Denaina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denaina lingvo
Dena’ina Qenaga
lingvo • moderna lingvo
Northern Athabaskan
Parolata en Usono
Regiono Alasko en la regionoj de la (fjordo Cook, la lago Clark, kaj la lago Iliamna)
Parolantoj 75
Skribo Latina (denaina varianto)
Lingvistika klasifiko

Na-Denéa
Atabask-ejaka
Atabaska
Norda
Denaina
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 ath
  ISO 639-3 tfn
  Glottolog tana1289
Angla nomo Dena'ina
Franca nomo dena'ina
vdr

La Denaina Lingvo (scienc-liturature literumita Tanaina sed tiakaze ĝenerale prononcata "tanajna") (ISO 693-3 tfn) estas la atabaska lingvo de la regiono ĉirkaŭanta fjordon Cook ("Cook Inlet"). Ĝi estas geografie unika en Alasko kiel la sola alaska atabaska lingvo kies teritorio randas salan akvon. El la tuta denaina loĝantaro de ĉirkaŭ 900 homoj, nur 75-95 membroj ankoraŭ parolas la denainan.

Oni kutime distingas kvar dialektojn:

  1. La supra fjorda — parolata en Eklutna, Knik, Susitna, Tyonek
  2. La ekstera fjorda — parolata en Kenai, Kustatan, Seldovia
  3. La iliamna — parolata en la golfeto Pedro, Malnova Iliamna, areo de la lago Iliamna
  4. La enlanda — parolata en Nondalton, vilaĝo Lime

James Kari faris ampleksan laboron super la lingvo ekde 1972, inkluzivantan lian redakton kun Alan Boraas de la kolektitaj skribaĵoj de Peter Kalifornsky en 1991. Ankaŭ Joan Tenenbaum plenumis ampleksan kamp-esploron super la lingvo en la 1970-oj.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

La denaina estas unu el sep Alaskaj atabaskaj lingvoj kiuj ne distingas phoneman tonon.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La konsonantoj de la denaina en praktika ortografio, kun ekvivalentoj en la IFA indikitaj en kvadrataj krampoj.


Labiala Denta Laterala Alveola Palata Vela Uvula Glota
Plozivo / Afrikato unaspirated (b [b]) d [d] dl [] dz [ʣ] j [ɟ] g [ɡ] gg [ɢ] ' [ʔ]
aspiracia t [] tl [tɬʰ] ts [ʦʰ] ch [] k [] q []
ejektiva t' [] tl' [tɬʼ] ts' [ʦʼ] ch' [] k' [] q' []
Frikativo senvoĉa (f [f]) ɬ [ɬ] s [s] sh [ʃ] x [x] h [χ] ĥ [h]
voĉa v [v] l [l] z [z] zh [ʒ] ŷ [ɣ] gh (ʁ)
Sonoranto m [m] n [n] (r [ɹ]) y [j]


Vokaloj[redakti | redakti fonton]

La 4 vokaloj de la denaina. Notu, ke altaj vokaloj estas malaltigitaj en la ĉirkaŭaĵo de uvularo.


Antaŭa Centra Dorsa
Alta i u
Meza e [ə]
Malalta a

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Balluta, Alex & Gladys Evanoff. 2004. Dena'ina Qenaga Du'idnaghelnik (Dena'ina Words Sound Pretty) (~Denainaj vortoj sonas belaj). Dena'ina Phrases (~Denainaj esprimoj) 1: Nondalton-a Dialekto, red. de Olga Müller. Fairbanks: Alaska Native Language Center; Anchorage: Alaska Native Heritage Center. [1] Arkivigite je 2006-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • Chickalusion, Maxim, ka. 1980. Q'udi Heyi Niłch'diluyi Sukdu'a: "This Years Collected Stories. (Dena'ina Stories from Tyonek and Illiamna Lake) ~Ĉi-jaraj kolektitaj rakontoj. (Denaina rakontoj de Tyonek kaj la lago Illiamna). Anchorage: National Bilingual Materials Development Center.
  • Ellanna, Linda & Andreo Balluta. 1992. Nuvendaltin Quht'ana: The People of Nondalton. ~La homoj de Nondalton. Vaŝingtono: Smithsonian Institucio Press.
  • Johnson, Walter. 2004. Sukdu Neł Nuhtghelnek: Mi'lL Diri Vi A Story: Stories I Recall From Growing Up On Iliamna Lake. Rakonto: Rakontoj kiujn mii memoras de kreskado ĉe la lago Iliamna. Fairbanks: Alaska Aŭtoĥtona Lingva Centro.
  • Kalifornsky, Peter. 1991 "K'tl'egh'i Sukdu, A Dena'ina Legacy: The Collected Writings of Peter Kalifornsky" edited by James Kari and Alan Boraas. Fairbanks: Alaska Native Language Center. ~Denaina heredaĵo: La kolektitaj skribaĵoj de Peter Kalifornsky"
  • Kari, James. 1975. A classification of the Tanaina dialects. Anthropological Papers of the University of Alaska 17:49-55. ~Klasifiko de la Tanaina dialektoj.
  • Kari, James, Priscilla Russell Kari and Jane McGary. 1983. Dena’ina Ełnena: Tanaina Country. Fairbanks: Alaska Native Language Center. Inkluzivas bonan bibliografion kaj multajn fotojn.
  • Kari, Priscilla Russell. 1987. Tanaina Plantlore: Dena’ina K’et’una. 2-a eld. Anchorage: Alaska Park Service. Ethnobotanio kaj multa alia kultura informo.
  • Mithun, Marianne. 1999. The languages of Native North America. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-23228-7 (mmk); ISBN 0-521-29875-X. ~La lingvoj de Aŭtoĥtona Nordameriko.
  • Osgood, Cornelius. 1937. Contributions to the Ethnography of the Tanaina. Yale University Publications in Anthropology, 16. ~Kntribuaĵoj al la etnografio de la Tanaina.
  • Stephan, Sava. 2005. Upper Inlet Dena’ina Language Lessons, ed. by James Kari. Anchorage: Alaska Native Heritage Center. [2] Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine ~Lingvaj lecionoj de la supra-fjorda denaina ,
  • Tenenbaum, Joan. 1978. Morphology and semantics of the Tanaina verb. (Doctoral dissertation, Columbia University).
  • Tenenbaum, Joan. 2006. Dena'ina Sukdu'a 3-a eld. Fairbanks: Alaska Native Language Center. ISBN 1-55500-090-8.
  • Townsend, Joan B. 1981. "Tanaina." en June Helm, red., Subarktiko: Handbook of North American Indians, vol. 6. Washington, DC: Smithsonian Institution. ~Gvidlibro de la nordamerikaj indianoj
  • Wassillie, Albert. 1980. Nuvendaltun Ht’ana Sukdu’a: Nondalton People’s Stories. Anchorage: National Bilingual Materials Development Center. ~Popolaj rakontoj