Denaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekonomio > Mono > Monunuo > Denaro < Historio


Denaro (simbolo: d) estis arĝenta, monero kiu estis la ĉefa monero en la Okcidento inter jarcentoj 1-a kaj 13-a. Ĝi ankaŭ estas unuo de mono uzata en la enciklopedio, kies valoro estas ĉirkaŭ:

  • US $1,00 de 1980
  • la prezo de unu Big Mac de McDonald's

Laŭ la stato de 2001 ĝi estis 2,92 dolaroj, 3,28 eŭroj aŭ 364 jenoj.

Vidu sube por la preciza difino.

La simbolo por la denaro estas d. La denaro uzas metrajn prefiksojn:

simbolo nomo ekzemplo
md milidenaro 1000 md = 1 d
d denaro  
kd kilodenaro 1000 d = 1 kd
Md megadenaro 1 milionoj d = 1 megadenaro
Gd gigadenaro 1000 Md = 1 gigadenaro
Td teradenaro 1000 Gd = 1 teradenaro

Sed la preciza difino de la valoro en usonaj dolaroj estas:

d = m / e

kie e estas la energio konsumita de la usona ekonomio dum unu jaro, esprimita en ŭatoj (W), kaj m estas la valoro de tiu ekonomio (la MEP) dum la sama jaro, esprimita en dolaroj. Tial la denaro estas la valoro de unu ŭato de ekonomia agado dum unu jaro.

Ekzemple dum la jaro 1995 Usono konsumis 95,95 eksaĵulojn da energio -- t.e., 3042,5 gigaŭatoj -- kaj produktis 7400,5 gigadolarojn da produktoj kaj servoj. Tial la valoro de la denaro en usonaj dolaroj en 1995 estis m / e = 7400,5 / 3042,5 = $2,43. Alivorte, la valoro de la dolaro en 1995 estis 0,4111 denaroj.

Laŭ tio, la valoro de la tri ĉefaj valutoj de la mondo je januaro 2001 estis:

    eŭro          0,3313   d
    dolaro        0,3489   d
    jeno          0,003049 d

Tial la eŭro estas ĉirkaŭ unu triono da denaro. Ĉar la denaro ne estas uzita de iu ajn nacio, ĝia valoro ne suferis pro inflacio. Vidu la paĝon pri valuto por sciiĝi pri ĝia nuna valoro laŭ la senĉese ŝanĝiĝantaj naciaj valutoj.

Por tempoj antaŭ 1914 la difino de la denaro estas:

d = valoro de 115,5 mg da oro

Tial la prezo de oro antaŭ 1914 estis ĉiam, laŭ difino, 8,658 d/g.

Laŭ tio, la prezo de 1 gramo da arĝento:

    jaro       valoro      Ag/Au   loko
    ---------------------------------------------------
    2000       0,057 d     57,7    Britio
    1900       0,54  d     16,0    Britio
    1800       0,58  d     15,0    Usono
    1700       0,58  d     15,0    Francio
    1600       0,72  d     12,0    Francio
    1500       0,72  d     12,0    Francio
    1400       0,72  d     12,0    Francio
    1300       0,87  d     10,0    Francio
    1200       0,72  d     12,0    Francio
    1100       0,72  d     12,0    Francio
    1000       0,72  d     12,0    Francio
     500       0,62  d     14,0    Konstantinopolo
       1       0,72  d     12,0    Romo
    -500       0,64  d     13,5    Lidio
   -1000       0,87  d     10,0    -

La prezo de arĝento falis post la eltrovo de arĝento en Zacatecas kaj Potosí en Ameriko de la hispanoj en la jarcento 16-a, kaj falis multe pli rapide post la eltrovoj en Nordameriko en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

