Daniel Dennett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Deneto)
Daniel Dennett
Persona informo
Daniel Clement Dennett
Naskonomo Daniel Clement Dennett III
Naskiĝo 28-an de marto 1942 (1942-03-28)
en Bostono
Morto 19-an de aprilo 2024 (2024-04-19) (82-jaraĝa)
en Portland
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo Phillips Exeter • Universitato Wesleyan • Universitato Harvard • Kolegio Hertford vd
Subskribo Daniel Dennett
Profesio
Okupo filozofoverkistoprofesoro • scienca esploristo vd
Laborkampo filozofio de mensokognosciencolibera volofilozofio de la religio vd
Aktiva en Harvard vd
Doktoreca konsilisto Gilbert Ryle vd
Verkado
Verkoj Consciousness Explained ("Konscio klarigita", 1991)
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Daniel Dennett

Daniel Clement DENNETT [DENjel DENet] (naskiĝis la 28-an de marto 1942 — mortis la 19-an de aprilo 2024) estis usona filozofo, sciencisto pri kogneco kaj verkisto.

Lia verkado fokusiĝas je la filozofio de menso kaj filozofio de scienco. Tiele li verkis plurajn librojn traktantajn evolucion kaj konscion. Li apartenis al la Bright-movado, kaj estas unu el la "novaj ateistoj", kiu inkludas ankaŭ Richard Dawkins, Christopher Hitchens kaj Sam Harris.

Li strebis klarigi la homan psikon surbaze de la teorio de evoluo kaj la principo de scienca reduktismo. Komenciĝante kun sia unua libro (lia doktora disertaĵo) li dividas la problemon de klarigado de la menso en la bezonon de teorio de konscio kaj teorio de enhavo. Lia ĉefa verko estas Consciousness Explained ("Konscio klarigita", 1991).

Li interalie ellaboris tute materiisman klarigon pri konscio. En tio li sekvas je Hobbes kaj staras kontraŭ Kartezio, kaj penas fari por la menso tion, kion Darvino, Crick kaj aliaj faris por onia kompreno de vivo. Li estis studento de Ryle kaj Quine.