Denbighshire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denbighshire
Graflando
Blazono
ĉefareo de Kimrio [+]

LandoKimrio

Koordinatoj53° N, 3° U (mapo)53.086666666667-3.3544444444444Koordinatoj: 53° N, 3° U (mapo)
ĈefurboRuthin
- koordinatoj53° N, 3° U (mapo)53.086666666667-3.3544444444444Koordinatoj: 53° N, 3° U (mapo) [+]
Areo836,7452 km² (83 675 ha) [+]
Loĝantaro95 330 [+] (2018)

ISO 3166-2GB-DEN

Denbighshire (Tero)
Denbighshire (Tero)
Denbighshire en Kimrio

Denbighshire (Kimrio)
Denbighshire (Kimrio)
DEC

Map
Denbighshire

Vikimedia Komunejo:  Denbighshire [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Bodelwyddan.

Denbighshire (angla prononco [denbigŜAJ], kimre Sir Ddinbych [ˌsiːr ˈðɪnbɨ̞χ]) estas graflando en nordorienta Kimrio. Ties limoj diferencas el la samnoma historia graflando. Tiu parto de Kimrio enhavas la plej antikvajn pruvojn de konata homloĝado – Pontnewydd (Bontnewydd-Llanelwy) estas kuŝejo el Paleolitiko kiu havas restaĵojn de Neandertaloj el antaŭ 225 000 jaroj. Estas ankaŭ gravaj kasteloj kiel tiuj de Denbigh, Rhuddlan, Ruthin, Castell Dinas Bran kaj Bodelwyddan. St Asaph, unu el la plej malgrandaj urboj de Britio, havas unu el ties plej malgrandaj anglikanaj katedraloj. Denbighshire estas limigita per marbordo norde kaj montetoj oriente, sude kaj okcidente. La rivero Clwyd dominas larĝan fekundan valon kun malmulta industrio. Ekzistas agrikulturo en la Valo de Clwyd kaj bestobredado de bovoj kaj ŝafoj en la supraj teroj. La marbordo allogas turistojn; piedirantoj vizitas la montaron Clwydian, formante Areon de Elstara Natura Beleco kun la supra valo de Dee. Llangollen estas hejmo de la Internacia Eisteddfod muzikfastivalo ĉiun julion.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La per boatoj navigebla Akvedukto Pontcysyllte en Kimrio vidita el la valo sube.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Attractions in Clwyd". Britain Express. Alirita la 1an de Januaro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] pejzaĝoj de Denbighshire

53° 05′ 12″ N 3° 21′ 16″ U / 53.08667 °N, 3.35444 °U / 53.08667; -3.35444 (mapo)