Saltu al enhavo

Denisova hominido

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Denisova hominido estas homspecio, kies restaĵojn oni trovis en Altajo (Rusio). La restaĵo estas la tria (ekstera) fingromembro (Phalanx distalis) de la malgranda fingro de iu individuo el genro homo. Ĝi estas ĝis ties malkovro nekonata specio, kiu vivis – laŭ analizo de la fosilio – antaŭ 48.000 ĝis 30.000 jarojn. La restaĵojn trovis rusaj sciencistoj en 2008 en la Denisova kaverno en suda Siberio. La unua scienca priskribo de la fosilio okazis en marto de 2010 en la fakĵurnalo Nature.

La esplorista grupo de Johannes Krause kaj Svante Pääbo de Max-Planck-Instituto por Evolucia Antropologio en Lepsiko sukcesis sekvenci la mitokondrian DNA de la trovitaĵo. La diskonigo de la rezultoj de la DNA-analizo kaŭzis dismondan ekscitiĝon, ĉar la fosilio estis pruvaĵo pri nekonata parenca hominido al Neandertala homo kaj la Homo sapiens.

Hibridigo de Denisovano kun Neandertalo

[redakti | redakti fonton]

Genetikaj analizoj faritaj en 2013, komparante Denisovanon kun Neandertalo malkovrita ĉe la sama loko, rivelis lokan hibridigon, kiu kontribuis ĝis 17% de Neandertala genaro al la Denisovana genaro, kaj ankaŭ donis pruvojn de hibridigo kun alia, ankoraŭ nekonata, arkaika homaro.

En 2018, DNA de ostofragmento trovita en la Kaverno Denisova, tiu de adoleska knabino, kiu mortis ĉirkaŭ la aĝo de 13 jaroj antaŭ proksimume 90 000 jaroj, montris, ke ŝi estis hibrido de Neandertala patrino kaj Denisovana patro. Ĉi tio estas la unua rekta pruvo de unua-grada hibridigo inter homaj specioj. Oni nomis tiun adoleskan knabinon Denny.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]