Saltu al enhavo

Denaskaj Esperanto-parolantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Denaskismo)
Stela parolas pri la lingvo Esperanto

Denaskaj Esperanto-parolantoj (ankaŭ nomataj denaskuloj) estiĝas en familioj, en kiuj oni uzas Esperanton (kaj plej ofte ankaŭ aliajn lingvojn).

Kutime unu el la gepatroj elektas uzi Esperanton kiel ĉefan lingvon en komunikado kun la infano, kiu do akiras la lingvon same kiel aliaj infanoj akiras siajn denaskajn lingvojn. (Kelkfoje tiun rolon transprenas ankaŭ alia familiano, ekzemple avino.) Ordinare tiaj infanoj fariĝas denaske dulingvaj, trilingvaj aŭ eĉ pli plurlingvaj.

Ankaŭ okazas, ke la gepatroj uzas Esperanton inter si, dum ili uzas aliajn lingvojn parolante kun la infano. Tiam la infano, kiu certe volas kompreni ankaŭ tion, kion la gepatroj diras inter si, ofte tamen lernas almenaŭ kompreni Esperanton.

Ekzistas ankaŭ kazoj, en kiuj ambaŭ gepatroj uzas Esperanton hejme inter si kaj kun la infano(j). Tio signifas relative intensan lernadon de Esperanto. En kelkaj el tiuj kazoj la infanoj restas ĝenerale hejme kaj inter si kaj ne iras al infanejo (kie ili lernus la regionan aŭ nacian lingvon). Kelkaj el tiuj infanoj sekve eklernas la nacian lingvon nur enirante en la lernejon. Ili do estas Esperanto-unulingvuloj ĝis proks. la sesa vivojaro.

Zamenhof pri Esperanto kiel familia lingvo

[redakti | redakti fonton]

En letero al Abram Kofman (28-a de majo 1901) L. L. Zamenhof skribis pri la signifo de Esperanto kiel familia lingvo: "Lingvo Internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj."[1]

Gepatroj plej ofte kun sama denaska lingvo

[redakti | redakti fonton]

Oni ĝenerale imagas, ke tio okazas plej ofte en familioj, en kiuj la gepatroj parolas malsamajn lingvojn, kaj renkontis unu la alian ĉe esperantaj kunvenoj. Tiaj familioj ja multas, sed tamen montriĝis, ke iomete pli ofte ambaŭ gepatroj de denaskuloj havas la saman denaskan lingvon. (En kelkaj internaciaj paroj oni ne interparolas en Esperanto kun la infanoj, ĉar oni volas anstataŭe transdoni la gepatrajn lingvojn; krome kelkfoje la paro loĝas en lando kun plia lingvo kaj oni timas superŝuti la infanojn kun sume kvar lingvoj).

Kutime unu el la gepatroj, plej ofte la patro, elektas uzi Esperanton kun la infano. La motivo povas esti riĉigi ties denaskajn sciojn kaj spertojn kaj ankaŭ ebligi al la infano partopreni en la sociaj kontaktoj de la gepatroj kun aliaj Esperanto-parolantoj kaj ties infanoj.

Graveco de Esperanto-renkontiĝoj kaj pliaj kontaktoj

[redakti | redakti fonton]

Al la lingvoscioj de denaskuloj multe helpas, se la gepatroj regule kunportas siajn infanojn en esperantaj vojaĝoj kaj al esperantaj kunvenoj. Samtempe tre utilas inviti esperantlingvajn gastojn, kiuj ne parolas la surlokan lingvon. Tio neprigas paroli la lingvon en la ĉiutaga hejma kunteksto, tiel ke Esperanto ne restu nur iu "feria" lingvo, sed iĝu vere ofte uzata. En modernaj cirkonstancoj eblas uzi sonregistrojn, malproksiman interparolon per telefono kaj Skajpo kaj aliaj rimedoj.

