Dennis Ritchie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dennis Ritchie

Dennis MacAlistair RITCHIE [DEnis mekEliste RIĉi] (naskiĝis la 9-an de septembro 1941 en Bronxville, Novjorkio; forpasis la 12-an de oktobro 2011 en Berkeley Heights, Nov-Ĵerzejo) estis komputikisto, kiu forte influis la programlingvojn B, BCPL kaj C kaj la mastrumajn sistemojn Multics kaj Unikso.

En 1983 li ricevis kune kun Ken Thompson la Turing-premion "pro evoluigo de malspecifa teorio pri mastrumaj sistemoj kaj speciale pro la realigo de la mastruma sistemo Unikso".

Kune kun Brian Kernighan li verkis en 1978 la libron The C Programming Language ("La programadlingvo C"), kiu longe estis konsiderata kiel referenca verko.