kongo en la Olimpikoj unuafoje partoprenis en la somera Olimpiko 1968. Ekde la jaro 1971 la lando oficiale nomiĝis france Zaïre, esperante Zairio, sed dauris ĝis la somera Olimpiko 1984 kiam la teamo reaperis en olimpiko, daŭre, kaj ĝis la somera Olimpiko 1996, je la nomo Zairio. Ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento, post 1997 je la nova nomo Demokratia Respubliko Kongo. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis partoprenantoj de la lando.

la tekvondistino Rosa Keleku portante la teaman flagon en la malferma ceremonio de la somera Olimpiko 2016

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Olimpika Komitato Konga, france Comité Olympique Congolais.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]