Precipe grave estas por denaskuloj renkonti esperantlingvajn samaĝulojn. La jara Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazas samtempe kun la plej granda esperanta kunveno, la Universala Kongreso. La Kongreseto estas organizita sub la gvidado de la faka sekcio de UEA pri familioj, Rondo Familia. Dum la IIK estas por ĉiuj infanoj inter 6 kaj 12 (aŭ 14) jaroj (do ankaŭ tiuj, kiuj uzas Esperanton malofte), la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj direktiĝas al infanoj, kiuj pli malpli ĉiutage hejme aŭdas Esperanton. Ĝi tial intertempe ludas pli gravan rolon por denaskuloj ol la IIK. Ankaŭ aliaj familiaj renkontiĝoj, kiuj estiĝis en la pasintaj jardekoj, kiel Novjara RenkontiĝoPrintempa Semajno Internacia ludas gravan rolon kiel renkontiĝejo de dudeko da denaskulaj infanoj kaj junuloj el kvin ĝis dek diversaj landoj.

Aliaj rimedoj: libroj, kantoj, filmoj, ludoj

[redakti | redakti fonton]

Kompreneble por la denaskaj infanoj ankaŭ necesas libroj, kantoj kaj aliaj materialoj en Esperanto. Kelkaj infanfilmoj ekzistas nun, kaj pli kaj pli da ludoj en interreto, ekzemple la skrablo.

Lingva nivelo kaj posta evoluo

[redakti | redakti fonton]

La lingva nivelo de denaskaj esperantoparolantoj tre varias. La regulaj partoprenantoj de Esperanto-renkontiĝoj kutime atingas plenan fluecon; aliaj kun malofta kontakto al pliaj (samaĝaj) Esperanto-parolantoj kelkfoje ne. Iuj denaskuloj ekaktivas en la Esperanto-movado, sed aliaj restas plene ekster ĝi kaj la Esperanto-komunumo, kaj eble eĉ tute forlasas Esperanton kiel plenkreskuloj. Tio ŝajne hodiaŭ okazas malpli ol en pli fruaj jardekoj, ĉar la denaskuloj nun havas pli da kontakto inter si.

Ĝenerale eĉ la plej bonaj denaskuloj parolas la lingvon apenaŭ rimarkeble pli bone ol la elito de nedenaskaj Esperantistoj, kaj la denaskuloj ne havas en Esperanto tian gvidan rolon, kian havas denaskuloj en ordinaraj lingvoj. Verŝajne ili tamen havas iom pli da influo en Esperantujo ol la aliaj - necesas ja konsideri, ke hodiaŭ nur ĉirkaŭ 1 % de la (regula) Esperanto-parolantaro estas denaska (proksimume 1000 denaskuloj inter 100.000 regulaj uzantoj).

Inter 200 vikipedio-kunlaborantoj, kiuj indikis almenaŭ nivelon 3 en Esperanto (3: "alta aŭ flua nivelo"; 4: "preskaŭ kiel denaskulo"), troviĝis 9 (do ĉirkaŭ 4,5 %), kiuj parolas la lingvon denaske (stato de aŭgusto 2008; en jan. 2014 estas 243 kun nivelo 3, 84 kun nivelo 4 kaj 7 kun denaska nivelo, do ĉirkaŭ 2 % da denaskuloj inter 243+84=327. Aŭ 7 denaskuloj inter 84 preskaŭ-denaskuloj, do 8,3 %)[2].

Eblas konstati du aferojn:

  1. Denaskuloj ne estas "sklavoj" aŭ "devigataj resti en la movado" aŭ en la Esperanto-komunumo. Ili - plej malfrue kiel junuloj - tute libere povas elekti, kion fari.
  2. La fenomeno de denaskuloj neniel detruas ajnan lingvan neŭtralecon de Esperanto. Kelkaj homoj ne komprenas tion, verŝajne ĉar ambaŭ aferoj normalkaze ne estas disigeblaj. La klarigo estas simpla: Male al etnaj lingvoj, Esperanto estas lernebla ĝis kvazaŭ denaskula nivelo. Tial denaskuloj ne havas daŭran lingvan avantaĝon kaj sekve ne restas iu elito, kiu pro sia avantaĝa situacio havas hegemoniajn fortojn. Ĝuste tio ne validas por etnaj lingvoj, pro kio oni ofte argumentas, ke "neŭtrala lingvo ne povas esti ies gepatra lingvo". Oni rekonsciu pri tio, ke tiu "nenies gepatra lingvo" nur estas valida kondiĉo por "neneŭtraleco" se denaskeco alportas lingvan nivelon, kiun ne eblas akiri alimaniere.

