Denisovko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Denisovko
ruse Денисовка
ukraine Денисівка
krime-tatare Suin Acı
La ĉefa strato de la vilaĝo
La ĉefa strato de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Trudova komunumo
Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 13′ O (mapo)44.92534.223611111111Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 13′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: 370 m
Areo: 1,14 km²
Loĝantaro: 1000 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97534
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Suin-Aĝi (antaŭ 1948)

Oficiala paĝaro nekonata

Denisovko (Krimeo)
Denisovko (Krimeo)
DMS
Denisovko
Denisovko
Denisovko
Situo de Denisovko sur la mapo de Krimeo
Denisovko (Simferopola distrikto)
Denisovko (Simferopola distrikto)
DMS
Denisovko
Denisovko
Denisovko
Situo de Denisovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Trudova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Denisovko en la Komunejo
vdr

Denisovko (ruse Денисовка, ukraine Денисівка, krime-tatare Suin Acı) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1000 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo havis krime-tataran nomon Suin-Aĝi. La moderna nomo estis donita omaĝe al sovetia aviadisto Konstantin Denisov[2][3].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas ses kilometrojn sudoriente de Simferopolo, etendiĝante je kelkaj kilometroj laŭlonge de la rivero Malgranda Salgiro (ĉefe sur ĝia maldeksta bordo). Krom Simferopolo la plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Strogonovko, situanta 1,5 kilometrojn sube laŭ la fluo de la rivero (nordokcidente), kaj Ivanovko, situanta 1 kilometron nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua fidinda skriba mencio pri Denisovko (sub la nomo Gusein Gaĝi) aperis en la jaro 1784. Ekde la jaro 1802 en ĉiuj oficialaj dokumentoj estas uzata la nomo Suin-Aĝi. Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 19 kortoj kaj estis loĝata de 125 krime-tataroj kaj 10 ciganoj.

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo ege malkreskis pro amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion. Tiel, laŭ la informoj de la jaro 1864 la vilaĝo estis loĝata de nur 6 homoj. Tamen, iom post iom la vilaĝo kreskis: en la jaro 1887 en ĝi loĝis jam 48 loĝantoj.

Laŭ la rezultoj de la tutsovetia censo de la jaro 1926 en la vilaĝo loĝis 120 homoj (inter ili 106 krime-tataroj, 8 rusoj, 3 germanoj, 2 ukrainoj kaj 1 estono). Dum la Dua mondmilito multaj vilaĝanoj partoprenis la partizanan movadon, pro kio la vilaĝo (same kiel multaj najbaraj vilaĝoj) estis forbruligita fare de la germanoj[3].

En la jaro 1944 post la deporto de la krime-tatara loĝantaro la vilaĝo (same kiel multaj aliaj vilaĝoj kaj regionoj de Krimeo) preskaŭ senhomiĝis, pro kio oni organizis amasan transloĝigon de la kamparanoj el diversaj regionoj de RSFSR[4]. La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita de Suin-Aĝi al Denisovko[5] omaĝe al fama ĉasaviadisto, Heroo de USSR Konstantin Denisov[3].

Ĝis la jaro 1975 la vilaĝo estis centro de la Denisovka komunumo[3]. Ekde la jaro 1975 Denisovko apartenas al la Trudova komunumo

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1805 — 1355 homoj (125 krime-tataroj, 10 ciganoj)
  • 1864 — 6 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1887 — 48 homoj
  • 1926 — 120 homoj (106 krime-tataroj, 8 rusoj, 3 germanoj, 2 ukrainoj, 1 estono)
  • 1939 — 298 homoj
  • 1989 — 1465 homoj
  • 2001 — 1000 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La Denisovka mezlernejo

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1000 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1081 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 114,2 hektaroj, la kvanto de kortoj estas ĉirkaŭ 400[3]. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo.

Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj apudaj vilaĝoj. En la vilaĝo estas mezlernejo, antaŭlernejo kaj klubo; ĉe la mezlernejo funkcias muzeo, dediĉita al la historio de Denisovko kaj kelkaj apudaj vilaĝoj[3]. Apud la vilaĝo oni trovis neolitikan setlejon, dum en unu el kurganoj apud la vilaĝo estis trovita skita tombo[3], tamen tiuj arkeologiaj trovaĵoj nun havas neniun turisman allogecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje