Demokratio kaj Kristanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Demokratio naskiĝis en antikva Grekio, sed ĝi ne estis kaj ne povis esti plenplenumita. Fakte, demokratio plenumiĝinta estas politika sistemo, en kiu ĉiu homa estulo gravas samkvante de la aliaj kaj egalas en digneco al la aliaj, kaj do neniu estis ekskludita el voĉdonrajto (kondiĉe ke li estas sufiĉe matura, laŭ leĝo konvencie establita) kaj ĉiuj ĝuas la samajn rajtojn. Inter la antikvaj grekoj ne tiel iradis la aferoj, ĉar oni agnoskis la dignecon, kaj do la rajtojn, nur al la vira plenkreska civitano, sed tion oni rifuzis al la virinoj, al la infanoj, al la fremduloj kaj senhezite justigis sklavecon. [1]

Poste la filozofia racio de la romiaj stoikistoj maturigis la ideon de la egaleco de ĉiuj homoj; sed tiu grava progreso estis malklarigita de malprogreso, ĉar tiuj pensuloj, spite de iuj validaj indicoj de malsama koncepto, paligis la homan dignecon, senigante la homon je kvalita diferenco kompare kun la aliaj estaĵoj, kaj je libera individua volo, kaj spiriteco.

Poste enhistoriiĝis la evento de la kristana mesaĝo kiu koincidas kun la aserto de la egala, netuŝebla kaj nemezurebla digneco de ĉiu homa estulo antaŭ Dio, ĝispunkte ke Jesuo Kristo por ĉiu homo akceptis esti krucumita. Tion konfirmis ne suspektebla Nietzsche kiu estis akrega malamiko al kristanismo ĝin akuzante pri protekto por ĉiu homo, ankaŭ por malfortuloj, ankaŭ malsanuloj, ankaŭ “misfariĝintoj”, tiel ke malpermesiĝu ilia elimino, kiun li konsideris regenera.. “Ĉe Dio – verkis Nietzsche – ĉiuj animoj fariĝas egalaj, sed tio estas la plej danĝera inter ĉiuj eblaj sentencoj! Se oni metas sametaĝe ĉiujn ulojn [...] oni favoras praktikon kiu kondukas al la ruino de la specio: kristanismo estas principo kontraŭa al tiu de la selektado. [...] Tiu universala amo al ĉiuj homoj estas praktike traktada prefero por ĉiuj suferantoj, fiaskintoj, degenerintoj; ĝi, fakte, malpliigis la forton, la respondecsenton, la altan devon foroferi homojn. [...] Kaj tiu pseŭdohumanismo celas ĝuste tion, nome ke neniu homo estu “foroferita”.

Laŭ ties defendantoj, la kristana mesaĝo enkondukis, laŭlonge de la jarcentoj, al la efektiva realigo de la demokratio, ĉiam perfektebla tamen, kaj de la universala voĉdonado, kiuj naskiĝintaj en la medio de kristanaj popoloj estas disvastiĝinta al la tuta homaro. Tamen reale estas klara la konsidero, ke nur post pli da unu jarmilo de kristanismo komencis la timidajn klopodojn por demokratio en mezepokaj urboj fronte al la povo de nobelularo aŭ de reĝoj. Male la vivo de la katolika eklezio estis regata de hierarkio anstataŭ de demokratio. Ne povis kongrui la sankteco (dieca sendito) de la papo kun demokrataj sintenoj aŭ funkciado de la eklezio. Simile la vivo de plej parto de regnoj estis dominata de absolutaj reĝoj aŭ similaj regantoj kaj nur post la Franca Revolucio (18 jarcentojn post la supozata naskiĝo de Kristo) komencis disvastiĝi la pli seriozaj setligoj de demokrataj reĝimoj kaj ĉefe fare de ne tre kristanemaj aŭ ekleziemaj politikistoj.

Oni ligas la eknaskiĝon de demokratio ankaŭ al la disvolviĝo kaj konsciiĝo pri la enhavoj de la koncepto de persono, kiu fontinta el dogmaj bezonoj de Kristanismo difinanta sian kredon, iom post iom konsciigis la tutan medion de la kristanaj landoj eltiriĝintaj ĉirkaŭ la filozofio de personismo de aŭgustenismo, Kartezio, Leibniz, kaj niaepoke Maŭrico Blondel, Søren Kierkegaard, Armando Rigobello. [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Augusto Del Noce, L'epoca della secolarizzazione, Giuffrè, Milano 1970 [3]
  • Giacomo Samek Lodovici [4]
  • Jacques Maritain [5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]