Laŭ la UEA-jarlibro de 1966, la unua flue parolanta denaska esperantisto estis Emilia Gastón el Hispanio, naskita la 2-an de junio 1904 kiel filino de Emilio Gastón. La unuaj gravaj Esperanto-aktivuloj, kiuj lernis la lingvon denaske, estis Inés Gaston (naskita la 12-an de septembro 1906) kaj Ino Kolbe (naskita la 28-an de februaro 1914). En 1935 la Esperanto-gazeto Hungara Heroldo raportas, ke bulgara esperantisto Boris Vasilev havis kun hungara esperantistino filinon Laŭra, kiu 2-jaraĝa estis tiam "unika esperantistino en la mondo, ne scianta alian lingvon".

En 1957 publikiĝis raporto pri enketo rilate la nombron de infanoj kreskantaj kun Esperanto kiel denaska lingvo: sume 154 en 19 landoj[3]. En la Jarlibro de 1961 oni publikigis liston de denaskuloj en la mondo. Aperis 58 nomoj.[4] La 'Cirkulaĵo por Esperantlingvaj Familioj kaj Paroj' estis sendita al 283 paroj aŭ familioj en januaro 1995[5]. Oni povas supozi ke en ili vivis proks. 400 - 600 esperantlingvaj infanoj.

Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

La unua formo de organiziĝo de la denaskuloj estis la Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj (REF), kiujn iniciatis István Nemere en 1967 kaj kiujn ekorganizis Ernő Csiszár kun sia edzino Zsuzsa dum pluraj jaroj ekde 1979.

Gazetoj por Esperanto-familioj, interreta komunikado

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1948 aperis la unua periodaĵo por Esperanto-familioj, "Bulteno Gepatra", eldonata de Esperanto Press ĝis 1960. En 1967 ĝian rolon transprenis "Gepatra Bulteno". En la 1960-aj jaroj aperis porinfana gazeto "Nia voĉeto", kiu celis helpi denaske parolantajn infanojn. "Cirkulaĵo por Esperantlingvaj Paroj kaj Familioj" aperis ekde 1987, ĝis almenaŭ 1996 (laŭ Corsetti, 1996: 265). Nuntempe aperas "Familia Esperanto".

Ekzistas retlisto DENASK ĉe Google-grupoj (pli frue: denask-l; ekde proks. 1995).

Nombro kaj denaskuloj de dua kaj tria generacio

[redakti | redakti fonton]

En 2019 resumaro de ĉiuj ekzistantaj taksadoj nombras inter kelkaj centoj kaj 2,000 denaskuloj en la tuta mondo[6].

Harald Haarmann (2002) parolas pri pluraj mil homoj, kiuj lernas Esperanton kiel denaskan lingvon; li aldonas, ke intertempe "ekzistas denaskuloj de dua kaj eĉ tria generacio"[7]. La informo pri denaskuloj de dua kaj tria generacio legeblas jam en "The Encyclopedia of Language and Linguistics", 1994[8]. Renato Corsetti publikigis studon en 1996, laŭ kiu tiam la "Rondo Familia" havis registron pri proks. 350 familioj, en kiuj la infanoj kreskas kun Esperanto (oni povas supozi, ke temis pri sepcento da infanoj)[9].

La takso de almenaŭ mil homoj estas ĝenerale akceptata konsiderante, ke ekzemple jam dum pli ol dudek jaroj en REF regule partoprenas 30 - 40 denaskulaj infanoj inter kelkaj monatoj kaj proks. 15 jaroj.

En 1957 en Gepatra Bulteno publikiĝis rezulto de enketo, laŭ kiu estis trovitaj 154 denaskuloj en 19 landoj. En la Jarlibro de 1961 oni publikigis liston de denaskuloj en la mondo, en kiu aperis 58 nomoj[10]; en 1962 estis 67 nomoj[11], en 1965 estis 83 listigitaj denaskuloj[12].

La "denaskulo" en la esperanta literaturo

[redakti | redakti fonton]

La unua literaturaĵo kiu traktas la socian rolon de esperanto-familioj estas la triakta dramo La familio de Anto Speri de Giorgio Silfer (2003).