La valoro de iuj historiaj unuoj de mono:


    valuto      valoro    lando/jc              kvanto da metalo

    [[siklo]]         7,2  d  (babilona, jc -VI)    8,37 g da arĝento
    siklo        12,1  d  (hebrea,   jc -VI)   14,1  g da arĝento
    siklo         4,8  d  (persa,    jc -V)     5,57 g da arĝento
    [[dariko]]       72    d  (persa,    jc -V)     8,3  g da oro

    talanto   16600    d  (atena ,   jc -V)     25800  g da arĝento    
    draĥmo       2,77 d  (atena,    jc -V)     4,325  g da arĝento
    obolo         0,46 d  (atena,    jc -V)     0,7208 g da arĝento

    [[statero]]      69    d  (macedona, jc -III)   8 g da oro

    denaro        2,75 d  (romana,   jc -III)   3,89 g da arĝento  98,0%
    pura
    denaro        2,27 d  (romana,   jc  I)     3,36 g da arĝento  93,5%
    pura
    denaro        0,01 d  (romana,   jc  III)

    solido       38    d  (bizanca,  jc VII)    4,4 g da oro   
    dinaro       38    d  (araba,    jc VII)    4,4 g da oro   

    denaro        1,12 d  (angla,    jc  IX)    1,555 g da arĝento

    [[floreno]]      30    d  (florenca, jc XVI)    3,5 g da oro
    [[dukato]]       30    d  (venecia,  jc XVI)    3,5 g da oro
    guldeno      30    d  (nederlanda, jc XVII) 3,5 g da oro

    ekuo         17,0  d  (franca,   jc XVIII) 29,5 g da arĝento
    peso         15,6  d  (hispana,  jc XVIII) 27,0 g da arĝento

    dolaro       13,03 d  (usona,    jc XIX)    1,50465 g da oro
    rupio         6,8  d  (hinda,    jc XIX)   11,7     g da arĝento
    [[franko]]        2,51 d  (franca,   jc XIX)    0,29032 g da oro

    pundo        63,39 d  (brita,    jc XIX)    7,322   g da oro
    ŝilingo      3,17 d  (brita,    jc XIX)    0,3661  g da oro
    penco         0,26 d  (brita,    jc XIX)    0,03051 g da oro

    pundo         0,51 d  (brita,    2001)      -
    dolaro        0,35 d  (usona,    2001)      - 
    eŭro         0,33 d  (eŭropa,  2001)      -
    jeno          0,0030 d (japana,  2001)      -

La talanto ne estis efektiva monero, sed nur unuo de mono. La talanto kaj siklo originale estis babilonaj unuoj de pezo. La babilona siklo estis 8,37 g, la hebrea 14,1 g kaj la persa 5,57 g. La draĥmo kaj denaro ankaŭ originale estis unuoj de pezo: la draĥmo estis 4,29 g, la denaro estis 3,89 g. La grekoj difinis la draĥmon kiel unu 6000-ono da talanto. La araba denaro (dinar) estis 4,2 g.

La arĝento en la romana denaro grade malaperis: en -211 ĝi enhavas 3,9 g da arĝento (2,75 d), sed je 270, ĝi enhavas preskaŭ neniom da arĝento. Je 304 la denaro valoris nur 0,01 d.

La denaro estis la monero, kiun Kristo uzis (ekzemple, en la parabolo de Mateo 20:1-16 kaj la monero kun la bildo de Cezaro en Mateo 22:15-22).

En la 8-a jarcento, Karlo la Granda restarigis la denaron kiel 1,555 g da arĝento (1,12 d). 12 tiaj denaroj = 1 solido, 24 solidoj = 1 pundo. La arĝenta denaro estis la ĉefa monero de okcidenta Eŭropo ĝis la jarcento 13-a. Fakte, la vorto por mono en la hispana (dinero) kaj la portugala (dinheiro), devenas de la denaro.

En la jarcento 13-a, Italio prosperis kaj bezonis moneron pli valoran ol la arĝenta denaro. Tial Florenco eldonis la florenon kaj Venecio la dukaton. Ambaŭ moneroj havis 3,5 g da oro (30 d). Poste Nederlando faris la oran guldenon (floris jc XVII) kaj Britio la oran pundon (63 d, floris jc XIX).

La Thaler estis granda arĝenta monero de Germanio (1450-1600), kiu enhavis 25-30 g da arĝento (14-17 d). Ĝi farĝis la dolaropeso, la ĉefa monero de al hispana imperio (1500-1900), kiu enhavis 27 g da arĝento (15,6 d). Ĝi estis la ĉefa havebla monero en Nordameriko, tial ĝi fariĝis la valuto de Usono. En 1834 la usona dolaro enhavis 24,05 g da arĝento (13,0 d). Por facila kalkulado, la usona dolaro estis difinita kiel 100 pencoj, tial la usona penco (0,14 d) estis simila en valoro al la brita duonpenco (0,13 d).

En Britio en la 19-a jarcento la krono estis 5 ŝilingoj aŭ 15,9 denaroj kaj la gvineo (angle, guinea) estis 21 ŝilingoj aŭ 66,7 denaroj.

En la 20-a jarcento, pro la mondmilitoj, papera mono ne jam estis subtenita de oro kaj arĝento. Tra la jarcenton, la valoro de la pundo kaj la dolaro rapide falis. Tiele en 2000, la valoro de la papera dolaro nur estis 0,35 denaroj aŭ $0,03 laŭ la arĝenta dolaro de la 19-a jarcento. La pundo, kiu plejparte estis 60-65 denaroj inter 1650 kaj 1900, estis nur 0,54 denaroj je 2000, aŭ malpli 1% da la malnova pundo, falinte multe pli rapide ol la denaro sub la romanoj.

La usona dolaro tra la 20-a jarcento:

    jaro       valoro       inflacio
    ---------------------------------
    2000       0,3543  d    
    1990       0,4846  d     3,1 %
    1980       0,9355  d     6,4 %   
    1970       2,1822  d     8,4 %   1973:    prezo de petrolo triobliĝis
    1960       2,8525  d     2,6 %   1965-73: milito en Vjet-Namo
    1950       3,9341  d     3,2 %   
    1940       8,00    d     6,9 %   1941-45: mondmilito
    1930       8,25    d     3,1 %
    1920       7,21    d    -1,4 %   1929:    ekonomia falego
    

Papera mono (mono sen la subteno de metalo) ne nur rapide falis en valoro, sed la valoro por interŝanĝo senĉese kaj freneze variis, kio subpremis la interkomercon de Eŭropo, kie ĉiu nacio havis sian propran valuton. Tial nova valuto, la eŭro, estis enkondukita en la fina jaro de la jarcento, 1999.

Iuj prezoj kaj valoroj esprimitaj en denaroj:

   12,6 Td   monda ekonomio
    3,2 Td   usona ekonomio    

   59,1 Gd   GM     (enspezo, 1999)
   36,9 Gd   Exon  (enspezo, 1999)
   36,5 Gd   Toyota (enspezo, 1999)
   25,1 Gd   la riĉo de Bill Gates (2001,02,06)

    2   Gd   meti unu homon sur la Luno

  300+  Md   la riĉo de Steven SPIELBERG (1995)
  140   Md   la riĉo de Oprah WINFREY (1995)

   20,8 Md   la domo de Bill Gates (1998)
   13   Md   Codex Leicester, notolibro de Leonardo (ankaŭ la posedaĵo de
               Bill Gates)  

   13   Md   Michael JORDAN (enspezo, 1994)

   55,0 kd   nova domo (1970-95, Usono)  
   10,6 kd   meza salajro de usonano

   20   kd   BMW
   5-15 kd   nova aŭto

500-1000 d   persona komputilo

     330 d   fridujo
     250 d   monata luprezo (Novjorko)
     135 d   televido
      80 d   fotilo
      10 d   ĉemizo, robo, libro
     1-2 d   magazino