Dendrologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dendrologio (el la antikvaj grekaj. vortoj δένδρον (dendron) „arbo“ kaj λόγος (lógos), "instruo, scienco") aŭ arbologio [1] estas la instruo pri la arboj kaj arbustoj. Temas pri subfako de la scienco botaniko, kiu traktas la lignoriĉajn plantojn, aparte arbojn, arbustojn kaj iujn grimpajn plantojn.

Ĉar la lignoriĉaj plantoj apartenas al tre malsamaj taksonoj, kaj aliflanke ene de pluraj unuopaj plantaj genroj ekzistas lignaj kaj senlignaj plantoj, la utilo de pure dendrologia klasifiko estas tre limigita. La fokuso de esploro kaj apliko de la subfako estas la kultivo de ligno unuflanke kaj la esploro de la kultura utiligo de arboj kaj arbustoj kiel dekoraj plantoj en parkoj kaj ĝardenoj. Tial la dendrologio precipe atentiĝas aparte en forsto- kaj ĝardeno-sciencaj institucioj.

Kiel antikva fondinto de la dendrologio konsideriĝas la greka filozofo kaj natursciencisto Teofrasto de Eresos, kiel moderna refondinto aŭ remalkovrinto de la scienco la germano Carl Ludwig Willdenow.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 226

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]