La temon ankaŭ traktis satire Serge Sire. (Bildstrio aperinta en "Le Monde de L'Espéranto" Num 555) kaj Sara Larbar, denaskulino, en ŝia romano 'Karuseloj'[13]

Fremdeca premo de eksterfamiliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Gilbert R. Ledon kiel patro kiu uzis Esperanton kiel familian lingvon dum jardekoj, substrekis en eseo[14] ke la plej danĝera por la uzo de Esperanto en la familio estas la premo de la eksterfamiliaj lingvoj, precipe la nacia, loka lingvo. Por supervivi kaj venki tiun premon lia startpunkto estis ke "ni devas atingi psikologian staton kie ni devas konsideri nin, la uzantoj de Esperanto en familio, kiel normaluloj". Li substrekis ke tiu starpunkto funkciis ĉe ili dum jardekoj aplikante jenan strategion: 'En rondo kun eksterfamiliaj homoj, kvankam laŭdire tio estas malĝentila, eble malrespekta, kiam mi min direktis al mia edzino, mi nur uzis Esperanton, eĉ se mi poste devis traduki tion kion mi diris por la grupo. Mi same agis rilate al miaj infanoj, kiuj cetere ofte hontis pro mi..".

Esperanto-denaskularo kaj Esperanto kiel "vivanta lingvo"

[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke lingvo mortas, kiam forpasas la lasta denaskulo. Analoge estas konsekvence konsideri Esperanton "vivanta lingvo", kiam konstateblas, ke ekzistas denaskuloj - ne nur kelkaj, sed denaska komunumo de proks. mil homoj, kiel hodiaŭ. Sabine Fiedler raportas, ke por eksteruloj ekscio pri la ekzisto de denaskuloj ofte kondukas al la konstato, ke Esperanto estas "vera" lingvo (2010: 163); la samon spertis ankaŭ aliaj Esperanto-parolantoj. La informo pri la denaskularo montriĝas kiel tre efika maniero por klarigi, ke Esperanto estas vera kaj vivanta lingvo. Certe multaj Esperanto-parolantoj opinias, ke Esperanto estis vivanta lingvo jam sen konsideri la grandiĝon de la denaskularo (pro literaturo, flua kaj ĉiutaga uzado k.s.). Tiel esprimis sin ankaŭ en 2004 la Lingvoscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio (dokumento). La argumentado pri la kaŭzoj de la vivanteco de Esperanto tamen nun malpli gravas, ĉar tiu vivanteco estas intertempe klara laŭ ĉiuj eblaj kriterioj.

Ĉu Esperanto ne estu denaska lingvo?

[redakti | redakti fonton]

En kelkaj tekstoj troviĝas la opinio, ke Esperanto ne estu denaska lingvo aŭ almenaŭ ne estis kreita por tio. Laŭ la konvinko de Sabine Fiedler [15] la ekzisto de denaskuloj kontraŭas la esencon de planlingvo, kiu antaŭ ĉio ebligu samrajtan komunikadon per tio, ke ĉiu devas lerni ĝin. Aliflanke ŝi konstatas, ke la ekzisto de denaskuloj en diskutoj ofte montriĝas kiel argumento, ke Esperanto estas "vera" lingvo, pro kio ŝi volonte mencias la fakton. Johannes Klare raportis[16], ke André Martinet vidis en Esperanto la avantaĝon, ke kvazaŭ ĉiu parolas tiun lingvon kiel denaskan lingvon - ke ĉiuj komunikaj partneroj devas unue lerni ĝin kaj ke neniu havas avantaĝon kiel denaskulo. Detlev Blanke konstatis en 2001 en artikolo pri lingvopolitiko, ke etnaj lingvoj kutime havas la funkcion esti denaska lingvo, dum planlingvo kiel Esperanto ne estis kreita por tio[17].

En multaj tekstoj de Esperanto-parolantoj oni apenaŭ mencias la denaskulojn. Humphrey Tonkin en 2015 prezentas Esperanton sur dek paĝoj; pri denaskuloj aperas la mencio, ke ekzistas neniu L1-parolanto pri kiu paroli ("no L1 users to speak of"); krome laŭ Tonkin Esperanto estas dua lingvo por kvazaŭ ĉiuj ĝiaj parolantoj [18]. Introduction: In Search of Esperanto. Interdisciplinary Description of Complex Systems 12 (2), p. 182-192). Same UEA okaze de la tago de la gepatra lingvo plurfoje informis sen mencii la Esperanto-denaskulojn (2017: 21-a de februaro. Internacia Tago de la Gepatra Lingvo). Ankaŭ en personaj komunikoj multaj Esperanto-parolantoj informis, ke ili al eksteruloj ne mencias la denaskulojn, ĉar ili kredas, ke ties ekzisto forigas la argumenton de samrajteco.

Literaturo pri denaskuloj (inkl. de scienca)

[redakti | redakti fonton]

Laŭ aperjaro

  • Butler, M.C. (1921). Infana Esperanto. Literaturo. 12 (Okt. – Dec. 1921) (laŭ Corsetti, 1996: 265)
  • (Raporto pri enketo rilate la nombron de infanoj kreskantaj kun Esperanto kiel denaska lingvo: sume 154 en 19 landoj. Gepatra Bulteno 1957/4; laŭ Corsetti (1996: 265))
  • Fischer, Rudolf-Josef (1981). Dulingva edukado en Esperanto kaj la gepatra lingvo. En: Eŭropa dokumentaro 30, 18-20
  • Wacha, Balázs (1986). Esperanto kaj ĝia uzado en familio. En: Kontribuo al Lingvaj Teorio kaj Praktiko IV. Poprad: Slovakia Esperanto-Asocio, 61-73
  • Tišljar, Zlatko (1988). Ĉu denaskismo, kial ne? El Popola Ĉinio 5/1988. Represo en: Tišljar, Zlatko. Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Maribor, Zagreb. 1997, pp. 151-154
  • Golden, B. (1991). Pli da sciigoj pri la familio Köry/Kovary. Ĉirkulaĵo por esperantlingvaj paroj kaj familioj 13 (Julio 1991): 11. (Pri denaskulo en la jaro 1919 en Ĉeĥoslovakio, laŭ Corsetti, 1996: 264)
  • Versteegh, Kees (1993). Esperanto as a first language: language acquisition with a restricted input. Linguistics 31, 539-555.
  • Corsetti, Renato (1993). Macchina daddy lampo: alcune osservazioni su un caso di trilinguismo dalla nascita in italiano, inglese ed esperanto. L'esperanto. Numero speciale. 6/1993
  • Tišljar, Zlatko (ed.) (1995). Internacia Familio - Utopio au Realajo? Maribor: Inter-kulturo.
  • Csiszár, Ernö (1995, ne indikita): Dulingve – pli simple. Kajeroj por multlingveco 2. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio
  • Corsetti, Renato (1996). A Mother Tongue Spoken Mainly by Fathers. Language Problems and Language Planning 20: 263–273
  • Corsetti, Renato (1996). Esperanto kaj kreolaj lingvoj: komunaj kaj malkomunaj trajtoj en la kreoliĝo. En: Kosecky, S. (red.). Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo. Bratislavo (Esprima). pp. 11-36
  • Bergen, Benjamin K. (2001). Nativization processes in L1 Esperanto. Journal of Child Language 28: 575–595.
  • Corsetti, Renato; M.A. Pinto; M. Tolomeo (2004). Regularizing the regular: The phenomenon of overregularization in Esperanto-speaking children. Language Problems and Language Planning 28 (3/2004): 261–282.
  • Lindstedt, Jouko (2006). Native Esperanto as a Test Case for Natural Language.
  • Sakaguchi, Alicja (2006): Einige Bermerkungen zur dreisprachigen Erziehung meiner Kinder (Polnisch – Esperanto – Deutsch). En: Cirko, L. / Grimberg, M. (Hrsg.): Phänomene im syntaktisch-semantischen Grenzbereich. Dresden: Neisse-Verlag, 133-143.
  • Csíszár-Salomon, Pálma (2009): Duboj kaj demandoj pri familia lingvo. En: Koutny, Ilona (Red.): Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi. Poznań: ProDruck&Steleto, 311-319.
  • Inés M. Jimenéz (2009): Mut zur Mehrsprachigkeit. So erziehe ich mein Kind in einer Fremd- oder Zweitsprache. Engelschoff: Auf dem Ruffel.
  • Lindstedt, Jouko (2010). Esperanto as a family language. En: F Dervin (ed.) , Lingua francas : La véhicularité linguistique pour vivre, travailler et étudier. L'Harmattan, pp. 69-80 .
  • Fiedler, Sabine (2010). Zur Rolle des Esperanto-Muttersprachlers innerhalb und außerhalb der Plansprachengemeinschaft. En: Fiedler, Sabine (Hg.), Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen. Beiträge der 19. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. V., 27.-29. November 2009 in Berlin (Interlinguistische Informationen, Beiheft 17), 163–174. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik.
  • Fischer, Rudolf-Josef (2011). Esperanto im Quasi-L1-Erwerb. En: Brosch, Cyril, kaj Fiedler, Sabine (eld.): Florilegium Interlinguisticum. Festschrift für Detlev Blanke zum 70. Geburtstag. Lang: Frankfurt a.M., 285-295
  • Fiedler, Sabine (2012). The Esperanto denaskulo: The status of the native speaker of Esperanto within and beyond the planned language community. Language Problems and Language Planning 36. pp. 69-84
  • Lindstedt, Jouko (2016). Ĉu infana esperanto estas natura esperanto? En: Federico Gobbo (red.). Lingua, politica, cultura. Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti. New York (Mondial), pp. 250-258
  • Calligari, Ella (2022), Esperanto inter adopta kaj denaska lingvo: kial antaŭjuĝas la profesiaj lingvistoj? Literatura Foiro, organo de la PEN-centro, jaro 53, oktobro 2022, n-ro 319, paĝoj 283-287.

Konferencoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1996, Bratislava, organizita de Rondo Familia kaj Bratislava Centro por Familiaj Studoj (laŭ Corsettti, 1996: 270)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Letero de LLZ al Kofman (1901)
  2. Gepatra Bulteno 1957/4; laŭ Corsetti (A Mother Tongue Spoken Mainly by Fathers. 1996: 265)
  3. Laŭ informo de Kata Bodnarova en la forumo de Esperanto.sk[rompita ligilo].
  4. Renato Corsetti. A Mother Tongue Spoken Mainly by Fathers. 1996: 265
  5. Blogo Denaskuloj, "Kiom da denaskuloj estas en la tuta mondo"
  6. Haarmann, Harald. Kleines Lexikon der Sprachen. Von Albanisch bis Zulu. 2., überarb. Aufl. 02.10.2002; 455 S. Verlag: Beck, C H; ISBN 978-3-406-49423-9. P. 115/117 kaj sekvaj. Rete parte sur Haarmann (leksikono)
  7. The Encyclopedia of Language and Linguistics, ed. R.E. Asher, Oxford: Pergamon, 1994 (vol. 3, pages 1143-1145): "There is no other case in linguistic history of something that started as an intellectual scheme, a project on paper, being transformed into a language with native speakers of the second and indeed the third generation."
  8. Renato Corsetti. A Mother Tongue Spoken Mainly by Fathers. Language Problems & Language Planning, Volume 20, Number 3, 1996, pp. 263-273(11)
  9. Jarlibro de UEA, 1961, Unua parto, p. 60 - 61
  10. Jarlibro 1962, Unua parto, p. 62 - 64
  11. Jarlibro 1965, Unua parto, p. 88 - 90
  12. Sara Larbar, Karuseloj, p. 133-135 (senkopirajte kaj senpage elŝutebla Arkivigite je 2016-05-09 per la retarkivo Wayback Machine, PDF, 135 pp),1987, originala romano en Esperanto, dediĉita al la denaskaj Esperanto-parolantoj.
  13. Gibert R. Ledon, 'Familia lingvo : Esperanto', Laŭte!, nro. 140, marto 1999, p. 36-37, 18pp.
  14. (2010: 163)
  15. (2010: 25, 27, 29)
  16. (Detlev Blanke. Plansprachen und europäische Sprachpolitik, p. 89)
  17. (p. 183-184 en Humphrey Tonkin (2015)